Lernado
   
       
   
   
   
  Mond-heredajho  
  China Kulturo  
  Okcidenta Chinio  
  Nacimalplimultoj  
  Enciklopetieto de Chinio  
  Arkeologio  
  Retposhtu al ni  

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

  
 
  

Kial mi preferas Esperanton
kiel internacian lingvon

de DANIEL A.Wang (Norvegio)

Kiel mi lernis la lingvon

    Mi amas lingvojn, kaj mi amis ilin kiel juna knabo. Mi lernis multajn lingvojn, la anglan, la francan, la italan, la hispanan, la japanan ktp.

    Do, subite, mi legis iomete pri Esperanto, kaj mi vidis vorton: "Mi amas vin" kaj iris al mia patrino demandante: "Panjo, kio estas Esperanto?"

    Mia patrino nek povis, nek povas paroli Esperanton, sed shi diris: "Esperanto estas miksajho de multaj lingvoj".

    Bedaurinde shi ne menciis, ke ghi konstruighis por la celo funkcii kiel internacia lingvo. Sed mi baldau trovis tiun fakton, kaj do decidis lerni ghin.

    Mi trovis ankau, ke ekzistas Esperanto-Ligo en Norvegio, sed mi ne pensis pri skribo de letero al la ligo por demandi pri kursoj.

    Mi ne povis trovi lernolibrojn ie ajn, sed kiam mi feriis en Londono, dum la somero de 1997, mi fine trovis lernolibron de Esperanto.

    Estas nur unu ekzemplero de lernolibro en la butiko, kaj mi tuj achetis ghin kaj komencis lerni Esperanton, kiam mi estis 12-jara knabo.

    Dum la lernado mi trovis multajn bonajn aspektojn: ghi estas facila, bela, lauregula kaj nekredeble neutrala. Mi shatis auskulti kaj legi ghin.

Esperanto kaj aliaj lingvoj

    Kompreneble Esperanto ne estas perfekta lingvo, sed ne ekzistas au ekzistos perfekta lingvo, Esperanto certe estas pli bona kaj neutrala "internacia lingvo" ol la angla lingvo.

    La plej grava afero estas, lau mia opinio, havi facilan, belan kaj neutralan lingvon, kiun oni disvastigas, anstatau konstante provi "perfektigi" ghin. Ni havas la lingvon, do ni disvastigu ghin, kaj ni ne konstante provu "perfektigi" ghin.

    Mi lernis ankau aliajn "internaciajn lingvojn" kiel Volapuk, Ido kaj Interlingua.

    Ili estas tre interesaj lingvoj, sed mi neniam trovis la samajn neutralecon kaj facilecon, kiujn Esperanto havas.

    Ido, ekzemple, estas Esperanto-reforma lingvo. Mi opinias, ke ghi estas tre facila kaj bela lingvo, sed la parolantoj de tiu lingvo konstante provas trovi erarojn anstatau disvastigi la lingvon. Kial "perfektigi" lingvon, kiam neniam ekzistos perfekta lingvo?

    Alia ekzemplo: Volapuk estas neutrala, sed tro malfacila por la plejmulto de homoj.

    Kaj Interlingua: multaj personoj povas kompreni la lingvon tuj, sed lerni kaj uzi ghin estas tre malfacile.

    Ne miskompernu min, mi amas lingvojn, precipe konstruitajn lingvojn. Sed ni jam havas bonan, facilan, belan internacian lingvon. Lasu la lingvon evolui automate, nature kaj tre simple.

Esperanto en interreto

    Nun mi ankorau estas lernanto, tre bedaurinde mi ne havas multan tempon, kaj ne povas esti aktiva en Esperanto-movado. Sed mi povas uzi la lingvon.

    En interreto ekzistas multaj paghoj kaj babilejoj por esperantistoj. Oni povas paroli kun aliaj esperantistoj de Norvegio, Svedio, Danio, Finnlando, Germanio, Francio, Japanio, Chinio, Britio, Usono, fakte de la tuta mondo, sen ech eliri sian hejmon. Uzi Esperanton interrete estas bonege, se oni volas praktiki sian Esperanton.

    La lingvo konstante kreskas. La literoj kun supersignoj (ch, gh, hh, jh, sh, uh) estis problemo antaue, char oni ne povis montri ilin korekte, sed nun ekzistas kaj konstruighas solvoj por tiu problemo.

Konkludaj vortoj

    Mi nun havas 16 jarojn, kaj mi certe estas tre felicha, char mi trovis Esperanton. Ghi estas bonega interkomprenilo por homoj de la tuta mondo. Esperanto estas chies lingvo!

    Ni uzu kaj disvastigu chi tiun lingvon internacie! Kiel oni diras pri esperantistoj, "La hejmo de la esperantisto estas la tuta mondo."

* Retadreso de la autoro:<chesswang@hotmail.com>


 

 

 Esp-novajhoj
 Kalendaro
 Korespondi Deziras
 Lernado
 Historio de Esperanto
 Kiu estas kiu en E-ujo
 Forumo
 Radio
 E-organizoj
 Amuzejo
 E-Literaturo
 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68996214/15/16