de TAN XIUZHU*
Frumatene de la 26-a de oktobro, 2004, s-ro Chen Yuan por ĉiam fermis siajn okulojn post la tri-jara malsanula vivo. En granda malĝojo mi foliumis liajn librojn donacitajn de li al mi kaj liajn leterojn kaj notpaperojn, kaj antaŭ miaj okuloj prezentiĝas scenoj de la pasintaĵoj.
Unua impreso pri Chen Yuan
Mi unuafoje renkontiĝis kun Chen Yuan aprile aŭ maje, 1965, en kunveno por ĉinaj aliĝintoj al la 50-a UK, kiu okazis en Tokio, Japanio. Kiel ĝenerala sekretario de la Ĉina Esperanto-Ligo, Chen Yuan estis postenigita ankaŭ kiel ĝenerala sekretario de nia UK-aliĝinta grupo. Nealtstatura, li portis okulvitrojn de granda miopeco. Laŭ kalkulo li tiam havis apenaŭ 47 jarojn, tamen en miaj okuloj estis grandaĝa. Mi baldaŭ trovis, ke li estas homo eksterordinara. Li bone konis la mondajn aferojn kaj havis distingiĝan kaj profundan analizon de la monda situacio, ke ĉiuj aŭskultantoj direktis al li rigardon plenan de admiro kaj estimo. El lia torenta parolo oni povis vidi lian erudicion kaj spritecon. Kiam li informiĝis, ke mi studis la rusan lingvon antaŭ eklerno de Esperanto, li libere ekparolis kun mi en la rusa. Tiam mi estis nur studento de Esperanta kurso de la Pekina Brodkasta Instituto, dum li vicestro de la Eldona Buroo de la Kultura Ministerio de Ĉinio. Lia afabla kaj egaleca sinteno al mi, novulo, ege kortuŝis min kaj estigis ĉe mi intimecon al li. Pro politika kialo, nia vizito al Japanio ne sukcesis, tamen de tiam mi fariĝis lia subulo kaj samideano en la ĉina Esperanto-movado.
Forta apogilo de la ĉina Esperanto-movado
Parolante pri la ĉina Esperanto-movado oni sopiras la tempon de Hujucz, Ye Laishi (Ĵelezo) kaj Chen Yuan, ĉar ĝi estis ora tempo de la ĉina Esperanto-movado. Pro sia granda prestiĝo en la socio, alta klereco kaj eminenta gvidkapablo ili fariĝis animo, apogilo kaj arbego de la ĉina Esperanto-movado. Ili kune ellaboris politikon kaj difinis celon de la ĉina Esperanto-movado en diversaj periodoj, projektis kaj organizis ĉiujn gravajn Esperantajn aktivadojn post la fondiĝo de la nova Ĉinio. En granda harmonio kaj interkomprenemo ili respektis kaj adoris unu alian. Pri Hujucz, Chen Yuan skribis: “Feliĉe, de 1949 mi laboris sub la gvido de tiu pioniro de la kultura rondo. Mi estis multe edifita de Hujucz en libroeldonado, en ĝia administrado, en popola diplomatio kaj ankaŭ en reformado de la ĉina skriba lingvo. Oni povas diri, ke mi ĉiam estis influata de lia personeco. Li estas la unua el miaj adorataj pioniroj.” Ye Laishi estis unu el la kvin E-instruistoj de Chen Yuan. En la tridekaj jaroj de la pasinta jarcento , kiam Ye Laishi redaktis en Ŝanhajo la gazeton “La Mondo”, Chen Yuan sendis al li artikolon kiel kontribuaĵon, kaj tiel komenciĝis ilia koresponda kontaktado. Chen Yuan nomis Hujucz kaj Ye Laishi siaj kondukantoj al la revolucia vojo, dum Hujucz kaj Ye ege aprezis kaj konfidis Chen Yuan. Kiam ili kunvenis por diskuti ion, lia opinio estis aparte atentata de ili, li estis ilia saĝosako. Sed kiam ili kune projektis kaj decidis ion, Chen Yuan kutime estis fidela plenumanto de tiu projekto. Poste, kiam ĈEL kaj mi renkontis malfacile solveblan problemon, Ye Laishi ofte atentigis min: “Iru demandi Chen Yuan kaj peti lian opinion.”
