Lernado
   
       
   
   
   
  Mond-heredajho  
  China Kulturo  
  Okcidenta Chinio  
  Nacimalplimultoj  
  Enciklopetieto de Chinio  
  Arkeologio  
  Retposhtu al ni  

 

  
 
  

Vortareto por lernantoj (C)

de LAULUM

8 cedi 1 Chesi rezisti, ne plu batali, retirighi, ne plu elteni: Al hakila trancho, ~as ne la brancho . 2 Lasi ion al iu; transdoni la rajton al iu: Al tiu chio cedas, kiu monon posedas .

Iranto sagha cedas vojon,
spitadas tamen hundan bojon,

Per cedoj, spitoj progresadu,
Sur la vivvojo havu ghojon.

4 celi 1 Direkti pafajhon au jhetajhon al io por ghin trafi. 2 Direkti kritikon, volon, agon al io.

Kiu malbone celas,
Tiu erare pafos.

Se l’ arkon vi shancelas,
La sago do mistrafos.


8 cemento Pulvoro el shtono, kiu povas farighi malmola solido kiel shtono post enmikso de akvo.

Pulvoro sed el shtono
Por konstruad-bezono.
Por domkonstruo gravas fundamento,
Ghin faru tre fortika el cemento.

Se akvon ghi ricevas,
Ghi refarighas shtono.
Sur tia fundamento firme staros
La konstruajho daure dum jarcento.

 

1 cent =100 ( Dekdek.)

Cent homoj havas ducent manojn,
Cent hundoj havas kvarcent krurojn.

Per manoj homoj faras planojn,
Per kruroj hundoj faras kurojn.

8 cerbo 1 La pensorgano en la kapo. 2 Tiu parto rigardata kiel la sidejo de penso kaj prudento. Kapo majesta, sed cerbo modesta .

Chiu havas cerbon en la kapo,
Distingindas tiu de la papo.

Sana cerbo servas kun racio.
Al freneza mankas cerboklapo.

3 certa 1 Nedubanta: Mi estas ~a pri la reapero de la suno . 2 Nedubebla: Nia venko estas certa . 3 Iu difinita: Tion donacis certa amiko .

Por diligenta homo lerta,
Sukceso chiam estas certa.

Necesas lerni en praktiko,
Por farighi vere sperta.

5 cetera Chiu ankorau ne menciita, chiu restanta.

La edzo pene perlaboras monon,
L’ edzino zorgas pri chio cetera.

Neniam faris li al shi ordonon,
Cetere ankau estas senfiera.

7 cigaredo Malgranda cigaro, cilindreto de tabako envolvita en papero.

Cigaredo, cigaredo,
Vi ne estas vivrimedo,

Sed pro l’ fumkutimo, multaj
Vin deziras en posedo.

9 cindro Restajho (ofte griza) de io brulinta.

Ghi naskis flamon,
Ghi donis varmon,

Sed pulvorighis
Kaj perdis charmon.

8 cirkonstanco Io kio akompanas agon, fakton, situacion.

Por aferoj de financoj,
Ofte gravas cirkonstancoj.

Chiam estu viglatentaj,
Ne perdighu bonaj shancoj.

 


 

 

 Esp-novajhoj
 Kalendaro
 Korespondi Deziras
 Lernado
 Historio de Esperanto
 Kiu estas kiu en E-ujo
 Forumo
 Radio
 E-organizoj
 Amuzejo
 E-Literaturo
 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688