La
35-a Korea Kongreso de Esperanto
La
35-a Korea Kongreso de Esperanto okazis en la 4-5-a de oktobro,
en la urbo Chonan. La kongresejo trovighis en la bela ripozloko
por instruistoj en tiu urbo. Al la kongreso alighis, krom koreaj
esperantistoj, ankau chinaj, japanaj, usona kaj bulgara, sume
ch. 150 samideanoj. En la du kongresaj tagoj estis richaj programeroj:
kunsido de KEA-estraro, seminario de KEJ, universitata prelego,
fakaj kunsidoj pri lingva problemo kaj Esp-movado, medicino, religioj,
porgejunulaj biciklado kaj paraglisado, KTP-rondo kaj prezentado
de la arta trupo Espera Mondo.
Posttagmeze de la 4-a, kiam ni venis
al la kongresejo, jam komencighis fakaj kunsidoj. Mi eniris en
iun chambron, kie iris la diskuto “La futuro de la lingvaj
kaj kulturaj diferencoj inter la homoj” gvidata de bulgara
samideanino Klarita Velikova. Tie mi vidis du gravulojn de nia
movado, nome vicprezidanto de UEA s-ro Lee Chong-yeong kaj eksa
estrarano s-ro So Gilsu. La inauguro de la kongreso okazis vespere
de tiu tago. En la inauguro prezidanto de KEA s-ro Lee Jung-kee
kun vervo notis la gravajn fruktojn, kiujn KEA akiris en la pasinta
jaro, inkluzive de eldonado de “La 80-jara Historio de Korea
Esperanto-Movado” de prof. Lee Chong-yeong, konstruo de
nova hejmpagho de KEA, daura membro-kresko de KEA kaj restarigo
de la Korea Esperanto-Junularo, kaj premiis nombron da organizajhoj
kaj personoj. Chi-foje oni aljughis la supre menciitan Uhae-premion
al prof. Lee Chong-yeong pro lia majstra verko “La 80-jara
Historio de Korea Esperanto-Movado”. La dua filo de s-ro
Hajpin Li speciale venis al Chonan por doni la premion al prof.
Lee.
En la inauguro mi donis gratulajn vortojn
en la nomo de la China Esperanto-Ligo. Mi unue laudis kaj dankis
la koreajn samideanojn pro ilia kontribuo al la monda Esperanto-movado.
Mi diris: “Kvankam negranda lando estas Koreio, tamen via
movado estas sufiche vigla kaj forta. En la pasintaj jaroj, vi
per viaj diligentaj kaj persistemaj laboroj ne nur progresigis
vian landan movadon, sed ankau multe kontribuis al la movado azia
kaj monda. Viaj eminentaj reprezentantoj estis kaj estas plej
autoritataj gvidantoj de nia verda komunumo. Vi, koreaj samideanoj
aperas en preskau chiuj mondaj esperantistaj renkontighoj. Via
charma rideto, viaj brilkoloraj kostumoj, viaj gustoplenaj prezentoj
kaj viaj saghaj kaj sugestigaj prelegoj profunde impresis chiujn,
kiuj vin vidis. Tiusence vi estas ne nur batalantoj de Esperanto,
sed ankau vialandaj senditoj por paco kaj amikeco kaj portantoj
de via nacia kulturo.” Tiuj vortoj estas sinceraj, el mia
koro, sed ne pro komplimento. Parolante pri la venontjara 89-a
UK en Pekino mi diris: “Ghi estas grava evento ne nur por
Chinio, sed ankau por Azio. Via aligho ege gravas por sukcesigi
ghin.” La koreaj samideanoj pozitive reagis al nia invito,
esprimante, ke ili certe venos al la kongreso.
Intertempe mi estis intervjuita de s-ro
Kim Hion-gun, juna redaktoro de “Lanterno Azia”. Li
interesighas pri la strukturo de la China Esperanto-Ligo, ghiaj
rilatoj kun lokaj organizoj, ghiaj preparaj laboroj por la venontjara
UK kaj junulara movado de Chinio. Videble li estas pensema kaj
devokonscia movadano.
Mi partoprenis kelkajn universalajn
kongresojn de Esperanto, 4 chinajn kongresojn, unu japanan kongreson
kaj nun korean. Komparante ilin mi opinias, ke tiu chi korea kongreso,
saturita de etoso varma, intima kaj harmonia, tre similis al renkontigho
de granda familio, en kiu oni kaj ghuis diskutadon en agrableco
kaj plezurigis la korpon. Post la inauguro kaj interkona vespero
koreaj kaj alilandaj samideanoj denove kolektighis. Ili kantadis,
dancadis kaj bierumis ghis la 3-4a horo de la sekvanta mateno.
En la fermo de la kongreso mi informighis, ke la kongreso ne nur
estis bone organizita, sed ankau profitiga. La korea registaro
neniam pagas por organizado de tia kongreso. La kongreso organizighas
chefe per kotizoj de la esperantistoj. Chi tie chiuj laborantoj
de la kongreso estas senpagaj volontuloj kaj chiuj monoferantoj
estas honormenciitaj kaj respektataj. S-ro Joh Weon-seok, prezidanto
de LKK, kiu esperantistighis antau du jaroj, estis multe laudata
kaj certe restos en memoroj de chiuj partoprenantoj pro sia organiza
kapablo, fervoro kaj humuro.
