kiu estas kiu en E-ujo
   
       
   
   
   
  Mond-heredajho  
  China Kulturo  
  Okcidenta Chinio  
  Nacimalplimultoj  
  Enciklopetieto de Chinio  
  Arkeologio  
  Retposhtu al ni  

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 
  

Mia verda vojagho en Koreio (III)

TAN XIUZHU*

Gastado en Isabelle Alta Lernejo

    La 6-an de oktobro ni venis al Isabelle Alta Lernejo de Pusan en akompano de fraulino Perlo kaj s-ro Siko. Tie biologia instruisto funkciigis Esperanto-kurson de unu semajno. Li invitis nin al la kurso por stimuli la lernantojn. Mi kun plezuro akceptis la inviton, char propagandi Esperanton kaj kuraghigi lernantojn estas mia devo, kaj tio estas ankau bona shanco por diskonigi la 89-an UK okazontan en Pekino en 2004.

     La lernantoj havis grandan intereson pri ni. Videble ili tre deziris alparoli nin, sed sentis iom da ghenateco. Che la shtuparo tri knaboj alpashis por min saluti per Esperanto. Kiam mi reciprokis “saluton”, ili ege ghojis certe pro sia unua sukceso rekte kontaktighi kun fremdlanda gasto per Esperanto. En la klaschambro iu kuragha knabino alparolis min, dirante: “Mi tre ghojas vin vidi.” Mi respondis al shi: “Ankau mi tre ghojas vidi vin”, kaj laudis, ke shi bone parolas Esperanton. Tiam shi kun rido sin turnis al siaj kunlernantinoj pro hontemo kaj ghenateco. Mi ege kortushighis de la vigleco kaj la ankorau ne forighinta naiveco de la geknaboj. Char la studentoj estas ankorau komencantoj, nia interparolo iris helpe de la instruisto Bak Jhimho. Kiam mi eksplikis al ili la valoron kaj idealon de Esperanto per mia propra sperto, la studentoj pretervole eligis “ho!” pro admiro. Fine ni kune fotighis, kaj la studentoj donacis al mi verdstelan insignon.

Intervjuita de “Pusan-a Tagjhurnalo”

     Elirinte el la Isabelle Alta Lernejo ni venis al la domo de “Pusan-a Tagjhurnalo” en la 3-a horo, akompanate de Ombro, Pako, Hanpin, Gracia kaj Perlo, por akcepti la intervjuon. “Pusan-a Tagjhurnalo” estas unu el la du grandaj tagjhurnaloj de la urbo. La intervjuo estis aranghita dank’ al klopodo de Pusan-a esperantisto. Jhurnalisto Park Ki-bum faris al mi jenajn demandojn: Kio estas la celo de UK? Kial Chinio invitas la 89-an UK? Kiel Chinio preparas la kongreson en 2004? Kiel vi propagandas la kongreson al koreaj samideanoj? Kaj kian impreson vi havas pri Koreio? Mi tre ghojas, ke mi havas shancon propagandi Esperanton kaj la Pekinan UK al la korea publiko ekster nia movado. Mi diris al la jhurnalisto, ke mi havas tre belan impreson pri Koreio, precipe pri la koreaj samideanoj, chi tie mi sentas min tute kiel inter parencoj. Tiam li demandis: “Chu pro tio, ke ni havas la saman vizaghon?” “Ne nur pro la sama vizagho, sed ankau pro la sama kultura fono kaj pensmaniero,” mi respondis. Je la fino de la intervjuo li diris: “Vi estas afabla onklino. Mi deziras al vi agrablan vojaghon.” Mi unuafoje audis tian esprimon ekster Chinio, mi tamen sentas en tio grandan intimecon, char tiu nomesprimo mem estas orienta kaj china.

     Post la intervjuo ni venis al la autostacio por veturi al Pohang. Tie mi brakumis la Pusan-ajn samideanojn por adiaui kaj danki ilin. Mia koro doloretis de la disigho kaj miaj okuloj malsekighis.

En Pohang

     De Pusan al Pohang nia buso iris nur unu kaj duonan horojn. Kiam ni atingis Pohang, nin atendis en la stacio s-ro Leporo. Li veturigis nin unue al la hotelo kaj poste al china restoracio por intervidighi kaj kunvespermanghi kun Pohang-aj samideanoj. La renkontigho estis organizita de s-ro Park Wha-chong, vicprezidanto de KEA. Eble pro sia korpulenteco li havas Esperantan karesnomon Urso. S-ro Park Wha-chong estas kuracisto de interna medicino kaj havas sian privatan klinikon en Pohang. Li estas ankau entuziasma movadano por Esperanto kaj monoferanto de la korea Esp-movado. Tiutage al la renkontigho venis ankau lia edzino esperantistino Gloreta kaj flegistinoj laborantaj en lia kliniko. Ankau s-ro Leporo, kiu estis taskita prizorgi nin, estas chefoficisto de lia kliniko. Mi ne scias, chu ili esperantistighis pro s-ro Park Wha-chong au s-ro Park varbis ilin al si pro tio, ke ili estas esperantistoj. S-ro Park estas tre serena kaj grandanima. Li speciale pretigis por la chinaj gastoj botelon da forta brando kaj ekdrinkis kun ili lau la china maniero. Post trinko de kelkaj tasoj ili jam nomis unu alian gefratoj. Li nomis Etan Zhang Juna Fratino, kaj Eta Zhang sentis honoron nomi lin Pliagha Frato. Ankau Klara kaj Brilo estas esperantista paro. Mi ne scias iliajn verajn nomojn. Klara estas tre gaja kaj serena, kaj nun lernas la chinan lingvon. Shia edzo akiris la esperlumigan nomon Brilo pro sia saghoatesta kalveco. Ambau diris, ke ili kune iros al Pekino por partopreni UK en la venonta jaro.