En la kuna afero de ĉina kultura eldonado, reformado de skriba lingvo kaj Esperanto, ili triope estis senlacaj batalantoj, kaj samtempe ili estis tre intimaj amikoj. Ilia amikeco estis tiel pura, sen ajna trivialaĵo. De ili mi scias la signifon, ke “amikeco de veraj kleruloj puras kiel akvo”, kaj mi ankaŭ vidas en ili la delikatan kaj profundan reciprokan prizorgadon. Post forpaso de Hujucz, Chen Yuan skribis ne nur plurajn artikolojn memore al li, sed ankaŭ, ĉe la kvin-jariĝo de lia forpaso, “Notoj pri Hujucz” kun kelkcent mil ideogramoj, nur en du monatoj, malgraŭ malbona farto kaj neeltenebla varmego de la pekina somero. En la libro li uzis pli ol duonan spacon por skribi liajn Esperantajn aktivadojn nakonatajn de la socio, “lian esperon, lian armilon kaj lian spiriton”, plene verŝante sian estimon kaj amon al Hujucz. Post forpaso de Ye Laishi, li verkis longan artikolon, en kiu li kun pasio rememoris la kontribuojn de Ye al la ĉina Esperanto-movado kaj lian “magnetan” rolon. Li fervore subtenis la eldonadon de “Verkoj de Ĵelezo” kaj “Hujucz kaj Esperanto”, verkis por ili detalajn notojn pri la kompilado, ke ĉiuj iliaj legantoj admiris lian laboron. Nun forpasis ankaŭ Chen Yuan. Kiam aperos “Verkoj de Chen Yuan pri Esperanto”? Ĉu kontentige redaktiĝos ĝi sen liaj konsiloj? Mi ne scias. Sed rememorante la pasintajn aferojn pri ili, mi estas ofte kortuŝita de ilia spirito, ilia amikeco, kaj mia animo estas lavita de tio.
Chen Yuan kaj lia socilingvistiko
Menciante la sukcesojn de Chen Yuan en akademiaj studoj oni tre akcentas, ke li estas fama ĉina socilingvisto, kiu kovris la blankon de Ĉinio en socilingvistika studo. Sed oni ne scias, ke lian tiun ĉi grandan atingon helpas Esperanto. En sia libro “Dialogo — mia irita vojo” li skribis: “Mi havas grandan intereson por studi lingvojn diversajn. Vintre de 1931, mi legis en la gazeto ‘Mezlernejanoj' artikolon pri Esperanto kaj tuj ekamis ĝin. Lerno de Esperanto multe larĝigis mian vidkampon kaj la idealo ekbrulas en mia koro kiel fajro, kaj tio kondukis min poste sur la revolucian vojon. …En 1932, Ye Laishi redaktis en Ŝanhajo la Esperantan gazeton ‘La Mondo', mi sendis al ĝi kontribuaĵon kaj tiel komenciĝis nia koresponda kontaktiĝo. Oni povas diri, ke Ye Laishi kaj la Esperanto-movado de la tridekaj jaroj kondukis min en la latinigan movadon, pli precize, mi estis samtempe enkondukita en la Esperanto-movadon kaj latinigan movadon. Por disvolvi kaj gvidi la movadon mi devis plenenergie studi lingvistikon.” En la tridekaj jaroj de la pasinta jarcento, kiam Chen Yuan komencis studon de terminologio, li ricevis helpon de aŭstra esperantisto E. Wester kaj sovetunia samideano E. Drezen. Ambaŭ estis kreintoj de terminologio. E. Drezen poŝte sendis al li siajn verkojn pri terminologia internaciigo. Sed pro militoj kaj ankaŭ pro aliaj aferoj ĉesis poste la studo de Chen Yuan pri lingvistiko.
