1 ja Adverbo signifanta “vere”, por emfazi la realecon de la enhavo de la vorto au frazo.
Ja chiu homo havas kapon,
Sed ne chiu havas chapon.
|
Rughan chapon papo havas,
Ja ne l’ chapo faras papon. |
1 jam 1 Antau nun: Li ~ venis hierau vespere . 2 Antau tiam: Kiam vi venis, li ~ diris al mi la veron . 3 Tuj ekde tiam: ~ de tri tagoj mi ne fermis la okulojn .
Se vi jam perdis ion,
Jam ne bedauru tion.
|
Char la chagrena sento
Ja helpos jam neniom.
|
5 januaro La unua monato de la jaro.
Je la komenco de la jaro
Estas monato januaro. |
Ghi estas tempo por planado,
Kaj por laboroj ekpreparo.
|
2 jaro Tempodauro, en kiu la tero faras unu rondiron chirkau la suno. Tempodauro, en kiu estas 4 sezonoj, 12 monatoj kaj 365 tagoj.
Por homo gravas chiu jaro,
En jaro estas sezon-kvaro. |
Printemple planu, vintre faru
Kalkulon plenan sen eraro. |
1 je Prepozicio uzata por montri rilaton kun substantivoj , al kiuj aliaj prepozicioj ne taugas.
Ne ridu je alies manko,
Ridetu je alies danko. |
Shparemu chiam je promesoj,
Observu bone che la flanko. |
1 jen Adverbo por altiri la atenton sur ion au vigle prezenti la okazon de io.
Jen aperas la auroro!
Jen sunbrilo kiel oro! |
Jen kaj jen venteto blovas.
Jen agrabla bonodoro! |
1 jes Averbo-interjekcio por konfirmi la verecon de la pridemandita afero.
Malsato, laco, frostotremo…
Aldone ankau, jes, dormemo… |
Chu vi bezonas manghon? Liton?
Jes, jes, jes, vere en ekstremo! |
5 jughi 1 Lauleghe decidi, chu iu estas kulpa au ne: Hierau oni ~is la procesion . 2 Esprimi aprobon au malaprobon pri io. 3 Esprimi malfavoran opinion.
Neniam jughu pri afero,
Facile lau ghia ekstero. |
Se vi kutimus chion jughi,
Nenie povus vi rifughi. |
5 julio La sepa monato de la jaro.
Monato l’ sepa de la jaro
Julio por l’ esperantistaro |
Tre gravas, char en ghi naskighis
La lingvo kontrau lingva baro. |
2 juna Vivinta nur mallonge.
Che juna arbo fung’ aperis,
Rapide kreskis kaj fieris: |
“Mi baldau altos ech pli ol vi!”
Ghi post nelonge malaperis. |
5 junio La sesa monato de la jaro.
Junio, la monato sesa,
Ja estas tempo belimpresa. |
La plantoj verdas, floroj rughas,
Agrablas birda tril’ senchesa. |
3 justa 1 Respektanta egale kaj senpartie la rajtojn de la aliaj homoj. 2 Konforma al la interna jugho de la konscienco. 3 Virta.
Justecon gejunuloj amas,
Kaj ofte ili pro ghi flamas. |
Auskultu al ilia vocho
Justama, se ili proklamas. |
|