kiu estas kiu en E-ujo
   
       
   
   
   
  Mond-heredajho  
  China Kulturo  
  Okcidenta Chinio  
  Nacimalplimultoj  
  Enciklopetieto de Chinio  
  Arkeologio  
  Retposhtu al ni  

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 
  

W. Auld Eterne Brilos en la Historio de Esperanto Funebre al William Auld (1924-2006)

de LAŬLUM (Ĉinio)

    AL LA INTERRETULOJ

    William Auld brilis kiel knab-atleto,
    Kaj renomiĝis monde kiel poeto,
    Li multon verkis kaj aktivis,
    Sed ĉiam staris for de l' interreto.

    La interreto vere oportunas,
    Per kiu milionoj age kunas.
    Sed kion, kiom kreis interrete?
    Ĉu vi balenon jam harpunas?

    Se ne, do ĉiuj strebu energie,
    Por gajni brilan venkon historie.
    Por ĉiam pasis for de l' interreto

    William Auld! Gloru lin ni simpatie!

    La 11-an de septembro, forpasis William Auld! Veas ĉiuj veraj kultantoj de la Esperantaj literaturo kaj kulturo, pro la falo de tiu brila stelo, kiu disradiadis en la firmamento de Esperanto por preskaŭ kvardek jaroj. Sed en miaj okuloj, li tamen daŭre brilas per la radioj el la gemoj kreitaj el lia inteligenta menso kaj diligentaj manoj. Por helpi la junajn adeptojn de la lingvo de d-ro Zamenhof, mi prezentu ĉi tie nekompletan liston de liaj verkoj:

    Spiro de l' pasio (en Kvaropo, 1952), La balendento (trad. 1952), La infana raso (poemo en 25 ĉapitroj, 1956, poste aperis 3 reeldonoj ), Angla antologio I (1000-1800, red. Poezio. 1957), Esperanta antologio ( poemoj, 1887-1957, 1958), Unufingraj melodioj (1960), Esperanto (1965), Paŝoj al plena posedo (progresiga legolibro, 1968, 7 reeldonoj), A first course in Esperanto (1972), Floroj sen kampar' (tradukitaj kantoj, 1973), The development of poetic language in Esperanto (1976), Dum la noktoj kaj aliaj kantoj (1976), Facetoj de Esperanto (1976), 25 jaroj (antologio de belartaj konkursoj, 1977), La urbo de terura nokto (trad. 1977), Kantoj, poemoj kaj satiroj (trad. W. Auld k R. Rossetti, 1977), El unu verda vivo (1978), Pri lingvo kaj aliaj artoj (1978), Aniaro (trad. 1979), Don Juano (de Byron, trad. 1979), Enkonduko en la originalan literaturon de Esperanto (1979), Progresiga kurso (1981), La sonetoj (de W. Ŝekspiro, trad. 1981), Esperanta antologio (poemoj 1987-1981, red. 1982), Montara vilaĝo (de Ye Junjian, trad. 1984), Rimleteroj (kun M. Boulton, 1986), Angla antologio II (1800-1960, 1987), La komedio de eraroj (de W. Ŝekspiro, trad. 1987), La barko senpilota (plena originala poemaro 874 p. 1987), La graveco de la fideliĝo (de O. Wilde, trad. 1987), Omaĝoj (trad. 1987), Sub la signo de socia muzo (1987), Gazeloj (trad. 1988), Nova Esperanta krestomatio (red. 1991), Unu el ni (1992), Spartako (trad. 1993), Plena poemaro de Eŭgeno Miĥalski (red. 1994), La stratoj de Aŝkelono (trad. 1994), La kunularo de l' ringo (trad. 1995), Kantoj, poemoj kaj satiroj (de R. Burns, trad. R. Rossetti kaj W. Aŭld. 1995), Tempo fuĝas (25 rakontoj el Monato, red. 1995, 1996), La du turoj (trad. 1996), Pajleroj kaj stoploj (1997), La reveno de la reĝo (trad. 1997), La ĉashundo de la Baskerviloj (trad. 1998).

