La homa mondo trapasis zigzagan vojon kaj fine eniris en la 21-an jarcenton, kiam Li Shijun finis sian junecon kaj mezaghon kaj eniris en la maljunecon. Tiam la revuo "El Popola Chinio" shanghighis de presajho en retajhon. Sed en la nova situacio la pli-ol-80-jara Li Shijun neniom chesigis sian penadon en Esperantujo. Pro bezono de la epoko, antau pluraj jaroj li ellernis manipuli komputeron kaj interreton kaj chiutage faras multe da laboroj.
Li opinias, ke rilatoj de la lingvo kun la socio similas al tiu de aero kun homoj, sed tiun rilaton ofte preteratentas la publiko. Fakte, la lingvoj estas kaj grava konsistiga parto de la kulturo kaj ghia grava portanto. La homoj parolis en dekmil lingvoj kaj ech hodiau ekzistas ankorau 6700 lingvoj. La lingva malakordo multe malfaciligis la homan komunikadon. En la 19-a jarcento oni kreis pli ol 500 projektojn de internacia lingvo, kiaj Volapuk, Novial, Ido kaj Esperanto, inter kiuj ja estis eminenta inventajho, tamen oni ne bone solvis la problemon pri internacia lingvo, sed kun evoluo de industriigo, plioftighas la internacia komunikado. Nun pro vasta uzado de interreto la internacia lingvo estas pli kaj pli forte bezonata. Iuj proponis preni nacian lingvon kiel internacian lingvon, sed fakte la naciaj lingvoj iom post iom akumulighis kaj evoluis en la longtempaj socia praktikado kaj homa vivo, sed ne estas kreitaj lau rigoraj reguloj. La grandaj naciaj lingvoj ne povas funkcii kiel internacia lingvo, char ilin uzas multe da landoj kaj en tio okazas neunuigho de fonetiko, gramatiko kaj vortoj, sed la artefarita intrernacia lingvo estas regula, neutrala kaj akceptebla por chiuj nacioj, kaj la uzado de milionoj da homoj en pli ol 100 jaroj pruvis, ke la lingvo kreita de L. L. Zamenhof estas la plej vivipova el chiuj artefaritaj lingvoj. Koncerne la perspektivon de Esperanto, granda china verkisto Lusin diris: "La homaro certe havos komunan lingvon, kaj oni povas preni Esperanton kiel pirogon. Se nur nun oni havas pirogon, oni certe havos grandan shipon en la estonteco." Li Shijun samopinias kun Lusin. Li opinias, ke frue au malfrue oni solvos la problemon de internacia lingvo, eble Esperanto estos anstatauita de iu alia pli perfekta neutrala lingvo. Malgrau tio ke en la lastaj jaroj Esperanto stagnis, tamen li estas fidoplena pri la Esperanta kariero.
Dank' al Esperanto Li Shijun estis honorita multfoje kaj li multe penis en la laboro. En la infaneco liaj gepatroj forpasis, en la juneco li suferis de malsanoj kaj en mezagho li estis turmentata de la familia malfelicho. Li venkis chiujn tiujn malfacilojn kaj prenis ilin kiel movforton al sia kariero, char ghuste tiuj malfelichoj hardis liajn karakterojn kaj faris lin optimisma. Rezulte de chio chi tio li faris grandan kontribuon al Esperanto-movado de la nova Chinio. |