Kiam Chen Yuan denove interesiĝis pri lingvistiko, jam estis 1956 — 1957. Li diris: “En 1956, mi vizitis Sovetunion kaj poste nordan Eŭropon kaj kontaktiĝis kun kelkaj lingvistoj de pluraj landoj, inter kiuj estis E.A. Bokarev, vicestro de la Lingva Institucio sub la Sovetunia Scienca Akademio (li estis semidisto kaj veterana esperantisto, kiu kompilis ‘Esperanta-rusa Vortaro kaj Rusa-Esperanta Vortaro', tio ekscitis mian intereson pri lingvistiko.” Videble, Esperanto estas unu el la faktoroj, kiuj vekis intereson de Chen Yuan pri lingvistiko, kaj samtempe Chen Yuan ĉerpis nutraĵon el Esperanto kaj ties movado por sia lingvistika studo.
Post la sesdekaj jaroj de la pasinta jarcento, kiel gvidanto de ĈEL Chen Yuan ĉeestis plurfoje la Universalan Kongreson kaj lokajn Esperantajn renkontiĝojn kaj fakajn kunvenojn. Profitante la okazojn li kontaktiĝis kun multaj esperantistaj lingvistoj kaj sciencistoj, el kiuj estis germana informadika-kibernetika profesoro s-ro Frank. Li havis grandan korinklinon al li kaj tenis bonan amikecon kun li kaj lia familio. Antaŭe, kiam mi aŭdis Chen Yuan paroli kun granda entuziasmo pri la laboroj de prof. Frank, mi, nenion sciante pri informatiko-kibernetiko, ne komprenis, kial li tiel interesiĝas pri la studobjekto kaj laboro de prof. Frank. Poste mi trovis solvon en lia libro. Li skribis: “Informadiko malfermas al mi novan terenon. Mi ekkomprenas, ke lingvo estas tre grava portanto de informoj kaj samtempe ĝi mem estas informsistemo. Mi opinias, ke enkonduko de informadiko en socilingvistikon faros observadon de socilingvaj fenomenoj pli profunda, pli penetriva, kaj la komprenadon pli kompleta.”
Hodiaŭ, kiam oni alte taksas la gravajn kontribuojn de Chen Yuan en socilingvistika studo kaj ĝuas tiujn atingojn, oni ne devas forgesi Esperanton kaj interŝanĝon de teknikoj kaj sciencoj per Esperanto, kiuj alportis al li movforton, inspiron kaj nutraĵon en la studo.
Disvastigi, praktiki kaj ĝui Esperanton
De 1931, kiam mezlernejano Chen Yuan komencis lerni Esperanton, li forte ligiĝis kun Esperanto kaj Esp-movado. Frue en la meza periodo de la tridekaj jaroj, li aktive sin ĵetis en la Esp-movadon de Kantono. Li estis unu el la respondeculoj de la Esperanta societo “Verduloj” de la Universitato Sun Yatsen de Kantono. Li kunredaktis “Informilo el Ĉinio”, “Justeco” kaj “Al Nova Etapo” , malkovrante per Esperanto kruelaĵojn de la japana agresado kaj konigante la kontraŭjapanan batalon de la ĉina popolo. Por memori tiun signifan aktivadon en la historio de la ĉina Esperanto-movado, la Kongresa Kuriero de la 71-a UK prenis “Al Nova Etapo” kiel sian titolon, laŭ la propono de Chen Yuan.