    W. Auld naskiĝis je la 11-a de junio, en la urbo Erith de Suda Anglio. Lia praavino atingis la aĝon de 101 jaroj kaj parolis nur la Gaelan, kiun Auld ne komprenis, sed fluis en li la sango de gaeloj. Lia avo estis profesia militisto, serĝento, lia patro, George Auld (1894-1962) estis konstrua inĝeniero aktorema kaj verkis multajn poemojn en la angla kaj skota, kiujn li ŝatis deklami publike. Li donacis al sia filo, naskita en lia trideka jaro, ludilan teatron, kaj kuraĝigis lin ludi teatraĵon. George Auld serioze vundiĝis en la Unua Mondmilito kaj parte perdis sian vidkapablon. Li mortis en 1962. Ekde tiam, laŭ Meta, la edzino de W. Auld, la haroj de William rapide blankiĝis, kvankam li havis nur 38 jarojn. La patrino de Auld, Minnie, estis samaĝa kiel George Auld, kaj ŝiaj prapatroj estis ne gaeloj nek proletoj, sed mezklasaj. Same kiel la edzo, ŝi estis talenta en literaturo. Ŝi multe influis la filon kaj mortis 84-jara en 1978.

    La denaska lingvo de Auld estis la angla, kiun li preferas en la familia vivo – kvankam li komunikis kun la patrino per la skota kiel lingvo intima. Li bedaŭris, ke li devis vidi la morton de tiu lingvo dum sia vivo. William Auld emfazis, ke la skota nacio ne devas esti konsistiga parto de la brita popolo, sed memstara nacio, kaj li opiniis, ke en la Laborista Partio de Britio, grandparte malaperis la vera socialismo kaj praktike ĝi akceptis la kapitalismon.

    W. Auld amis la anglan lingvon, tamen bedaŭris, ke la angloj perdis sian senton de supereco akiritan pro la posedo de la granda imperio eksa. Li ĉiam havis emon forpuŝi ĉion anglan malgraŭ sia anglalingveco. En la jaro 1989, W. Auld venis al Pekino por partopreni la Zamenhofan Feston. Profitante tiun okazon, mi invitis lin al kunveno de la Pekina Esperanto-Asocio kaj li faris belan paroladon al ni. Kiam post la fino de lia parolado pri la E-Movado kaj ĝia kulturo, iu ĉina samideano diris, ke la ĉina lingvo estas tre malfacile lernebla por la okcidentanoj, W. Auld diris, ke la angla ne estas pli facila, ĉar eĉ por la britaj infanoj la lernado de la angla lingvo estas peniga, pro tio ke la anglaj vortoj devas esti parkerigitaj de la infanoj literon post litero, kaj tiu tasko daŭras ĝis la studentiĝo en universitato. Ĉar li estis instruisto de la anglaj lingvo kaj literaturo en unu el la plej prestiĝaj liceoj de Britio por 29 jaroj, do kredinda estis lia aserto. W. Auld asertis ankaŭ, ke la angla poezio ŝrumpis kaj la anglalingva torĉo malheliĝis kaj Anglio ne liveris al la mondo vere atutan poeton post la morto de William Wordsworth en 1850. Sed W. Auld fariĝis unu el la plej talentaj poetoj de Esperanto.

    En 1933 li revenis al Skotlando kaj studis krom la angla ankaŭ la latinan. Li estis junulo sportema kaj gajnis ĉampionecon en sporto en Glasgovo. En 1937 li fariĝis ateisto kaj eklernis Esperanton informiĝinte pri ĝi en skolta revuo, kiu enhavis la regularon de skoltismo en la internacia lingvo. Li demandis pri Esperanto al sia skoltestro kaj tiu ĉi donis al li ekzempleron de la lernolibro Step by step de M. C. Butler, kiun Auld konsideras la plej bona kaj plej fidinda lernolibro por anglalingvanoj. Ankaŭ mi eklernis Esperanton per simila lernolibro kompilita de s-ro Chen Junqing, titolita per Esperanto en unu monato, kiu laŭ mia kompreno estas bazita sur Step by step. Sed mi eklernis Esperanton du jarojn post li, kvankam mi estas unu jaron pli aĝa ol li. Li studis Esperanton aŭtodidakte en sia 13-jara aĝo. Kiam ekflagris la Dua Mondmilito, W. Auld transloĝiĝis al la najbara urbo Helensbrugh-on-Clyde, je 20 mejloj for de Glasgovo. Kaj li ekstudis la francan. Li elĉerpis literaturan nutron el la tri lingvoj angla, latina kaj franca. Krom en kulturaj aktivoj kiel teatroludo, William Auld ĉampionis en sporto en 1942. Li venkis preskaŭ en ĉio: sokero, la altaj saltoj, la longaj saltoj, la hurdokurado, la vetkuroj de 100 kaj 220 jardoj. Li estis junulo atleta kaj interalie lia samlernejanino Meta Stewart ekamis lin.