Parolema Junko kaj silentema Nema
Posttagmeze de la 5-a, kiam fermighis la 35-a Korea Kongreso de
Esperanto, nia grupo, sekvante la Pusan-ajn samideanojn cheestantanj
la kongreson, venis al Pusan, la dua granda urbo de Koreio.
Survoje al Pusan, mi kaj mia kolegino
Eta Zhang veturis per privata auto de Nema. En ghi estis ankau
nia prizorganto Junko. Junko pretendis, ke li estas posteulo de
Konfuceo, char li havas la saman familian nomon kun Konfuceo.
Junko estas energioplena kaj fervora babilemulo. Hierau nokte
li dufoje falis en tualetejo pro malkapablo de drikado dum la
amuzado de KTP-rondo kaj dormetis nur iom matene. Sed nun vidighis
sur li neniom da laco kaj li paroladis kvin horojn dum la veturado.
El liaj paroloj mi multe informighis pri la korea Esperanto-movado
kaj ankau socia vivo. Li tre bone parolas Esperante. Li lernis
Esperanton de japana samideano per korespondado. Nun li kaj Nema
senpage gvidas kurson. Nema instruas infanojn, dum li donas lecionojn
en mezgrada kurso. Li instruas Esperanton ankau surrete. Lia instrua
maniero estas: li faras demandojn al lernantoj, kaj la lastaj
respondas, kaj li korektas iliajn respondajhojn. Lia surreta instruado
jam dauras unu kaj duonan jarojn. Li diris, ke surrete la instruisto
kaj lernantoj ne povas vidi unu alian, sed la landa kongreso de
Esperanto donas al ili shancon intervidighi. Dum ni interbabilis,
Nema malofte intervenis. Li havas du infanojn, 13-jaran kaj 12-jaran.
Kondukante la auton li disaudigis al ni belan muzikon. Kiam li
audigis al ni la chinan kanton “La luno reprezentas mian
koron” kaj aliajn chinajn kantojn, mi ege surprizighis.
En nia laborejo mi audis miajn junajn kolegojn kanti tiun kanton,
mi tamen ne atendis, ke en Koreio ech mezaghaj viroj shatas tiun
kanton kaj ech povas kanti en la china lingvo. Nema esperas, ke
oni tradukos la kantotekston en Esperanton. Li audigis al ni ankau
Esperantajn elsendojn de China Radio Internacia, dirante, ke li
havis multajn informojn pri Chinio ghuste pro la elsendoj. El
liaj paroloj mi scias ankau, ke li, kiu shatas la chinajn popularajn
kantojn kaj havas richan spiritan mondon, estas viro devokonscia
al sia familio, al siaj infanoj kaj sia edzino. En la nuna Chinio,
kiam la tradiciaj moraloj renkontas defion, lia konduto vekis
mian profundan respekton al li.
Pusan-aj samideanoj atendis nin ghis la deka vespere
Pro trafika shtopigho sur la vojo ni
atingis Pusan preskau la dekan vespere. Tiutage ne estis kutima
dato por esperantista renkontigho. Tamen tiuvespere la Pusan-aj
samideanoj atendis nin de la 8-a ghis la 10-a horo kaj kunsidis
en iu kafejo por bonvenigi nin. En la kunsido prezidanto de la
Pusan-a Esperanto-Filio s-ro Hirundo faris salutajn vortojn kaj
prezentis al ni la historion de la Pusan-a Esperanto-movado kaj
poste la cheestantoj sin prezentis lauvice. Por vigligi la atmosferon
kaj stimuli chiujn paroli Esperante (char parto de la kunsidantoj
estas komencantoj), Junko proponis, ke ni gastoj faru du demandojn
al chiuj lokaj esperantistoj, kaj la lastaj respondu en Esperanto.
Tio estas bona ideo, kiu tre utilis al lernado de la lingvo kaj
ankau intershangho de informoj. Koreaj samideanoj havas Esperantan
nomon por faciligi al eksterlandaj samideanoj memori iliajn nomojn,
kaj tio vere helpas al mi memori multajn el ili. Evidente s-ro
Ombro estas “granda klerulo” de la verda rondo de
Pusan, kiu tre shatas esperantigi novelojn. Li gastis en Chinio
kaj intervidighis kun Cicio Mar, Laulum kaj Wang Chongfang. Nun
li intencas elesperantigi la romanon de Bakin “Autuno en
la Printempo” en la korean lingvon. Prokuroro s-ro Hanpin
pretendis sin virinregato hejme. Fraulino Sabela estas pianinstruistino
sagha kaj bela, kiel shia nomo. S-ro Siko tre modesta kaj malparolema
konsternighis en ridado de la cheestantoj pro mia demando “Kiom
da infanoj vi havas?”, char li ankorau ne edzighis. Mi tre
bedauris kaj petis lian pardonon.
________________________________________
* Tan Xiuzhu: prezidanto de la China Esperanto-Ligo
|