0 abako Ilo kun moveblaj globetoj vicigitaj sur stangetoj por fari kalkuladon pli facile.
Abako, abako,
Kantadas gaje per tiktako.
Abako estas bona ilo |
Por kalkuladi en facilo.
Divido, obligo, adicio...
De dekoj, centoj kaj ech miloj. |
8 abelo Eta vivulo, kiu vizitadas florojn por fari dolchan mielon, tre bonan por homa sano.
Abelo, abelo!
Dolchigo estas ghia celo.
Ghi vizitadas chiajn florojn |
Por elfarado de mielo.
Mielo bonas por la sano,
Mielon manghu kun la pano. |
7 abio Arbo chiam verda, kun pinglaj folioj.
Abio vi, abio vi,
Kun foliar' fidela!
Abio vi, abio vi, |
Vi verdas ne nur en somer'
Sed ech dum' la neghveter'.
Kun foliar' fidela! |
3 acheti Akiri, havigi al si ion per dono de mono por ghi.
Se vi volas sanon,
Vi achetu panon. |
Pano vin satigas,
Sanon ghi fortigas. |
1 -ad- Suf. kiu esprimas longdauran au ripetatan agon por longa tempo: ir~i (longe iri ).
|
Chiutage ni spiradas,
Per piedoj ni iradas, |
Per l' oreloj auskultadas,
Per la busho ni diradas. |
9 adori montri sian altan amon kaj respekton al dio au sanktulo per vortoj au gestoj.
Infanoj adoras la patrinon,
Junulo adoras l' amatinon, |
Lernantoj adoras l' instruiston,
Kristanoj adoras Jesuo-Kriston. |
5 adreso 1 La loghloko de iu (urbo, strato, numero). 2 La loghloko skribita sur koverto.
Por sendo de letero
Bezonas ni adreson. |
Leter' sen tiu ero
Nur trafos malsukceson. |
9 adverbo Vorto kun la finajho e, kiel bon-e, bel-e, gaj-e k.s. Ankau la vortoj pli kaj plej, jes kaj ne, tro kaj tre, ankorau estas adverboj. Adverbo estas uzata kun verbo, adjektivo au alia verbo por modifi au precizigi ilian signifon.
Adverbo estas vortospeco
Uzata nepre por klareco |
Kun verb' , adverb' au adjektivo,
Por precizeco lau neceso. |
8 advokato Homo, kiu bone konas la leghojn kaj proparolas por defendi siajn klientojn. Persono kiu pledas (proparolas) por io.
La advokatoj lertas en parolo,
Por ludo de la defendanta rolo. |
Sed li ja devas bone koni l' leghojn
Ne argumentadi nur lau sia volo. |
4 aero estas nevidebla, sed sentebla, kiam ghi fluas kaj farighas vento. Ghi estas pli grava por la homa vivo ol akvo kaj mangho kaj homo mortas pro manko de aero en 10 minutoj.
Aero gravas ja por chiu,
Sen ghi plu vivos ech neniu.
Aero gravas pli ol chio,
Sen ghi ja vivos ech nenio. |
Aero kostas ech ne cendon,
Ni ne bezonas fari mendon.
Aero stara malfreshighas,
Aero flua faras venton. |
2 afero 1 Io ajn en la mondo. 2 Io farata, diskutata, videbla au nevidebla, tushebla a? netushebla.
|
Afero povas esti io
En la naturo a? socio, |
Koncerna ofte al la homo.
Afero povas esti chio. |
8 afisho Publika sciigo sur papero.
|
Afisho diras che lagbordo:
"Abundis fishoj lau raporto, |
Sed pro terura malpurigo.
Jam ilin trafis venenmorto!" |
9 Afriko Unu el la kvin chefaj partoj de la tero.
|
Afriko estas kontinento
Kushanta sude de Europo. |
Vivadas en ghi nigra gento,
Ghirafoj, zebroj en centopo. |
5 agi Uzi la manojn, piedojn, cerbon por io.
|
Ni sanaj homoj chiutage
Vivadu bone ne senage. |
Ja forto estas neshparebla.