    William Auld ankaŭ partoprenis en aktivadoj de Aertrejna Korpuso prepare al lia aviada kariero. Li finis sian mezlernejan periodon en junio, 1942 kaj fariĝis studento en la Glasgova Universitato por studi la anglajn lingvon kaj literaturon, sed post sesmonata studo li devis aliĝi al la aerarmeo en novembro 1942 kaj atingis la rangon de kaporalo. En la unua de julio 1943, W. Auld iris por sesmonata trejnado en la brita aerarmeo. Dum ses semajnoj li spertis bazan soldatiĝon ĉe Stratford-on-Avon, la naskiĝurbo de Ŝekspiro. Post provflugado, li decidis flugigi bombaviadilon, sed la instruisto dekretis, ke li fariĝu piloto. En decembro 1943 li estis sendita ŝipe al Durbano en Sud-Afriko kaj post plua trejnado li fariĝis pilota oficiro. Li deĵoris en Egiptujo, Palestino, Irako kaj Irano, kaj promociiĝis al flugleo, kio egalas al kapitaneco. En Egiptujo li ankaŭ iom aktivis por Esperanto, instruante ĝin al aliaj. Li skribis al la Brita Esperanto-Asocio kaj ricevis tri librojn: Tragedio de l' homo, dramo en versoj de la hugara majstro Madách, Infero de Dante (ambaŭ esperantigitaj de K. Kalocsay ) kaj La vojo returne de Remarque. Per ili li malkovris Esperanton kiel lingvon maturan kaj taŭgan por poezio.

    En novembro 1946, li revenis de la Mezoriento al Britio. En norda Anglio, li denove renkontiĝis kun Meta Stewart, tiam flegistino. En la 30-a de junio 1947, W. Auld forlasis la aerarmeon kaj en septembro li fianĉiĝis al Meta kaj reiris al la Glasgova Universitato por kompletigi sian MA-gradon pri la anglaj literaturo kaj lingvo. Liaj kromaj studobjektoj estis la skoltaj historio kaj literaturo, la franca lingvo, la morala filozofio kaj la moderna historio ekde la Franca Revolucio. Li piedpilkis kaj tiu sporto fariĝis lia ĉefa. Ekde 1947 lin obsedis plia amo al la originala Esperanto-poezio, al kiu li ekkontribuis per propra verkado. En tiu aktivado li interrilatiĝis kun tri samlandanoj: Francis, Dinwoodie kaj Rossetti kaj kune kun ili kreis la Skotan skolon, kiu ludis same gravan rolon en evoluo de la Esperanta beletro, kiel la Budapeŝta skolo kun K. Kalocsay kaj J. Baghy kiel ĝiaj gvidantoj. En tiu periodo, mi ekkonis lian ekziston pere de mia instruisto-kamarado Eltunko, kiu tiam korespondis kun W. Auld.

    En 1952, la 28-jara W. Auld magistriĝis kaj forlasis la universitaton, edziĝis al Meta kaj komencis instrui la anglan sen faka diplomo ĉe la mezlernejo de Johanstone, kie oni pagis lin laŭtage. Tiujare li debutis libroforme en Kvaropo per sia Spiro de l' pasio. Tiu libro sub la marko Stafeto inspiris Juan Régulo Pérez fondi la Esperanto-eldonejon kiu publikigis nombron da valoraj verkoj originalaj kaj tradukitaj en Esperanto. En siaj liberaj horoj W. Auld dediĉis sian vivon al Esperanto: li elspezis multe da mono kaj tempo por Esperanto, kaj eĉ dum la mielmonato li havis kun si skribmaŝinon porteblan por sia Esperanta aktivado. Lia poeta kariero evoluis rapidege kaj nur kvar jarojn post lia debuto per Spiro de l' pasio aperis lia majstroverko La infana raso (1956), per kiu li gajnis firman pozicion en la Esperanta beletro. Post aliaj kvar jaroj aperis Unufingraj melodioj (1960), kaj post 9 jaroj aperis Humoroj (1969).