     En la 7-a ni iris viziti antikvan urbon Kyongju en akompano de s-ro Leporo. Antau nia ekveturo, ni lauinvite iris unue al la kliniko de s-ro Park Wha-chong. La kliniko sin trovas en la dua etagho de iu domo. Sur la pordo pendas shildo, sur kiu supre skribighas Esperante “Kliniko Espero”, sube “Interna medicino” kaj meze estas bele desegnita verda stelo. Ankau sur la korelingva tabulo estas verdstela insigno. En la akceptejo de la kliniko multaj pacientoj atendis kuracon, kaj al ili servis fraulino-flegistino, kiun mi vidis en la renkontigho hierau. S-ro Park Wha-chong venigis nin en la internan chambron de sia kabineto, kaj iom poste eniris por nin akcepti. Ekstere estis tiom multe da atendantaj pacientoj, ni nin ghenis okupi lian tempon kaj haste levighis por adiaui. Nun en Chinio estas tre populara diro “Tempo signifas monon”. Chi tie la tempo por s-ro Park Wha-chong ja signifas monon, sed por partopreni Esperantajn aktivadojn li preferas forlasi la shancon mongajni. Chi-foje al la 35-a Korea Kongreso de Esperanto li kunportis ech freshajn fishpecojn por regali la kunvenantojn.

     Elirinte el la kliniko de s-ro Park Wha-chong ni venis al farmaciejo ne malprokisme de la kliniko por saluti la direktoron de la Esperanto-societo de Pohang s-ro Park Jeong-uk.

En la oficejo de la Teagu-a Esperanto-Filio

     Vespere de la 7-a, ni venis al la urbo Taegu per autobuso. Komisiite de la Taegu-a Esperanto-Filio s-ro Na venis renkonti nin en la stacio. En la 7-a horo s-ro Lee Chong-yeong venis al nia hotelo por veturigi nin al la oficejo de la Taegu-a Esperanto-Filio. Alte super la domo, kie estas la oficejo, pendas neonlampa reklama shildo kun la vorto “Esperanto”, kiu videblas jam de malproksime. En la oficejo mi vidis bone konatan s-ron Kim Young-myung. Li estas vicprezidanto de KEA kaj pediatro. Preskau en chiuj esperantistaj renkontighoj mondaj kaj aziaj, al kiuj mi alighis, mi vidis lian figuron. Li ofte en nacia kostumo altiris chies rigardon. Li rakontis al mi anektodojn pri liaj kontaktighoj kun chinaj samideanoj antau normaligho de diplomatiaj rilatoj inter Chinio kaj Koreio. Chiujare li elspezas multan tempon por partopreni Esperantajn aktivadojn en kaj ekster Koreio. Li ankau estas malavara monhelpanto de la korea Esp-movado.

     S-ro Lee Chong-yeong elprenis ekzempleron de “Lanterno Azia”, organo de KEA, kaj diris al ni, ke la revuo kun 20 paghoj eldonighas chiujare 11-foje kaj havas chiunumere 800 ekzemplerojn, kiujn oni senpage distribuas al la membroj de KEA; la eldonado de chiu numero kostas 600 usonajn dolarojn. La koston kovras gajno pro aperigo de reklamoj kaj mondonacoj de esperantistoj. Prof. Lee Chong-yeong respondecas pri varbado de reklamantoj kaj pagas koston de unu numero chiujare. Li ankau “devigas” aliajn relative bone enspezantajn samideanojn kiel s-roj Kim Young-myung kaj Park Wha-chong pagi por unu numero respektive. Prof. Lee Chong-yeong ghuas altan prestighon inter la koreaj samideanoj. “S-ro Lee Chong-yeong chiam multe laborigas nin”, “Tio estas laboro konfidita de prof. Lee Chong-yeong”, “Ni ne povas ne obei lin,” oni tiel diris al mi. En tiuj paroloj audighas kaj sherco kaj respekto. Je la 8-a horo prof. Lee elprenis radioricevilon por auskultigi pri la Esperantaj elsendoj de China Radio Internacia. Havante tiujn fidelajn auskultantojn, miaj kolegoj en China Radio Internacia devas senti fieron kaj konsolighon. S-ro Lee Chong-yeong esperas audi pli multajn informojn pri Esperanto en la elsendoj. La prezidanto de la Taegu-a Esperanto-Filio profesoro Kim si-hon donis oficialajn vortojn por nin bonvenigi.

     Je la fino de la kunsido prof. Lee Chong-yoeng invitis nian grupon al matenmangho en lia hejmo en la sekvanta tago, kaj ni kun plezuro akceptis la inviton.

________________________________________
* Tan Xiuzhu: prezidanto de la China Esperanto-Ligo

 

 

 

 

 Esp-novajhoj
 Kalendaro
 Korespondi Deziras
 Lernado
 Historio de Esperanto
 Kiu estas kiu en E-ujo
 Forumo
 Radio
 E-organizoj
 Amuzejo
 E-Literaturo
   

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688