Faradu bonojn ech senpage! |
4 agrabla Plezuriga, placha al la sentoj.
|
Agrabla estas milda vento,
Sonora sono de arghento, |
Babilo placha kun amikoj
Kaj plezurigaj por la sento. |
4 agho La tempo pasigita de post la naskigho, ekesto, apero au kreigho.
|
Nature kreskas homa agho,
Ne tiel same nia sagho. |
Ghi akireblas nur por homo
Kun diligento kaj kuragho. |
1 ajn Adverbo uzata post ia, ie, ies, io, iu, kia, kie, kies, kiu k.s. por akcenti kaj insisti la nedifinitecon, gheneralecon.
Kiu ajn vivanto bezonas aeron.
Kiu ajn ne volas eniri Inferon. |
Kiam ajn ni volas vivadi en paco,
Kie ajn ni estas, vi volas liberon. |
1 -ajh Suf, kiu signifas ion ajn tusheblan au netusheblan, uzata post adjektiva radiko por fari vorton, signifanta ion kun la eco de tiu radiko; uzata post verba radiko por fari vorton kun signifo de la rezulto de la ago; post nomo de besto vorton, kiu signifas manghajhon faritan el ties viando.
|
Surtere chie ajhoj
Prezentas sin sen kasho. |
Terpomo kaj bovajho
Necesas por gulasho. |
4 akcepti 1 Malrifuzi, jese ricevi ion donitan. 2 Trakti vizitanton.
|
Radiojn dissendas la suno,
Akceptas dankeme la tero. |
Sen la alsendita sunlumo,
La Tero farighus infero. |
9 aktoro Ludanto de teatrajho k.s.
|
Li ridas ne pro ghojo,
Kaj ploras ne pro tristo, |
Char iras li sur vojo.
Peniga de artisto. |
3 akvo Tio, kio fluas en rivero, lago kaj maro.
|
La akvo shipojn portas,
En akvo homoj sportas, |
En akvo l' fishoj vivas,
Sen akvo l' fishoj mortas. |
1 al Prep. kiu montras proksimighon ( iri ~ loko), direkton, celon ( turni sian rigardon ~ iu), aldonon ( aldoni du ~ kvar ) rilaton ( subtenado ~ io, rilati al iu) k.a.
|
Mi iris al Johano,
pro zorgo al la sano. |
Johano al mi diris:
"Necesas al vi pano." |
2 alia 1 Ne tiu chi. 2 La dua el du. 3 Ne la sama.
|
Plej karis la patrino,
Kaj l' patro la alia. |
Post veno de l' edzino,
Shanghighis koro lia. |
1 almenau Adv., kiu signifas: se ne pli (multe, bone).
|
La malfaciloj ja ne gravas,
Almenau ni du manojn havas. |
Nin helpas ankau nia kapo.
Laboro el mizero savas. |
2 alta 1 Kun supro, pinto, ekstremo longe super la tero: ~a monto, arbego, turo k.s. 2 Longe super la tero: la alta suno, luno, steloj, nubo k.s. 3 De tre granda grado: ~a lernejo, arto, poemo, teknko k.s.
|
Altas monto kaj l' chielo.
Altas same nia celo. |
Altas la deziro nia:
Paco, vero, bono, belo. |
2 ami 1 Havi koran inklinon al iu au io. 2 Deziri uzi ion kun plezuro. 3 Deziri felichon al iu.
|
Ja kio estas amo?
Ghi estas kora flamo.
Pro ghi la vivo brilas,
Sed ofte maltrankvilas. |
Ni amas belajn florojn,
Honoron, laudon, gloron.
