|     Kiam mi lernis 
                participojn, mi rimarkis, ke chiuj tiuj frazoj, chinigitaj el 
                Esperantaj modelaj frazoj pri "kompleksaj tempoj" au "kunmetitaj 
                verbformoj", povas esti esprimitaj per "simplaj tempoj". Praktike 
                estas nenecese kaj neagrable uzi kunmetitajn verbformojn por esprimado 
                precize kaj subtile en chiutaga interparolado. Mi trovis, ke tiu 
                formo ne estas multe uzata en la gazetoj "EPCh" kaj "La Mondo", 
                jam ne parolante pri busha Esperanto.     En la artikolo 
                "Pri la Naturo de Esperanto", Villiam Auld montris, ke kunmetitaj. 
                     verbformoj 
                estas uzataj nur por kompari Esperanton kun kaj tabeligi ghin 
                al la nacilingvaj formoj, "la tuto estas fantaziajho". En hindeuropaj 
                lingvoj eble trovighas formoj similaj al Esperanto, do al europaj 
                lernantoj, tiu komparo eble estas utila por faciligi Esperantan 
                lernadon, sed al la chinaj ne. En la china lingvo oni montras 
                chefe per helpvortoj, adverboj k.a. kaj la tenso estas tre simpla. 
                Chinoj preferas uzi adverbojn au prefiksojn por esprimi precizan 
                tempon anstatau uzi kunmetitajn verbformojn. Tiu chi esprim-maniero 
                trovighas en Esperantaj verkajhoj ankau de aliaj nacianoj.      Krome, al komencantoj 
                la koncepto "kompleksaj tempoj" estas malfacile lernebla kaj konfuziva. 
                Miaopinie, se "participaj adjektivoj rolas ankau kiel predikativo", 
                kaj fakte, tiuj participaj adjektivoj estas rigardataj kiel adjektivoj, 
                do ni povas uzi ilin anstatau kompleksajn tempojn.      Ekz.:      Anstataui 
                :Mia rakonto temas pri la 
                spikumado kiu estis okazinta antau dekoj da jaroj.      Per :Mia 
                rakonto temas pri la spikumado okazinta antau dekoj da jaroj.     En la dua frazo 
                la vorton "okazinta" chiuj akceptas kiel adjektivon. La signifo 
                estas sama al tiu de la unua, chu ne? Se tiel, por kio ni ankorau 
                enkondukas novan koncepton, kiu ofte senkuraghigas kaj forpelas 
                lernantojn? |