Lernado
   
       
   
   
   
  Mond-heredajho  
  China Kulturo  
  Okcidenta Chinio  
  Nacimalplimultoj  
  Enciklopetieto de Chinio  
  Arkeologio  
  Retposhtu al ni  

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

  
 
  

Vortareto por lernantoj (H)

de LAULUM

1 ha Interjekcio esprimanta ekmiron, surprizon.

Ha, ech tion vi konsentas!
Ha, doloras mia koro!

Ha, amara larm' torentas!
Ha, eksplodas via ploro!

3 halti Chesi iri, agi, movighi.

En grimpo de Tai-monto,
Ne haltu che l' talio.

Pli vasta horizonto
Videblas nur en alta pozicio.


3 haro Fadensimila kreskajho sur la korpo de homo kaj aliaj mamuloj.

Viaj haroj flavas,
Miaj haroj blankas.

Harojn ni ja havas,
Al shi haroj mankas.

2 havi 1 Posedi, disponi ion. 2 Porti (vestojn k.s.): Li ~is sur si chifonajn vestojn .3 Esti kun io au en rilato kun io: ~i barbon, lertajn manojn, saghon, malfacilojn, aghon, apetiton.

Chiu homo havas manojn,
Chiu homo havas kapon,

Por la busho faras panojn,
Por la kapo faras chapon.

3 hejmo 1 Propra loghejo de familio. 2 Loko por servi al aparta speco de homoj: ~o de maljunuloj . 3 = hejmlando: la hebrea popolo akiris sian ~on.

La hejmo por la familio
Miele dolchas pli ol chio.

La senhejmuloj malfelichaj
Mizere migras en socio.

4 hela 1 Havanta fortan lumon. 2 Enhavanta blankon. 3 Sonora, klara (vocho).

Hela estas la plenluno,
Kaj pli hela ‘stas la suno.

Sed poshlampoj prilumigas
Kun pli multa oportuno.

2 helpi 1 Faciligi ies laboron k.s. partoprenante en ghi: ~i amikon . 2 Havigi al iu rimedon kontrau danghero, malamiko au malfacilo: Oni konsilas kaj konsolas, sed ~i ne volas . 3 Esti utila, efika por io: Plendo kaj ploro ne ~as al honoro .

Por chiu, helpo ja bonvenas.
Sed dependemo venenplenas.

Laueble helpu vin per vi mem.
Sukcesos kiu multe penas.

1 ho Interjekcio por esprimi vivecon de sento.

Ho, kial shi forlasis min?
Ho, kie mi trovu shin?

Ho, kiam al mi revenos
La kara petolulin'?

1 hodiau Adverbo signifanta: en tiu chi tago.

Plenumu l' taskon por hodiau,
Sed ne prokrastu ech ghis morgau.

Bonvenon al kutimoj bonaj,
Al kutimachoj tuj adiau!

3 horo 1 Dudekkvarono de la tago. 2 Difinita tempo por ion fari. 3 Momento, en kiu io okazas.

Mallonga estas unu horo,
Sed ne malgravas por laboro.

Neniun horon ni forperdu,
Por pli da fruktoj, pli da gloro.

5 horlogho Mezurilo de tempo.

La horlogho tiktakadas
Kaj senchese l’ koro batas.

Tre mallongas nia vivo.
Kaj temppaso automata.

8 hospitalo Kuracejo.

Hospitalo estas ej’,
Por la sano gravas plej.

Sed ne chiam ghi sanigas,
Foje ech mortigas. Ej!


7 hotelo Domo, kie vojaghantoj povas loghi kaj ofte ankau manghi kontrau pago.

Hotelo estas ia domo
Por logho de vojaghaj homoj.

Ghi ofte ankau donas manghi
Viandon, panojn krom legomo.


 

 

 Esp-novajhoj
 Kalendaro
 Korespondi Deziras
 Lernado
 Historio de Esperanto
 Kiu estas kiu en E-ujo
 Forumo
 Radio
 E-organizoj
 Amuzejo
 E-Literaturo
 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688