Sed la amataj pasos,
Bedauron do postlasos. |
4 amaso Granda aro de homoj au ajhoj.
|
Mi venis en bazaron
Kaj vidis homamason |
Acheti por si varon,
Richigi ghian kason. |
2 amiko Homo, kiu emas amzorgi kaj helpi, kvankam ne familiano.
Amiko, ne familiano,
Amzorgas vin kun helpa mano. |
Neniu homo sen amiko
Plezure vivas ech en sano. |
4 angulo 1 Nefermita spaco inter du rektaj linioj intertushantaj je punkto sur sama ebeno au du au tri ebenoj intertranchantaj. 2 Elstara egho, kie renkontighas du muroj, kie kurbighas brako. 3 Kava loko, kie renkontighas du surfacoj, vandoj, muroj k.s.
Che stratangulo kushas almozulo,
Kun mokrido che la bushangulo. |
El la angulo de la homa mondo,
Li volas jam foriri sen skrupulo. |
5 animo La nemalhavebla forto, kiu ebligas la vivon de homo krom la korpo. Oni kredas, ke ghi povas plu ekzisti post la morto de la korpo.
|
Homo sen animo
Estas kvazau shtono |
Nek por vojpavimo
Nek por dommasono. |
1 ankau Adv. kun la signifo: plie, aldone, krome, tiel same. Kutime ghi estas metita tuj antau la vorto, kiun ghi emfazas.
|
Ankau Karlo, kuz' junagha,
Ankau klera kaj kuragha, |
Ankau tuje venas helpi,
Ankau kun propono sagha. |
1 ankorau Adv. signifanta "plue", "ghis nun" (Li ~ lernas en lernejo.) , "ech"(Ni devos ellernadi nur unu fremdan lingvon kaj ~ tre facilan.)
Mi provis kaj ankorau provas,
Ankorau vojon mi ne trovas. |
Ankorau pli mi pene pensas,
Ankorau ne l' problemon solvas. |
4 aparta 1 Ne ligita al aliaj, disigita. 2 Neordinara, sola en sia speco.
|
Aparte saghas Konfuceo
Kaj famas ne nur en Chinio. |
Li diris, ke li povas lerni
De iu el kunira trio. |
1 apenau Adv., kiu signifas 1 ne pli multe ol: La infano havas ~ 6 jarojn; 2 preskau ne: Li ~ povas legi; 3 jhus: Li estas ~ foririnta.
Apenau batis l' ellitigha horo,
Che l' horizont' aperis la auroro. |
Apenau Petro shiris sin el songho,
Sin vestis kaj ekiris al laboro. |
4 aperi Subite montrighi, ekesti, publikighi.
Matene l' suno jen aperas,
Malluman nokton ghi superas. |
Por kio ni laboras pene?
Pli bonan vivon ni esperas. |
5 aprilo La kvara monato.
Aprilo, la kvara monato de l' jaro
Varmetas kaj taugas por nia kamparo |
Komenci plugadon kaj poste semadon.
Por bona komenco necesas preparo. |
1 apud Prep. esprimanta: En najbareco, en tuja proksimeco (netushata).
Apud la nazo estas la okuloj,
Apud la okuloj estas la oreloj. |
Apud la Tero estas nia luno,
Apud la luno nokte brilas steloj. |
1 -ar- Suf. uzata post substantiva radiko por esprimi kolekton de samspecaj aferoj au kolekton de chiuj samspecajhoj en unu loko.
|
Kamparo verdas,
Montaro bluas, |
Ondar' koncertas,
Arbaro bruas. |
5 aranghi 1 Meti bonorde en taugecon. 2 Kunmeti la erojn en ghustan ordon, ke ghi iru au statu bone. 3 Reordigi tekston au muzikon.
|
Se Dio ne aranghos,
Vin lupo ne formanghos. |
Aranghu ni l' meblaron
Kaj la malordon shanghos. |
3 arbo Planto kiu havas lignan trunkon kaj branchojn je la supro kaj povas vivi multajn jarojn. Pom~o, pir~o, prun~o kaj persik~o estas frukt~oj.
