kiu estas kiu en E-ujo
   
       
   
   
   
  Mond-heredajho  
  China Kulturo  
  Okcidenta Chinio  
  Nacimalplimultoj  
  Enciklopetieto de Chinio  
  Arkeologio  
  Retposhtu al ni  

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 
  

Romantikeco kaj praktikemo de Licius

de XIANG HONG

    Iuj neesperantistoj nomas Esperanton utopia lingvo por signifi ghian nerealigeblecon. Tiusence la esperantistoj do estas utopiistoj. Tamen, s-ro Licius, samkiel multaj aliaj esperantistoj, ne tiel opinias. Kiel lingvistika profesoro de la Pekina Normala Universitato, li diris: “Mi havas plenan motivon por esti optimisto pri la estonteco de Esperanto.” Li preferas esti romantika idealisto.

    Jes, chu vi uzas Esperanton au ne, chu vi shatas ghin au ne, se vi komprenas la esencon de esperantismo “peneme disvastigi Esperanton, neutralan artefaritan lingvon, en la tuta mondo”, vi ne povos ne konfesi, ke Esperanto estas lingvo romantika. Ghuste tio konformas al la romantikeco de Licius, kiu decidis lerni la lingvon tuj kiam li unuafoje audis pri ghi. Tamen li ekkontaktis ghin jam dekkelkajn jarojn poste.

    Frue en la 60-aj jaroj, kiam Licius lernis en la angla-lingva fakultato de Jinan-universitato en Kantono, li informighis pri la naskigho kaj idealo de Esperanto kaj pri famaj chinaj e-istoj, kiaj Chen Yuan kaj Chun-Chan Yeh. Li ege deziris lerni ghin, sed ne havis shancon kontakti e-istojn. En 1970-1978 li instruis la anglan lingvon en mezlernejo de Kantono. Poste li sukcesis en ekzameno por lerni kiel esplor-studento en la lingva instituto de la China Akademio de Sociaj Sciencoj en Pekino. Hazarde, li trovis, ke lia kunlernanto lernis Esperanton kaj konas veteranan e-iston Tikos, torchtenanton de la china Esperanto-movado. Kelkajn tagojn poste, li estis rekomendita al la bonkora maljunulo, kiu varme akceptis lin kaj donis al li siajn mimeografitajn lernomaterialojn kaj libron “Fundamenta Krestomatio”, por ke li mem lernu. Li kun granda entuziasmo lernis la lingvon. Duonjaron poste, li kompilis kaj eldonis la libreton “Elementa Vortlisto de Esperanto kun Komparo de Ok Lingvoj”. En 1980 li chinigis la libron “Lingvistikaj Aspektoj de Esperanto” verkitan de J. Wells en 1978. Dank' al helpo de s-anoj Honfan kaj Zhu Xueli, ghia chinlingva eldono aperis en aprilo 1992.

    Licius opinias, ke por antauenpushi la chinan Esperanto-movadon, oni devas fari la jenon: 1) plifortigi unuighon de lokaj asocioj kaj plibonigi ilian laboron; 2) instrui Esperanton en altlernejoj; 3) disvastigi Esperanton en scienca rondo. Li opinias ankau, ke sen praktikado Esperanto restus romantika utopio kaj simpla idealo de Esperanto ne estas suficha.

    Kiam li finis lernadon en la lingva instituto kaj eklaboris en Pekino, en lia hejmloko Kantono, chefurbo de Guangdong-provinco, ankorau ne estis E-grupo. Dank' al klopodo de Licius, Tikos kaj aktivuloj de Kantono, fondighis la Guangdong-a E-Asocio en 1982, kaj Licius estis elektita kiel ghia konstanta komitatano. Li estas ankau konstanta komitatano de la Pekina E-Asocio kaj membro de la China Societo de E-instruado en Superaj Lernejoj. Li tenas bonajn rilatojn kun aktivuloj, kiaj Hu Guozhu kaj Xie Yuming. En 1984 kiel invitito-esploristo li studis en Los-Angheleso unu jaron. Dume li partoprenis la 3-an Pacifikan Kongreson de Esperanto en Portlando, Usono, kaj kontribuis per artikoloj por konigi la chinan E-movadon kaj diskuti pri lingvistiko de Esperanto.

    Li instruis Esperanton 14 jarojn. De 1983, krom instrui la anglan lingvon al esplor-studentoj en la China Akademio de Sociaj Sciencoj, li ankau funkciigis E-kurson. Poste li laboris en la Pekina Normala Universitato, kaj en 1988 li komencis instrui en ghi Esperanton kiel fakultativan fremdan lingvon. De tiam en pli ol 30 kolegioj kaj universitatoj funkciis Esperanto-kurso.

    Tamen pro diversaj kauzoj neniu, krom Licius, daurigis E-instruadon pli ol dek jarojn. Licius, kompreneble, fieris pro sia faro. Menciindas, ke lia filo estas denaska esperantisto. La patro kaj filo interparolas nur Esperante. Tamen tio, kion li plej shatas, estas esplorado pri lingvoj, inkluzive de Esperanto. Licius diris, ke de infaneco li havis firman volon farighi poeto, historiisto kaj paleografo, kiel Guo Moruo, fama moderna literaturisto de Chinio. Li memfidas ne nur pri sia talento de poezio, sed ankau pri sia persistemo kaj diligenteco. De multaj jaroj li ghuas ekskluzive verkadon kaj esploradon de lingvoj. Nur pli-ol-50-jara, li havas preskau tute grizan hararon. “La Mondo”, organo de la China Esperanto-Ligo, publikigis lian artikolo-serion “Elementaj Problemoj de Esperanta Gramatiko” kaj “Internacia Lingvo kaj Interlingvistiko”. Li ankau verkis artikolojn Esperante kaj chine pri “Yi Jing”, konfuceanisma klasikajho de Chinio. Lia Esperanta tradukajho de “Li Sao”, chefverko de Qu Yuan (ch. 340-278 a.K.), plej frua poeto de Chinio, estis eldonita de la E-Asocio de Los-Angheleso en 1984, de la Japana Sendai-a E-Asocio en 1987, de la China Hubei-a E-Asocio en 1988 kaj de la China Hunan-a E-Asocio en 1989. Por solvi la problemon pri la chapelitaj literoj de Esperanto en komputila tajpado li prezentis bonan projekton. Li verkis kaj publikigis pli ol 200 chinajn poemojn en klasika stilo. Ni deziras al li pluapashan sukceson.

 

 

 

 Esp-novajhoj
 Kalendaro
 Korespondi Deziras
 Lernado
 Historio de Esperanto
 Kiu estas kiu en E-ujo
 Forumo
 Radio
 E-organizoj
 Amuzejo
 E-Literaturo
   

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688