Lernado
   
       
   
   
   
  Mond-heredajho  
  China Kulturo  
  Okcidenta Chinio  
  Nacimalplimultoj  
  Enciklopetieto de Chinio  
  Arkeologio  
  Retposhtu al ni  

 

  
 
  

Vortareto por lernantoj (E)

de LAULUM

1 –ec- Sufikso por esprimi kvaliton au karakteron esprimatan de la radiko alligita al ghi: long~o ( la kiomo de longo), amik~o ( kvalito de amiko), jun~o (tempo de juno) .

Amikecon chiuj ni bezonas,
Fideleco por ni chiuj bonas,

Lojaleco estu por patrio,
Perfidecon ni ja ne pardonas.

1 ech Adverbo por esprimi insiston pri vero, realeco, kredebleco k.s: Li resanighis kaj ~ jam povas labori.

Ech la patrinon propran li ne kredas,
Ech al sia frateto li ne cedas,

Ech tuj post mangho sentas li malsaton,
Ech post dormado dolcha li oscedas.


3 edzo Viro lauleghe ligita kun virino por kunvivadi kaj fondi familion.

La edzo kaj edzino
Kunvivas kiel paro,

Lau sorto kaj destino,
En dolcho kaj amaro.

5 efektiva 1 Vere ekzistanta, ne shajna ~ a bezono, eraro, plibonigo . 2 Aktive funkcianta: ~a forto de armeo .

Shajne l’ suno iras chirkau l’ tero,
Efektive tio ja ne estas vero.

Nia tero efektive sin turnadas
En la efektiva suna gravitsfero.

5 efiki Havi efektivan rezulton; havi influon.
Medikamentojn multajn oni jam aplikis,
Sed la doloron ventran tute ne mildigis.
La akupunkturisto kelkajn punktojn pikis,
Mirinde la kuraco al li tuj efikis.

1 –eg- Sufikso montranta la plej altan gradon de grandeco: dom~o (tre granda domo), kur~i ( kuri tre tre rapide).

En domego drinkas dika regho.
El lia volo elfarighas legho.

Li shategas frandi dolchegajhojn,
Kaj sidadas en luksega segho.

5 egala En sama grandeco, boneco, kvanto, kvalito, nivelo, socia pozicio , formo k.s.: Nomo egala, sed esenco mala, ~a sorto, ~a rajto, ~a pashado .

La homoj naskighas egalaj,
Sed vivas en interbatalaj

Medioj de chiaj socioj.
Farighu ili idealaj!

9 ehho Sono resendita de muro k.s. al la oreloj.

Ghi estas ne papago,
Sed vochimiti lertas.

Vi ridu, ghi tuj ridos
Pri tio mi ja certas.

1 –ej- Sufikso montranta lokon difinitan de la alligita radiko: Labor~o (loko, kie oni laboras), lern~o (loko, kie oni lernas), libr~o (butiko, kie oni vendas librojn) .

Al lernejo mi veturis,
Sur sportejo ni konkuris.

Poste al klubej’ mi iris,
Pianludis kaj tamburis.

1 ek- P refikso signifanta: 1 Komencighon de ago: ~labori (komenci labori), ekiri (komenci iri) . 2 Agi momente: ekkrii, ekfulmi .

Por ekkonstruo de shtonponto,
Ekiris ni al alta monto.

Kie ni ekdehakos shtonojn
Pro la bezono en l’ estonto.

1 ekster Prepozicio signifanta: malen, malinterne: Li loghas ~ la urbo ; krom: Li konas neniun alian ~ la rondo .

Ekster la domego mughas vento,
Nuboj kuras sur la firmamento.

Pro la shtormo ekster nia atendo,
Ne okazos flug-eksperimento.

4 ekzemplo 1 Ago, konduto au persono rigardata kiel imitinda: Chiuj sekvu lian ~on . 2 Teksto citita por klarigo pri io: La instruisto donis multajn ~ojn por klarigi la regulon . 3 Tipa afero: Tio estas ~o de naciperfido .

