Lernado
   
       
   
   
   
  Mond-heredajho  
  China Kulturo  
  Okcidenta Chinio  
  Nacimalplimultoj  
  Enciklopetieto de Chinio  
  Arkeologio  
  Retposhtu al ni  

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

  
 
  

Interlingvistikaj Studoj en Universitato Adam

Karaj gekolegoj:

    Pluraj el vi sekvis au partoprenis aktualan diskuton pri la trijaraj postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj en Universitato Adam Miczkiewicz, Poznan (Pollando). Nun mi resumas ghin por ankoraufoje inviti al efektiva subteno por tiu chi grava agado kaj por praktika utiligado de ghiaj rezultoj. Temas pri malcheestaj trijaraj studoj kun ses unusemajnaj cheestaj sesioj en Poznan, en chiu semestro po unu. La projekto bone konformas al la celoj de Strategia Plano de UEA en la agadkampo Instruado kaj agaddirekto Profesiigho, kaj estas precipe grava por la universitata kaj scienca agado kaj por eksteraj rilatoj en tiuj kampoj.

    La unua grupo finas la trijaran studadon en chi tiu semestro, kaj la dua estas planata por starti en septembro 2002. En la 3-jara programo la unuaj du jaroj estas fiksitaj celante al tiu baza formado, kiu estas necesa se iu volas esti instruisto. En la 3-a jaro eblos la specialigho pri metodiko.

    Pli konkretajn informpetojn kaj kunlaborkontaktojn pretas respondi s-ino Ilona Koutny, la iniciatinto kaj realiganto de chi tiu projekto.

    Dr. Ilona Koutny, membro de AdE, gvidanto de Interlingvistikaj Studoj Lingvistika Instituto, Adam Mickiewicz Universitato. Adr: Miedzychodzka 5, PL-60-371 Poznan, Pollando. Tel: +48-61-829-27-09. Fakso (sekr.): +48-61-829-27-00. Retposhto: "Ilona Koutny" ikoutny@amu.edu.pl.

    Pli detale vi povas legi ankau en IPR 2001/4 (I. Koutny) kaj la februara numero de Esperanto 2002 (M. La Torre kaj I. Koutny).

    Nun estas grave, ke landaj sekcioj de ILEI, landaj asocioj de UEA, kontinentaj au regionaj komisionoj de UEA, E-informiloj kaj chiuj agantoj komprenas kaj subtenas la celojn de la postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj en Poznan:

    1) Dissemu la informon en siaj medioj, kun detaloj kiujn laupete liveros Ilona.

    2) Helpu trovi studentojn por la dua studgrupo kiu komencos la studadon en septembro 2002.

    3) Helpu trovi stipendio( j )n por studento( j ) el sia medio. Chu UEA, Amerika komisiono, Azia komisiono, au CED, pretus doni stipendio( j )n se Ilona indikos la sumon? Chu chi tio ne estas shanco por subteni penetradon en arabajn landojn?

    4) Planu kaj realigu laueblan utiligadon de rezultoj de la postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj en Poznan. Chu Ilona pretas liveri al ni nomojn kaj adresojn de studentoj el la unua grupo por ke ni povu proponi kaj plani ilian kontribuon en diversaj E-instruaj aranghoj? Sen tio, la chefa rezulto de la poznanaj studoj restus profesia prestigho de Ilona en sia universitato, kio ne malgravas, sed certe estas nek shia sola celo nek la ghenerala celo de la tuta projekto. Praktika utiligo de la diplomoj kaj apliko de la scioj, akiritaj che la postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj en Poznan, estos la plej bona rekomendo por sukcesigi novajn studgrupojn.

    Amike kaj plu kunlaboreme,

Radojica Petrovic'
estrarano de ILEI pri lernejaj
projektoj kaj universitata agado


 

 

 Esp-novajhoj
 Kalendaro
 Korespondi Deziras
 Lernado
 Historio de Esperanto
 Kiu estas kiu en E-ujo
 Forumo
 Radio
 E-organizoj
 Amuzejo
 E-Literaturo
 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688