Printempe l' arboj verde charmas,
Somere ili ombron donas, |
Autune arbaj fruktoj bonas
Kaj vintre ligna fajro varmas. |
5 arghento Metalo brile blanka, ofte uzata por fari, kolchenojn, brakringojn, orelringojn, harpinglojn k.a. ornamajhojn.
|
La luno en la firmamento
Briladas kvazau el arghento. |
Arghento brilas kiel stelo
En la malluma noktchielo. |
3 arto 1 Maniero per kiu la homo esprimas sian percepton de la belo. 2 Kapablo akirita per studo kaj ekzerco apliki la regulojn kaj procedojn difinitajn por fari ion en aparta fako.
Muziko, danco, pentro...; estas artoj.
Per artoj ni beligas nian vivon. |
La viv' konsistas el diversaj partoj.
Ni partoprenu ankau artaktivon. |
|
Mallongas homa vivo,
Sed longa estas arto. |
Ne chesu la aktivo
Post la kreiva starto. |
6 ataki 1 Ekbatali kontrau iu au io. 2 Ekmalutili, detrui, malbonigi iun au ion.
Vulkanaj shprucoj al ni plagas,
Teruraj tromboj chie vagas, |
Tertremoj chion fordetruas,
Unuj aliajn ni atakas. |
3 atendi 1 Resti ghis la alveno de iu au okazo de io: La knaboj atendas la autobuson che la haltejo. 2 Antauvidi au esperi la okazon de io: Puno au premio atendas la policanojn. 3 Okazi lau destino: Plendas kaj plendas, puno atendas.
|
Pri misfortuno ni ne plendu,
De la aliaj ne dependu, |
Persiste penu kaj klopodu,
Felicho-fruktojn ne atendu. |
4 atenta Direktanta siajn okulojn, orelojn kaj spiriton al io.
|
Studento diligenta
Ja estas hom' prudenta. |
Se li atente studas,
Farighos eminenta. |
5 atingi 1 Ektushi per alveno, etendo de siaj membroj au io jhetita. 2 Sukcesi alveni, renkonti au ricevi.
|
Por ating' de celo,
Helpas ne l' Chielo, |
Penu kaj persistu,
Lernu de l' abelo. |
1 au Konj. montranta du au plurajn elekteblajhojn. Diru jes au ne, sed ne silentu.
Chu vi estas viro au virino,
Chu de nobla au ne origino, |
Chu vi richas au malrichas,
Nepre pasos for lau la destino. |
3 audi Senti, ekscii, percepti per la oreloj.
|
Auskultas mi kaj audas,
Alaudoj trile lautas. |
Printempa tajdo altas,
Che l' bordo ondoj plaudas. |
5 augusto La oka monato de la jaro.
|
Augusto, la monato oka,
Ja ofte kun varmeg' sufoka, |
Necesa por matur' de fruktoj,
Prezentas sin labor-alvoka. |
4 auskulti 1 Uzi la orelojn por audi. 2 Akcepti admonon, konsilon au ordonon.
La oreloj surdaj ja ne audas,
Kiel ajn parola vocho lautas. |
Se vi ne auskultas per l' oreloj,
Vi ne audas, se oni mallaudas. |
4 avo La patro de la patro au patrino.
La patro de la patro estas avo.
Ghojinda estas por ni avo-havo. |
Se la amata avo vivas sane,
Vi eble ghoje krius: Bravo! |
5 azeno Bruto simila al chevalo kun longaj oreloj kaj malpli granda vosto.
Azeno estas stulta besto,
Iaas ofte por protesto. |
Kun du kovriloj al l' okuloj,
Ghi mute marshas en majesto. |
9 Azio La kontinento oriente de Europo.
Azio estas kontinento
Plej vasta en la oriento. |
Ghi staras apud Pacifiko
Kaj vivas en ghi multaj gentoj. |
|