kiu estas kiu en E-ujo
   
       
   
   
   
  Mond-heredajho  
  China Kulturo  
  Okcidenta Chinio  
  Nacimalplimultoj  
  Enciklopetieto de Chinio  
  Arkeologio  
  Retposhtu al ni  

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 
  

Li ĉiam kun ni vivos
-- Funebre al k-do Ĉ. Ĉen (1913-2004)

de LAŬLUM

Foriris Ĉ. Ĉen je la 22-a de decembro,
Mi tamen ne povas akcepti tiun krudan veron;
Mi sentas, ke li vivas kiel ĉiam verda cembro
Por simboladi la komunan Esperant-aferon.

Li en rulseĝ' salutis la Pekinan E-Kongreson1
Kortuŝis la amasojn, donis profundan impreson
Pri lia persistemo kaj obstino en laboro,
Kiu por ĉiam restos funde en ĉies memoro.

Li esperantistiĝis en mil-naŭcent-dudek-oka,
Aktivis brave en batal' revoluciepoka:
Redaktis li Ĉinio Hurlas, LM2, PEK-bultenon3,
Por liberigi l' ĉin-popolon varbis li subtenon.

Eltunko4, mia kara instruisto Esperanta,
Parolis pri aktivoj liaj kun estimo granda,
En la kvardekaj jaroj, kiam kune ni laboris,
En Chengdu, kie per arestoj Kuomintang teroris.

En l' jaro 1950-a al Pekin' mi venis,
Unuafoje proprokule mi lin ekzamenis:
Sereno, pacienco, kaj persist' sen fanfarono --
Jen kiel li impresis min profunde je l' ekkono.

Mi legis la kolekton de leteroj el la mondo --
Rikolton de lia internacia korespondo5,
Vidis pli bone l' praktikan valoron Esperantan
Kaj ankaŭ partoprenis la laboron propagandan.

Neforgesebla estis la unua periodo
De la revu' El Popola Ĉinio en klopodo:
Venlo Fon, Honfan kaj mi sub la direktado lia
Fervoris por eldono de l' gazeto Novĉinia.

En l' jar' 1953-a Ĉ. Ĉen pro bezono
Transiris al alia instituto je dispono,
El Popola Ĉinio devis paŭzi pro bojkotoj
De ĉeĥaj kaj germanaj stultaj stalinism-bigotoj.

Sed El Popola Ĉinio reviviĝis post tri jaroj,
Rekolektiĝis en Pekino ni por novaj faroj.
Decidis ankaŭ la eldonon de l' Antologio 6 ,
Pro kio Ĉ. Ĉen do revenis al la redakcio.

Ĉ. Ĉen laboris triafoje ĉe El Popola Ĉinio
Post la ĥaosa Granda Kultura Revolucio.
Dank' al lia prudenta zorgo kaj gvidado prava,
Nia revuo iĝis multe plaĉa, riĉenhava.

En Varna Ĉ. Ĉen gvidis l' intertrakton kun UEA7
Por kunagadi en l' afero Esperant-armea.
ĈEL sekve iĝis membro de la Asocio,
Novan epokon vidis l' E-movado de Ĉinio.

Esperanto-movado estas ja afero ideala,
Sed Ĉ. Ĉen estis movadisto kun tendenc' reala.
Li ĉiam firmis kaj solidis kiel granitroko,
Kaj pro l' prudenta gvido lia bravis nia bloko.

Iuj kritikis, ke li estas iom skrupulema,
Ke lia singardemo estas troa kaj problema.
Sed tamen dank' al liaj tute firmaj paŝ' post paŝo,
Venkitas sur la voj' irita ĉia malfacilaĵo.

Ja mankis al ni sperto por la Esperant-laboro,
Por venkoj ne sufiĉis forto, viglo kaj fervoro.
Ekzemplon bonan Ĉ. Ĉen donis al ni imitindan,
Ke en aktivoj ni evitu fari mison blindan.

En la ĉagren' la koro ardas sub la verda stelo--
Esperas mi, ke l' kamaradoj strebos al la celo.
Se sukcesplene laŭ la voj' de Ĉ. Ĉen ni aktivos,
Do li ne iris for de ni, sed ĉiam kun ni vivos.

-----------------------------------------------------------------------------------

1. La 25-an de julio 2004, Ĉ. Ĉen salutis la 89-an Universalan Kongreson de Esperanto en Pekino, en la nomo de la ĉinaj veteranaj esperantistoj kaj lia parolo rikoltis longdaŭran varman aplaŭdadon.

2. LM = La Mondo , gazeto en Esperanto kaj la ĉina lingvo fondita en la tridekaj jaroj en Ŝanhajo.

3. PEK = Proleta E-Korespondanto.

4.  Eltunko – plumnomo de Xu Shouzhen, kiu laboris kiel instruisto en la Koresponda E-Lernejo en Chongqing kaj estis murdita de Kuomintango en Chengdu, 1949.

5.  Ĉ. Ĉen redaktis Kolekton de Esperantaj Internaciaj Korespondaĵoj eldonitan en la tridekaj jaroj de la dudeka jarcento.

6. En la tridekaj jaroj, ĉinaj esperantistoj planis eldoni Ĉinan Antologion , sed sukcesis nur eldoni en Hongkongo la broŝuron Elektitaj Noveloj de Lusin . En la jaro 1957, la restarigita Ĉina Esperanto-Ligo decidis eldoni Ĉinan Antologion por la periodo 1949-1959 kaj Ĉ. Ĉen estis invitita por labori kiel ĝia redaktoro.

7. En 1978, Ĉ. Ĉen gvidis ĉinan esperantistan delegacion al la bulgara havenurbo Varna por ĉeesti la 63-an Universalan Kongreson kaj dume interparolis kun la estraro de UEA pri aliĝo de ĈEL al tiu internacia Esperanta organizo kaj okazigo de UK en Pekino.

 

 

 

 Esp-novajhoj
 Kalendaro
 Korespondi Deziras
 Lernado
 Historio de Esperanto
 Kiu estas kiu en E-ujo
 Forumo
 Radio
 E-organizoj
 Amuzejo
 E-Literaturo
   

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688