Post la fondiĝo de la nova Ĉinio, Chen Yuan funkciis kiel grava gvidanto en la kultura eldonado. Kvankam li estis ege okupita, tamen li neniam perdis la intereson pri Esperanto kaj neniam ĉesis strebi al la idealo de Esperanto. Lia gvidado super ĈEL estis forta kaj diligenta kaj direktado de “El Popola Ĉinio” kaj “La Mondo” estis konkreta kaj efika. Li aktive partoprenis en diversaj Esperantaj kunvenoj kaj renkontiĝoj kaj faris multajn entuziasmajn paroladojn, profunde kaj trafe analizis la historion, aktualan staton kaj perspektivon de Esperanto kaj Esp-movado, ke la aŭskultantoj estis multe edifitaj kaj inspiritaj.
Chen Yuan estis ne nur grava gvidanto de la ĉina Esperanto-movado, sed ankaŭ praktikanto de la lingvo. En Ĉinio ne mankas veteranoj, kiuj lernis Esperanton en sia juneco kaj restis ĉiam fervora al la Esp-movado, tamen malmultaj estis homoj, kiuj tiel bone parolis Esperante kiel Chen Yuan. En la ĉina eldonista rondo Chen Yuan estis honore nomata Genio. Oni laŭdis, ke li povis rekte skribi kaj paroli angle, sed ili ne scias, ke li parolis Esperante ankaŭ tre lerte, ke mi profesia esperantisto ne povas atingi lian nivelon. En 1981, kiam mi unuafoje partoprenis la UK en Brazilo, mi propraorele aŭskultis la prelegon de Chen Yuan en la Internacia Kongresa Universitato. En sia prelego titolita “La kontakto kaj interinfluo de homaj lingvoj”, li per granda nombro de ekzemploj vivece eksplikis la interinfluon kaj intersorbiĝon de orientaj kaj okcidentaj lingvoj, kaj Esperanto povas ludi pozitivan rolon en akcelo de tiu interŝanĝo kaj riĉigo de homaj lingvoj. Lia prelego estis enhavoriĉa kaj saturita de kulturaj scioj. Li uzis Esperanton same kiel la patran lingvon kaj lia lingvo estas sprita kaj saĝoplena. Prelegante, li ne nur legis la tekston. La absorbita mieno de la aŭskultantoj vidigis ilian adoradon al li. Lia respondado al demandoj de la aŭskultantoj montris lian erudiciecon kaj lingvokapablon. Li povis altiri ĉies atenton kaj fari seriozan akdemian diskuton tre vigla. Tiajn prelegojn li faris multfoje. Pro tio li ĝuis grandan prestiĝon inter estraranoj de UEA kaj vasta esperantistaro. En 1986 li estis elektita kiel membro de la Honora Patrona Komitato de UEA.
En 2000, la 85-a UK okazis en Tel-Avivo. Spite sian grandan aĝon de 83 jaroj Chen Yuan per sia propra mono partoprenis la kongreson, tion multaj ne komprenis kaj ne atendis. Foje mi demandis kun scivolemo: “Kial vi iris al Israelo?” Li respondis, ke li havas fortan deziron viziti Israelon, ĉar “mi lernis Esperanton en la aĝo de 13 jaroj, kaj nun jam havas 83 jarojn, plenaj 70 jaroj pasis. Nun mi volas reveni inter esperantistojn; pasintece mi aliĝis al UK kutime kiel ŝtatoficisto, la politiko de Deng Xiaoping pri reformado kaj pordmalfermo havigis al mi ŝancon iri eksterlanden kiel libera civitano; mi deziras ĝui la liberan atmosferon de akademia diskutado de UK; Jerusalemo estas naskiĝloko de la religioj hebrea, kristana kaj islama, mi deziras sperti la tiean religian etoson, kaj ankaŭ mi volas scii, ĉu ĝusta estas la teorio de marksismo ke ‘ĉiu religio estas klasa batalo'”. Fine li ĝoje diris al mi, ke li elspezis pli ol 400 usonajn dolarojn por aĉeti deziratajn librojn, inkluzive “Fundamenta Krestomatio”. Sen mia plua klarigo, la respondo de Chen Yuan jam vidigis al ni lian sincerecon al Esperanto kaj aspiron kaj esploremon de honesta klerulo al la vero.
