kiu estas kiu en E-ujo
   
       
   
   
   
  Mond-heredajho  
  China Kulturo  
  Okcidenta Chinio  
  Nacimalplimultoj  
  Enciklopetieto de Chinio  
  Arkeologio  
  Retposhtu al ni  

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 
  

Eterna respekto al Chen Yuan

En la 26-a de oktobro de 2004 forpasis 86-jara Chen Yuan, fama ĉina filologo, eldonisto, tradukisto kaj E-aktivulo. La funebra ceremonio okazis en Pekino matene de la 3-a de novembro. Ĝin ĉeestis Chai Zemin, prezidanto de la societo “Amikoj de Esperanto”, Song Muwen, honora prezidanto de la Ĉina Eldonista Asocio, kaj Yu Youxian, prezidanto de la Ĉina Eldonista Asocio, kaj aliaj eminentuloj en la eldona kaj kultura rondoj.

La Ĉina Esperanto-Ligo, El Popola Ĉinio, Esperanta Sekcio de la Ĉina Radio Internacia kaj Esperantaj asocioj de Pekino, Tianjin, Guangdong, la Interna Mongolio kaj Kantono prezentis girlandojn. Estraranoj de la societo “Amikoj de Esperanto”, la Ĉina Esperanto-Ligo kaj la redakcio de El Popola Ĉinio kaj dekoj da esperantistoj de Pekino, Tianjin kaj aliaj lokoj venis por adiaŭi Chen Yuan.

Chen Yuan naskiĝis en julio de 1918, en Xinhui de Guangdong-provinco. Li diplomiĝis el Zhongshan-universitato en 1938 kaj laboris kiel redaktoro en Chongqing, Ŝanhajo kaj Hongkongo. Post la fondiĝo de la nova Ĉinio en 1949 li laboris kiel gvidanto en la Popola Eldonejo, Librejo de Kuna Eldona Kompanio, Eldonejo de Mondaj Aferoj, Zhonghua-eldonejo, Komerca Eldonejo, Eldonejo de Skriblingva Reformado, Eldona Buroo de la Kultura Ministerio, Ŝtata Eldona Buroo kaj la Ŝtata Komisiono de Lingv o. Li emeritiĝis aŭguste de 1997. L i ankaŭ estis membro de la Honora Patrona Komitato de UEA, honora prezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo, vicprezidanto de la Ĉina Eldonista Asocio kaj membro de la Ĉina Filologia Asocio.

Chen Yuan estis unu el la ĉinaj eminentaj specialistoj, unuaj ĝuantoj de la ŝtata subvencio por specialistoj. En 2004 li estis premiita per Honora Eldona Premio Taofen. Li publikigis “Disertacioj de Chen Yuan pri Eldonado”, “Lingvo kaj Socia Vivo”, “Socilingvistiko”, “Vortaro kaj Informadiko” kaj multajn aliajn. Li tradukis “Mia Muzika Vivo”, “Berlioz” kaj “Betoveno”. Li verkis ankaŭ multajn eseojn. Lia verko “Lingvo kaj Socia Vivo” publikigita en 1979 estas pionira studo pri socilingvistiko en Ĉinio. Lia “Socilingvistiko” eldonita en 1982 estas la unua ĉina verko eksplikanta la simplan teorion kaj studmetodojn de socilingvistiko de Ĉinio. Ĝi metis firman teorian bazon por la studo de socilingvistiko de Ĉinio. “Verkoj de Chen Yuan pri Lingvistiko” eldonita iom poste havigis al li gravan lokon en la kampo de ĉina lingvistika studo.

Chen Yuan eksciis Esperanton en 1931 kaj lernis ĝin de sinjoro Xu Lunbo en Kantono. En la 30-aj jaroj li entuziasme partoprenis en E-movado de Kantono kaj estis unu el la gvidantoj de la esperantista societo “Verdemularo” de Zhongshan-universitato. Li partoprenis en redaktado kaj eldonado de “Informilo el Ĉinio”, “Justeco” kaj “Al Nova Etapo”, kiuj faris internacian diskonigadon pri la Kontraŭjapana Rezistmilito de la ĉina popolo. De 1951, post kiam fondiĝis la Ĉina Esperanto-Ligo, li funkciis kiel ĝia ĝenerala sekretario, vicprezidanto kaj prezidanto. Li gvidis la orgazizadon de la 71-a UK en 1986 kaj estis elektita membro de la Honora Patrona Komitato de UEA.

Dum pli ol 70 jaroj, Chen Yuan dediĉis sin al diskonigo, studo kaj aplikado de Esperanto, grave kontribuante al la ĉina kaj internacia E-movado. Lia forpaso estas granda perdo por la ĉina kaj internacia movado. Lia senlaca strebado kaj oferemo al la Esperanta idealo ĉiam restos en nia memoro.

ina Esperanto-Ligo

 

 

 

 

 Esp-novajhoj
 Kalendaro
 Korespondi Deziras
 Lernado
 Historio de Esperanto
 Kiu estas kiu en E-ujo
 Forumo
 Radio
 E-organizoj
 Amuzejo
 E-Literaturo
   

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688