    W. Auld heredis la poezian lingvon kulturitan de la Budapeŝta skolo kaj fruktuzis ankaŭ la neologismojn de ĝi, tamen li mem enkondukis neniun neologismon. Kontraŭe al G. Waringhien kaj aliaj li kontraŭis la emon forigi la prefikson mal-. Ankaŭ li estis prezidanto de la Akademio de Esperanto, sed por li tre belas la kunmetaĵo malgaja en "nia malgaja amindumo", dum G. Warienghien kondamnis la mal-vortojn en la verso "La tago malvarma, malgaja, sensuna" de Longfellow, esperantigita de A. Grabowski. Rilate al tio, mi tute samopinias kun W. Auld. Same kiel M. Boulton, li ne aprobas la klopodojn de K. Piĉ kaj aliaj ĉeĥaj verkistoj redundigi Esperanton. Li pledis, ke oni evitu nenecesajn komplikaĵojn pro la bezonoj de la azianoj. Li agnoskis la geniecon de Kalocsay, kiu lin inspiris en la frua periodo de lia esperantisteco, tamen li konsideris lin homo senprincipa pro tio, ke li tradukis verkon de Mussolini en la tridekaj jaroj, sed post la Dua Mondmilito li laŭdis Stalin per poemo.

    W. Auld laboris en unu el la plej prestiĝaj liceoj de Skotlando en Alloa por 29 jaroj kaj li emeritiĝis en 1989. Li kaj Meta havis du infanojn Judith kaj Roy naskitajn respektive en 1954 kaj 1956.

    Sian talenton de edukisto kaj movadisto li manifestis per siaj popularaj lernolibroj. La legolibro por progresantoj Paŝoj al plena posedo (inkluzive de ĉina eldono de 5000 ekz.) reeldoniĝis multfoje kaj li verkis nombron da eseoj pri la Esperanta kulturo kaj li faris multajn prelegojn pri la Esperanta beletro kaj kulturo. Persone, mi ŝuldas al li dankojn pro lia senhezita permeso reeldoni la legolibron Paŝoj al plena posedo en Ĉinio, per kiu mi elbakis nombron da junaj laborantoj por kaj per Esperanto, kaj mi eĉ verkis serion da artikoloj por helpi la lernantojn per tiu populara leglibro. La antologioj kaj nova krestomatio redaktitaj de W. Auld multe helpis min en kompilado de lernolibroj por progresantoj kaj dank' al ilia ekzisto multe da tempo estis ŝparita al mi en mia instruado de Esperanto.

    Dufoje, mi havis la feliĉon persone kontakti nian talentan poeton W. Auld kaj mi ricevis la impreson, ke li estas honesta kaj simpatia. Mi devas aparte noti pri tio, ke li estas unu el la plej fidelaj legantoj de nia gazeto El Popola Ĉinio. Li esprimis sian komprenon kaj simpation al nia laboro kaj amike nin helpis. Li ne nur havis kompletajn jarkolektojn de EPĈ, sed ankaŭ ilin bindigis por sia biblioteko. Li havas riĉan privatan bibliotekon kun ĉ. 4000 libroj en Esperanto, kaj tiu fakto montras, ke li estas unu el la plej grandaj amantoj de la lingvo. W. Auld estas lerninda ekzemplo por ĉiuj veraj esperantistoj. En la lastaj jaroj, la asocio de la esperantaj verkistoj foj-refoje proponis lin kiel kanditaton de la Nobel-premio por literaturo, kaj tio estas nedubinda signo, ke W. Auld levis la beletron de Esperanto al la alta nivelo internacia.

    Mi kredas, ke la glora nomo de W. Auld brilos eterne en la Esperanta historio.

 



 

 

 

 Esp-novajhoj
 Kalendaro
 Korespondi Deziras
 Lernado
 Historio de Esperanto
 Kiu estas kiu en E-ujo
 Forumo
 Radio
 E-organizoj
 Amuzejo
 E-Literaturo
   

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688