Chen Yuan kaj la 89-a UK
Ĝuste kiam la Ĉina Esperanto-Ligo streĉe invitis kaj preparis la 89-an UK, Chen Yuan subite falis pro cerba hemoragio en la kunveno por plani eldonadon de “Plena Verkaro de Zhao Yuanren” de la Komerca Eldonejo. Poste dum la tri jaroj li perdis parolkapablon, kvankam kun klara menso, kaj neniam povis forlasi la malsanulan liton. Li estis forta gvidanto kaj organizanto de la 71-a UK. Sed en tiu ĉi kongreso ĉinaj kaj alilandaj esperantistoj ne plu aŭdis lian spritan kaj vervan paroladon, nek vidis lian viglan figuron. Ŝajne li restis ekster la 89-a UK. Sed mi volas diri al ĉiuj, ke li ne nur donis grandan atenton al la UK, sed ankaŭ verŝis al ĝi sian energion.
Frue en la 24-a de marto,1996, post kiam li ĉeestis la kunvenon por festi la 45-jariĝon de la Ĉina Esperanto-Ligo, li skribis al mi: “Kiel bone diris Chen Haosu, 2001! (ĈEL intencis inviti la UK en la jaro 2001) Tio estas nia celo. Kvankam ĝi povus esti nevidebla por mi, mi tamen antaŭsentos la ĝojon. Multaj laboroj atendos nin dum tiuj kvin jaroj. Por tio ĈEL devas havi solidan planon kvinjaran. Mi petas vin kelkajn (inkluzive de gvidantoj de EPĈ) uzi duonan tagon por bone diskuti tion, ellabori unuan planon kaj doni ĝin al la konstanta komitato de ĈEL por konfirmo. Kiam ĉio decidiĝos, asigni homojn respondeci ĉiujn erojn, kaj tiamaniere la kvin jaroj pasos ne vane. Por plenumi tiun planon, oni devas kontaktiĝi kun diversaj flankoj, fari preparojn, kaj certe sukcesos la UK. Tiam pro ĝojo mi reviviĝos en la alia mondo.”
En 2001, en la kunveno por festi la 20-an datrevenon de la fondiĝo de la Pekina Esperanto-Asocio li faris tre gravan paroladon, en kiu li emfazis, ke Esperanto estas unu el la du gravaj aferoj de la dudeka jarcento. Pri la 89-a UK li diris: “Se ni sukcese invitos la UK en 2004 denove en Pekino, tio povas esti nova startpunkto de la ĉina E-movado.” Li kuraĝigis ĉiujn venki malfacilojn por sukcesigi la UK. Ĝuste dank' al subteno, kuraĝigo kaj direktado de tiuj veteranaj samideanoj la Ĉina E-Ligo kaj la redakcio de El Popola Ĉinio jam antaŭlonge komencis kontaktiĝi kun UEA por inviti la UK, kaj tio faris bonan bazon por poste sukcese gastigi ĝin. Estas granda bedaŭro, ke pro malsano Chen Yuan ne povis doni plian direktadon nek ĉeesti la kongreson, kaj tio iagrade kongruis kun lia parolo en 1996. Tamen kiel li diris, “kvankam mi ne vidos la Kongreson, tamen mi antaŭsentos ĝojon”. La sukcesa okazigo de la 89-a UK devas esti konsolo al Chen Yuan. Ni ĉinaj esperantistoj ja devas preni la kongreson kiel novan startpunkton por puŝi la ĉinan Esperanto-movadon al la nova etapo kaj konsoli la animon de la forpasintaj samideanoj.
-------------------------------------
* Prezidanto de la Ĉina E-Ligo. |