kiu estas kiu en E-ujo
   
       
   
   
   
  Mond-heredajho  
  China Kulturo  
  Okcidenta Chinio  
  Nacimalplimultoj  
  Enciklopetieto de Chinio  
  Arkeologio  
  Retposhtu al ni  

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 
  

Ni daŭrigos la batalon
— Funebre al k-do Chen Yuan (1918-2004)

de LAŬLUM

Longviva Chen Yuan, la okdek-sepjara
Estis esperantisto tre elstara;
Dum daŭro de sepdektri-jara longo
Li aktivadis eksterordinara.

Xu Lunbo, la unua instruisto,
Lin gvidis en E-studo kun persisto;
La dua Fedorĉak estis hungaro;
Ĵelezo1, Chunfu2 Ĉ. Ĉen3 – jen plenlisto.

Li estis ja amiko de muziko,
Okupis pie sin pri lingvistiko,
Kaj estis tre talenta poligloto,
Prefera al la Esperant-apliko.

Jam de l' juneco li kun progresemo
Atentis pri sociaj la problemoj,
Profunde li pristudis ilin, verkis
Logike kaj klarvide pri la temoj.

Li kontribuis multe en eldono
De libroj kaj gazetoj laŭ bezono,
En soci-lingvistiko kaj kulturo,
Precipe por la E-movada bono.

Okaze de l' PEA 4 -Jubileo,
Konfirmis firme li pri l' para kreo
Plej granda en la dudeka jarcento:
Socialism- kaj Esperant-armeo.

Pereis la potenca Sovetio,
Vegete vivas l' Esperantlegio;
Sed ne-negeblas la eksperimentoj
Plej bravaj en la homa historio.

La homoj ja bezonas ĉies riĉon,
Interkompren' generas ja feliĉon.
Kredeble post fiaskoj kaj malvenkoj
Finfine l' homoj volos prudentiĝon.

Feliĉon al ni donos egoismo,
Vizaĝe al tajfuno, sasso 5 , sismo...?
La homoj ja bezonas solidaron,
Ĉu venkos teroristojn terorismo?...

Sed l' kor' de Chen Yuan jam funkcii ĉesas,
La vortojn liajn ni ja ne forgesas;
Klopodos pene ni laŭ nia eblo,
Daŭrigi la batalon ni promesas.

——————————————————————————

1 Ĵelezo (1911-1994), vicministro de la Ĉina Skriblingvoreforma Komisiono, prezidanto de ĈEL kaj honora membro de UEA.
2 Liang Chunfu, fama publicisto pri internaciaj problemoj.
3 Ĉ. Ĉen = Zhang Qicheng (1913-), honora prezidanto de ĈEL.
4 PEA = Pekina Esperanto-Asocio.
5 Sasso = Severa akuta spira sindromo, nova terura epidemio.

 

 

 

 Esp-novajhoj
 Kalendaro
 Korespondi Deziras
 Lernado
 Historio de Esperanto
 Kiu estas kiu en E-ujo
 Forumo
 Radio
 E-organizoj
 Amuzejo
 E-Literaturo
   

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688