Ekzemplon donas la kandelo
Vera model’ de sinofero.

Ghi sin bruligas por lumigi,
Ke estu bezonata helo.

7 ekzerci Lertigi per ripeta praktikado: La lernantoj rapide progresas, char ili diligente sin ~as.

Bonvenon, karaj geamikoj!
Ni nin ekzercu en praktikoj;

Parolu chiam Esperanton,
Chu en klubejo au butikoj.

5 ekzisti Efektive kaj nune esti: Kie lumo ~as, ankau ombro trovighas; Ne kredas shtelisto, ke honestaj ~as .

Mi ekzistas. Vi ekzistas.
Pri frateco ni insistas.

Ne ekzistu superuloj,
Pri egalo ni persistas.

1 el Prepozicio signifanta: 1 De la interno de io: iri ~ domo . 2 De antaua stato al: vekighi ~ dormo . 3 Pro: fari ion ~ amo, gloramo, malghojo . 4 Kun io kiel materialo: tablo el ligno .

El magazeno mi elvenis,
el papersako mi elprenis

viandon, ovojn, fishojn, el kiuj
frandajhojn faris kaj festenis.

1 –em- Sufikso montranta inklinon, naturan tendencon au destinon: labor~a, eksplod~a, mort~a .

Progresemas gejunuloj,
Forgesemas maljunuloj,

Karesemas la karuloj,
Promesemas trompemuloj.

1 en Prepozicio signifanta: 1 Interne de medio: ~ chambro, la aero, socio . 2 Interne de tempo: ~ jaro, du tagoj . 3 Inter cirkonstancoj: ~ favoro, milito . 4 Je stato: ~ libereco, mizero, maniero .

En somero estas varme.
En ghardeno floras charme

L’ floroj en prospero, kaj en
Ghojo zumas mushoj svarme.

4 erari Agi malghuste, deflankighi de la ghusta vojo au vero.

Nur tiu ne eraras,
Kiu nenion faras.

Saghuloj post shaffugho
La stalon tuj riparas.

4 esperi Atendi kun fido la okazon de io dezirata

Homoj vivas kaj esperas,
Sed desperojn ni suferas.

Malfaciloj ja abundas,
Nur per luktoj l’ viv’ prosperas.

2 esti 1 Ekzisti: En la chielo ne ~as du sunoj . 2 Sentighas: ~as varmege . 3 Egalas al: Du kaj du ~as kvar .

Unu kaj du estas tri.
Vi, shi kaj mi estas ni.

La bello estas blinda,
Kaj nenion vidas li.

5 estimi Havi altan opinion pri ies moralo, virteco, kapableco k.s.

Mi estimas Kopernikon,
Li ne sekvis la predikon,

Ke la suno nin rondiras,
Brave faris ver-indikon.

1 estro Superulo, direktanto, gvidanto de grupo.

Super estroj, estro staras.
En la mondo estroj aras.

Reghoj, mastroj, prezidantoj…
Ne neniam ne misfaras

1 –et- Sufikso montranta la malplej altan gradon de grandeco au intenseco esprimata de la radiko alligita: river~o, malsan~o .

Infaneto kun rideto,
Ludis gaje che liteto.

Ghi pilketon jhetis, kaptis,
Tion faris en ripeto.

8 e zoko Rabofisho, kies dorsa naghilo staras tuj antau la vosto. En rivero au lago sensala.

 

 

Ezoko estas riverfoko,
Atakas fishojn en la loko.

Sed plachas ghi al fishkaptisto,
Kaj elakvighas per fishhoko.

 

 

 

 Esp-novajhoj
 Kalendaro
 Korespondi Deziras
 Lernado
 Historio de Esperanto
 Kiu estas kiu en E-ujo
 Forumo
 Radio
 E-organizoj
 Amuzejo
 E-Literaturo
 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688