Lernado
   
       
   
   
   
  Mond-heredajho  
  China Kulturo  
  Okcidenta Chinio  
  Nacimalplimultoj  
  Enciklopetieto de Chinio  
  Arkeologio  
  Retposhtu al ni  

 

  
 
  

Vortareto por lernantoj (G)

de LAULUM

4 gaja 1 En bona humoro kaj plezuro kun rideto au aliaj gestoj: ~a junulo . 2 Esprimanta tian animstaton: ~a kanto, festeno, fajro, danco .

Gaja Karlo ridetante
Gaje dancas elegante.

Plenas li je gajhumoro,
Li gajigas ech perkante.

4 gajni 1 Akiri valorajhon en hazardludo. 2. Superi alian en batalo, konkurso k.s.: ~i venkon, ~i la unuan lokon en konkurso . 3 Akiri profiton, favoron: ~ subtenon, tempon, favoron .

Sportisto kun rapidaj kruroj
Medalojn gajnis en vetkuroj.

Post gajno de l’ unua loko
Dikighis plie la femuroj.

5 gardi 1 Zorgi por eviti dangheron: ~i shafojn . 2. Zorge teni ion au iun en bona sato: ~i sian veston de malpurigo . 3. Zorgi ke iu au io ne kauzu malbonon: ~u vian langon .

Ni gardu nin de troa hasto,
Necesas tempo por la pasto

Fermenti por prepari panojn.
Nin gardu ankau de prokrasto.

4 gazeto Perioda presajho pri aktualajhoj de konstantaj formato, amplekso kaj prezo.

Gazetoj estas scio-fonto,
Abundas ili en la mondo.

Chu ili chiuj indas legi?
Neniu jesas je respondo.

1 ge- Prefikso montranta konsiston el ambau seksoj: ~patroj, ~fratoj, ~edzoj, ~amikoj . -a. De ambau seksoj: ~a lernejo (lernejo por knaboj kaj knabinoj).

Geedukon faras multaj landoj,
En geklasoj kunas gelernantoj.

Sed en iuj landoj pri l’ afero
Lautas malaproboj kaj demandoj.

5 genuo Artiko inter la femuro kaj kruro.

Genuo estas grava gamb-artiko,
Oftege ni ghin uzas en praktiko.

Sed iafoje oni ghin ekfleksas,
Pro humiligho au pro artifiko.

5 glacio Akvo solidighinta pro malvarmo.

La kristalo estas charma,
Sed ghi estas tre malvarma.

Se ghin lekas fajra flamo,
Ghi farighas gute larma.


Glacio estas tre malvarma.
Glaciskulptajhoj estas charmaj.

Sed en la sun’ degelas ili
Kaj tuj farighas riche larmaj.

4 glaso 1 Vitra trinkilo. 2 Ebriiga trinkajho tenata en ~o. Li havis unu ~on troan (li ebriighis)

La glasojn levu, miaj karaj,
Eltrinku pro la senkomparaj

Sukcesoj kaj ni plue penu
Por pliaj venkoj epokfaraj.

2 granda 1 super la ordinaraj dimensio, alteco, longeco, grado au kvalito: ~a domo, plezuro, talento.

Granda estas la chielo,
Granda estas nia tero,

Granda estas nia celo,
Granda estas la Espero.

2 grava 1 Atentinda pro sia granda influo au siaj grandaj sekvoj: ~a persono, ~a afero . 2 Plena de danghero au doloro: ~a malsano .

Por chiu gravas la aero,
Sen aer’ la viv’ ne eblas.

Sed pli gravas la libero,
Sen liber’ la viv’ funebras.

5 greno ! Kulturataj herboj, kies semoj estas uzataj por prepari manghajhojn: tritiko, sekalo, rizo, maizo estas grenoj . 2 La mangheblaj semoj de tiuj plantoj:

La rizo blankas kaj l’ tritiko flavas.
Por vivo de la homoj l’ grenoj gravas.

Maizo taugas nutri la dombestojn,
Kaj el tritiko ni farunon havas.

5 griza En la koloro de cindro.

Grizas la mantelo
De l’ autun-vespero.

Grizas la humoro,
Pro la kriz-apero.

5 grupo Aro da samspecaj objektoj au personoj.

Grupo de aktoroj,
Grupo de shoforoj,

Autis grupe al la
Grup’ de direktoroj.

6 guti 1 Fali, flui en etaj eroj. 2 Lasi ~ojn fali de si.

Kvankam guto etas,
Se gutad’ ripetas,

Povas trui shtonon.
Chu ekguti pretas?

 

 

 

 

 Esp-novajhoj
 Kalendaro
 Korespondi Deziras
 Lernado
 Historio de Esperanto
 Kiu estas kiu en E-ujo
 Forumo
 Radio
 E-organizoj
 Amuzejo
 E-Literaturo
 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688