de
Maria Cecilia Carvalho (Brazilo)
Samkiel
ofte okazas dum UK, mi veturis perbuse de la hotelo al la kongresejo.
Belega suna mateno invitis min al meditado pri alia belega konstato:
la brilo, kiun oni vidas che la vizagho de tuta esperantistaro.
Shajne interna suno varmigas kaj briligas la mienojn, la manojn
(gestojn) kaj okulojn de tiuj benataj personoj, kies vivvojoj
estis iam tushataj de la mirakla Esperanto. Jen la buso haltis
antau alia hotelo che marbordo, kie amaso da kongresanoj ja “brileme”
atendis ghin. Ege simpatiaj eksterlandanoj eniris, afable salutis
kaj serchis vakantajn sidlokojn. Apud mi sidis fraulino kaj ni
tuj komencis babili. Do, mi lasis la eteran tavolon de mia meditado
kaj atingis la materian per vera, utila, praktika uzado de la
“miraklo”.
Ju pli ni interparolis, des pli kreskis
nia emocio...
Char mi kuriozas pri la kauzo au cirkonstanco
per kies instigo iu ajn esperantisto estighis tia, mi kutime demandas
– kiamaniere Esperanto tushis vian vivon?
Do, la simpatia china amikino (ja fakte
post 10 minutoj ni ambau estis veraj amikinoj!) rakontis al mi
pri sia alproksimigho al E-movado. Same shi demandis min pri la
mia. Kaj mi rakontis jenon:
Foje tuta mia parencaro celebris familian
daton kaj kunfestis en tre agrabla, tamen bruema etoso. Subite
mia onklo fikse rigardis min kaj diris: “Vi devas lerni
Esperanton, char vi havas ‘verdan animon’!”
Kompreneble mi atentis lian konsilon,
char delonge mi konstatis la pravecon de liaj elektoj. Nur iomete
mi strangis la koloron de mia animo, pri kies ‘verdeco’
mi ne konsciis.
“Kio estas Esperanto?” mi
scivoleme demandis. “Se vi konsentos kontentigi min per
horo da via tempo, ni iros en apudan chambron kaj mi klarigos
al vi kion vi deziras scii,” li diris.
“Mi nepre faru tion!” mi
diris kun grandaj kaj atentemaj okuloj.
Do, ni deflankighis kaj serchis pli trankvilan
angulon. Ni sidighis kaj li komencis paroli al mi. Estis granda
vico da informoj pri Zamenhof, pri la “songho de la homaro”,
pri la jam multnombraj aktivuloj k.t.p.
Fojfoje mia onklo haltigis la paroladon
kaj englutis. “Kion?” “Nenion!” Emocio
premis lian gorghon.
Chion mi audis kaj ech sentis, ke la
aero chirkau ni, iom post iom, ighis malpeza. Estighis magia momento
kies forto kaj specialeco restis por mi tute neforgesebla. Kiam
mi ekvidis du timemajn larmojn, baletistinojn!, che liaj okuloj,
en tiu preciza momento mi decidis por Esperanto!
Shajnis al mi, tiam 16-jara, ke mia onklo
vizitis la pasintecon kaj la estontecon samtempe!
Ghis nun, chiutage mi dankas pro tia
signifoplena sperto en mia vivo. Kien ajn mi iras, tutplezure
mi rakontadas pri mia esperantistigho, chu meze de esperantistoj
au ne. Mi dankas ankau al Dia permeso pro la “utila”
memorkapablo de la homoj, char chiufoje, kiam mi memoras pri tiu
speciala momento de mia vivo, denove mi ghuas ghin, denove mi
rikoltas florojn, -- la kristalajn larmojn de mia onklo.
Fine mi deziras al chiuj, kiuj iras
al la “verda vojo”, ke ili spertu la saman grandkvantan
kaj altkvalitan felichon kiel mi ofte spertas pere de Esperanto.
Dank’ al E-kurso mi kondukis aron post aro da brazilaj infanoj
kaj junuloj al la “verda vojo”, kiuj viglas nun en
Esperantujo.
|