Lernado
   
       
   
   
   
  Mond-heredajho  
  China Kulturo  
  Okcidenta Chinio  
  Nacimalplimultoj  
  Enciklopetieto de Chinio  
  Arkeologio  
  Retposhtu al ni  

 

  
 
  

Vortareto por lernantoj (I)

de LAULUM

1 ia De tute ne difinita speco, kun tute nedifinitaj ecoj.

Mi kaptis ian beston,
Ghin metis en tirkeston.

Ghi faris ian blekon,
Malshatis la enresto.

1 iam En iu tempo.

Johano iam servis en hotelo,
En kiu iam loghis fama stelo.

La aktoro iam lernis kune kun li
Kaj estis en la sama vivnivelo.


1 –id- Sufikso montranta naskiton de la radiko: Regh~o (filo de regho), bov~o (naskito de bovo).

Mulata infano estas mulatido.
Naskito de kato nomighas katido.

Bovido, porkido, shafido, kokido…
Alportas profiton – neniam ratido.

4 ideo 1 Koncepto , opinio, kiun oni deziras realigi: Bona ~o venas post la pereo . 2 Elementa koncepto , ne plena scio pri io: Li havas nenian ~on pri muziko. 3 Koncepto , kiu estas la bazo, la esenco de arta, filozofia verko: Kaptis shin antau chio, la ~o de la verko .

Ne gravas ghia formo,
Sed gravas la ideo.

Naskighos la reformo,
Ribelos la armeo.

1 ie En iu loko.

Mi vidis ie en kamparo,
Verdejon vastan kiel maro.

De ie venis jen boato --
Ghi efektive estis charo.

1 –ig- Sufikso aldonebla al chia radiko por montri la efikon de kauzo.

Militemon ni perdigu!
La dezertojn ni verdigu!

La infanojn ni lertigu!
La mondpacon ni certigu!

1 –il- Sufikso signifanta tion, per kio oni faras ion; instrumento.

Per skribilo oni skribas;
Per kribrilo oni kribras;
Per remilo oni remas;
Per semilo oni semas;

Per plugilo oni plugas;
Per pakilo oni pakas;
Per hakilo oni hakas.
Chia ilo kun utilo.

1 ili Pronomo de la 3-a persono en pluralo, por chiuj seksoj.

Ili estas spertaj
En disvend’ de varoj.

Ili chiam lerte
Kalkulas sen eraroj.

1 –in- Sufikso montranta la sekson por gravedigho kaj nasko: La vir~oj shatas belajn vestojn. La kok~o demetas ovojn. Kial malegaleco al virino?

Patrino kaj fratino,
Avino kaj onklino,

Edzino, amikino...
Neniu el ili ne estas ino!

1 -ind- Sufikso, kiu montras, ke oni devas direkti la agon esprimatan de la radiko al iu au io.

Lerninda estas Esperanto,
Havinda estas diamanto,

Laudindaj estas l’ inventistoj,
Dankinda estas vivsavanto.

2 infano Homido.

Kio estas la infanoj?
Vere etaj popolanoj.
Chio de ili malgrandas,
Inkluzive de la manoj.

Infano estas hom’ sensperta,
Infano estas tre mallerta,
Infano devas multe lerni --
Pri tio ni ja estas certaj.

5 inko Kolora likvajho por skribi, presi au desegni.

Preskau por chiu persono
Inko estas en bezono.

Por skribado, pentro, preso
Inko estu en dispono.

5 insekto Besteto kun ses kruroj kaj kvar flugiloj.

Moskito, musho kaj libelo,
Formiko, grilo kaj abelo...

Chiuj chi tiuj sespieduloj
Estas insektoj de la Tero.

5 instrui Lernigi.

Instruas nin la propra sperto,
Instruas nin la malsukceso,

Instruas nin alies lerto.
Instruas nin la viv’ sen cheso.

6 insulo Peco da tero chirkauita de akvo.

Insulo estas peco da tero
En lago, maro au rivero.

Al ghi de akvo chirkauita,
Tre gravas shipoj por prospero.

5 intenci Klare ekvoli fari ion en la estonto.

Li intencis helpi homon,
Sed ne havis multan monon.

Shi intencis fari bonon,
Sed favoris nur friponon.

1 inter Prepozicio signifanta: 1 En la spaco, kiu apartigas du au pli multajn ajhojn. 2 En la tempo, kiu apartigas du au plurajn momentojn.

Inter revo kaj realo,
Chiam estas neegalo.

Egaleco inter homoj
Estas nia idealo.

3 interesi 1 Tenadi ies atenton, vekante scivolon. 2 Tenadi ies atenton pro sia utilo au profitodono.

Kio interesas vin,
Ja ne interesas shin.

Kiel do vi povus ighi
Bonaj edzo kaj edzin’?

4 interna 1 Malekstera: ~a flanko de pordo, muro . 2 Enlanda: ~a milito . 3 Koncernanta la spiritajn, moralajn ecojn: ~a vivo .

Lau aspekto bonas la orangho,
Sed l’ interno estas en arangho

De kotono acha kaj sensuka.
Tia frukto taugas ne por mangho.

5 inviti 1 Afable venigi. 2 Afable peti, instigi iun fari.

Amikojn mi invitis al promeno,
En la plej bela loka florghardeno.

Kaj mi invitis ilin danci kune,
Poste invitis chiujn al festeno.

1 io Pronomo signifanta: iu objekto, afero, ideo.

Se vi ion lavas,
Por vi akvo gravas.

Se vi ghin malshparas,
Tute vi eraras.

1 iom Adverbo signifanta: en malgranda kvanto au en malalta grado.

Se vi chiutage iom legos,
Post jardekoj certe vi kleregos,

Iom scios pri diversaj fakoj,
Ech sciencon vi perfekte regos.

2 iri Movighi de loko al loko per la piedoj, besto au veturilo.

La homoj iras per la kruroj,
Neniam iras mont’ au muro.

La flosoj iras per la fluoj,
Al fam’ senkrura eblas kuro.

1 –ism- 1 Sistemo au doktrino: Marks~o, kapital~o . 2 Kutima maniero, en kiu oni parolas au agadas: chin~o (china esprimmaniero) .

En la mondo ismoj multas,
Kaj l’ adeptoj ilin kultas.

Hitlerismo, terorismo...
Blindaj istoj vere stultas.

1 –ist- Homo, kiu sin okupas daure pri la afero dirita de la radiko: dent~o, kurac~o, kant~o . 2 Adepto au subtenanto de iu teorio au doktrino, ismano: marks~o, hitleristo .

La instruistoj instruas,
La konstruistoj konstruas,

La muzikistoj amuzas,
La militistoj detruas.

1 iu 1 Nedifina pronomo por montri homon, beston au ajhon. 2 Adjektivo por montri, ke la persono au ajho estas rigardata kiel unuo inter aliaj: ~j homoj havas apartan kapablon por la matematiko.

Iu Duko ordonas,
Iu Paulo obeas;

Iu Karlo kanonas,
Iu Petro pereas.


 

 

 Esp-novajhoj
 Kalendaro
 Korespondi Deziras
 Lernado
 Historio de Esperanto
 Kiu estas kiu en E-ujo
 Forumo
 Radio
 E-organizoj
 Amuzejo
 E-Literaturo
 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688