kiu estas kiu en E-ujo
   
       
   
   
   
  Mond-heredajho  
  China Kulturo  
  Okcidenta Chinio  
  Nacimalplimultoj  
  Enciklopetieto de Chinio  
  Arkeologio  
  Retposhtu al ni  

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 
  

Li Shijun, diligenta semanto
kaj pluganto de Esperanto (I)

    Somere de 2003, en la 88-a UK okazinta en Svedio, la Fondajho de Grabowski premiis tri esperantistojn, kiuj faris elstarajn kontribuojn en Esperanto-kulturo. Fama china esperantisto Li Shijun (Laulum) ricevis la unuan premion. Lia sukceso malfermis brilan paghon por la china E-movado. Kiel li suriris la vojon de Esperanto? Kiuj interesaj aferoj okazis en lia 80-jara vivo? Kiel li vivas hodiau? Kun tiuj demandoj mi vizitis lin en bela autuna tago.

    Li Shijun naskighis en 1923 en vilagho de Anguo-gubernio, Hebei-provinco. Li estas la 8-a inter la 9 infanoj de la familio. Che la enirejo de la vilagho fluas rivero kaj lia patro vivtenis la familion per surakva transportado. La familio vivis bonhave. Sed ho ve, superakvegoj ruinigis lian hejmon. Por malpliigi la familian mizeron lia unua frato rekrutighis en Shandong-provinco. Poste li farighis leutenanto kaj de tempo al tempo portis al la familio interesajn objektojn kaj rakontis ion novan de la urbo. Tio vekis che Li Shijun fortan scivolemon kaj li deziregis iri al la ekstera mondo. En la agho de 6 jaroj, sekvante sian patrinon, li veturis al Shandong kaj vizitis la familion de la frato, kaj li unuafoje vidis fervojon kaj vagonaron. La moderna civilizacio forte ekscitis lian junan animon.

    Reveninte hejmen, li ekvizitis elementan lernejon. Lia instruisto ofte rakontis, kiel la okcidentaj imperiismaj landoj agresis Chinion, kaj kuraghigis la lernantojn diligente lerni. La sagha kaj diligenta Li Shijun lernis eminente kaj krom tio en la postlecionaj horoj li havis grandan intereson pri naturaj sciencoj. Li ofte pririgardis, kiel oni riparis charon vojrande, kaj che la fervojo pririgardis, kiel la vagonaro sagrapide kuris. Iafoje li ech shanghis biciklon kontrau magneto kaj libro de naturaj sciencoj. Li volis farighi inventisto, kiaj James Watt, Thomas Alva Edison kaj Marie Curie. En interparolo kun amiko li informighis, ke en la Maj-kvara Movado iuj parolis Esperante. Tio estis la unua fojo, ke li audis la vorton Esperanto, sed tiam li neniel povis imagi al si, ke Esperanto farighos lia kariero dum la tuta vivo.

    Li estis tre malfelicha en 1937, kiam mortis liaj gepatroj kaj japanaj agresantoj sin trudis suden de la Granda Muro. En senelirejo li sin turnis al la onklo, kiu loghis en Jinan, Shandong-provinco. Tie li eniris en la Jinan-an Universitaton post ekzameno, tamen en la milito la Kuomintang-aj trupoj malvenkis foje-refoje kaj la de li vizitata lernejo ne povis fari normalan instruadon, tial li farighis migranta studento. Li migris en Shandong, Henan, Hubei, Shaanxi kaj Sichuan. Pro manko de mono li ofte malsatis. Por eviti la kuglojn de japanaj agresantoj li kaj liaj kolegoj chiutage piediris dekojn da kilometroj, portante pakajhon, tamen ili estis viglaj kaj energiaj. Ili organizis Teatran Trupon "Uragano" por fari patriotan nacisavan movadon. Ili prezentis "Forjhetu vian vipon" kaj aliajn dramojn por malkashi krimojn de la japanaj imperiistoj en Chinio. En 1939 lia studenta vivo stabilighis en Chengdu. Foje li vizitis librejon kaj tie rimarkis kompleton da studmaterialoj de fremdaj lingvoj, kaj unu el ili temis pri Esperanto. Char tiam furoris la onidiro, ke Esperanto estas tutmonda latina lingvo, kaj li rememoris la interparolon kun samvilaghano pri Esperanto, tial li achetis la libron. Li studis kaj estis forte interesata de ghiaj facilaj fonetiko kaj gramatiko. En 1940 veteranaj esperantistoj Jhelezo kaj Venlo Fon fondis korespondan lernejon de Esperanto en Chongqing. Li Shijun kaj aliaj 4 junuloj kune sin anoncis por la lernado. Ili deziris, ke oni korektu iliajn ekzercojn, sed ili pagis lernokotizon (5 juanoj) de nur unu homo, char ili estis vere malrichaj kaj per tiom da lernokotizo unu homo povis vivteni sin unu monaton. S-ro Eltunko, instruisto de la koresponda lernejo, sendis al ili fervoran leteron, en kiu li montris sian ghojon pro ilia fervora volo en la lernado. Tiamaniere ili komencis sian lernadon kaj iom poste ili ricevis periodajhojn de E-organizajhoj. Jen de tiam lia mondkoncepto multe shanghighis kaj li konis la gravecon de komunikado en la socio.

    Li estis entuziasma en la lernado kaj forte deziris partopreni en la socia aktivado, tamen la longtempa subnutrado faris lin pli kaj pli marasma. En 1941 li estis atakata de ftizo kaj estis kuracata en franca eklezia hospitalo en Chengdu. La kuracisto diris, ke li vivos maksimume 2 jarojn, sed liaj optimismo kaj nefleksebleco lin helpis. En la hospitalo li multe lernis de Eltunko, ankau kiu suferis de malsano kaj kushis en la sama hospitalo. Ili varbis lernantojn kaj disvastigis Esperanton. Ankau policanoj, kiuj gardis la hospitalon, partoprenis la lernadon kaj donis al ili oportunon. En 1945 Li Shijun resanighis kaj eklaboris en redakcio de jhurnalo en Chengdu kaj sin ekokupis pri traduko de telegramoj de la angla lingvo en la chinan kaj inverse. Sed en la postlaboraj horoj li daure lernis Esperanton. Helpate de amikoj, li okazigis E-ekspozicion en 1947. Tute ekster lia atendo, post la ekspozicio cent homoj sin anoncis por lernado de Esperanto. Influate de Eltunko, kiu poste martirighis por la revolucio, li aktive partoprenis subteran aktivadon organizitan de la Komunista Partio de Chinio, faris mimeografadon kaj presadon. Pro tio li estis persekutata de la reakcia registaro de Kuomintango. En 1947 li veturis al suda Sichuan kaj tie laboris kiel instruisto ghis 1949, kiam naskighis la China Popola Respubliko. En tiu periodo li neniam sin apartigis de E-movado.

 

 

 

 Esp-novajhoj
 Kalendaro
 Korespondi Deziras
 Lernado
 Historio de Esperanto
 Kiu estas kiu en E-ujo
 Forumo
 Radio
 E-organizoj
 Amuzejo
 E-Literaturo
   

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688