Por
cheesti la 35-an Korean Kongreson de Esperanto kaj ankau por varbi
por la 89-a UK en Pekino en 2004, nia 4-membra china Esperanta
grupo faris viziton al Koreio dum unu semajno inter la 3-a kaj
10-a de oktobro. Chie, kie ni estis, ni ricevis varman akcepton
de la koreaj samideanoj, ke ni chiutage banis nin en felicha sento
alportita de Esperanto. Chi tie mi notis miajn detalajn spertajhojn
en Koreio lau nia itinero, por ke miaj legantoj dividu kun mi
mian ghojon kaj kortushon kaj ankau por esprimi mian koran dankon
kaj admiron al la koreaj samideanoj.
Chinlingva profesoro Lee Young-koo
La 3-an de oktobro, kiam ni atingis per aviadilo Inchon en Koreio,
nin atendis che la elirejo de la flughaveno ghentlemana s-ro Lee
Young-koo, vicprezidanto de la Korea Esperanto-Asocio. S-ro Lee
Young-koo estas nia malnova amiko. Mi konatighis kun li antau
du jaroj, kiam li kaj prezidanto de KEA s-ro Lee Jung-kee venis
viziti la oficejon de la China Esperanto-Ligo kaj redakcion de
El Popola Chinio, kun celo varbi por la Tria Azia Kongreso de
Esperanto. Li laboras kiel profesoro pri la china lingvo en la
Fremdlingva Universitato de Koreio kaj tre bone parolas chine.
Nun liaj filino kaj filo lernas la chinan lingvon en Pekino. La
filino studas en la Pekina Normala Universitato, kie antaue mi
lernis, kaj la filo en mezlernejo. Por zorgi la vivon de la gefiloj,
ankau la edzino de prof. Lee venis al Pekino kaj loghas kun ili
en luita apartamento en Di’anmen. Venas rigardi ilin de
tempo al tempo prof. Lee en siaj feriaj tagoj. Neniun plendan
vorton li havas pri la nuna disigho kun la edzino, char la sana
kresko kaj eduko de la gefiloj pli gravas ol chio alia en iliaj
okuloj.
Profesoro Lee Young-koo aute veturigis
nin al la mendita hotelo en Seulo kaj poste kondukis nin al tagmangho
en iu korestila restoracio kun bela medio. Tie ni manghis vermichelojn,
akompanatajn de plurspecaj kimchioj, kies gusto estis tre bona,
tamen la prezo sufiche alta. Jam de la unua mangho en Koreio mi
ekshatis ghiajn kimchiojn, kiuj ja meritas la renomon. S-ro Lee
diris al ni, ke en 1998 la filino de la mastro de tiu restoracio
gajnis virinan championecon de golfa ludo kaj pro tio ekstazis
la tuta lando. Por festi tion la mastro senpage regalis la klientojn
dum la tuta tago kaj la restoracio des pli famighis pro la filino.
Post la tagmangho lau la invito de s-ro
Lee ni decidis iri rigardi la universitaton, kie li laboras, kaj
lian hejmon apud la lernejo. La apartamento de s-ro Lee trovighas
en iu alta domo por instruistoj kun kvieta medio. Ghi el kvar
litchambroj kaj du salonoj estas sufiche vasta. Kvamkam forestas
la mastrino, tamen en la chambroj regas pureco kaj ordeco. En
la legochambro laumure staras vico da shrankoj plenplenaj de chinaj
libroj, precipe literaturaj verkoj de diversaj periodoj de Chinio,
char studo de china literaturo estas lia okupo.
Dum ni interparolis, envenis usona esperantisto
s-ro Mihaelo Sedgley, kiu gastloghas che s-ro Lee. Li jam ne bone
memoras, kiam li forlasis Usonon. En la 70-aj jaroj li lernis
la chinan lingvon en Tajvano same kiel s-ro Lee, kaj nun li ankorau
bone parolas chine. S-ro Lee nomas lin Ora Memoro. Ankau li iros
al Chonan partopreni la 35-an Korean Kongreson de Esperanto kaj
gvidi iun fakan kunsidon.
Antau la statuo de Hajpin Li
Kiam ni eliris el la hejmo de profesoro Lee Young-koo, tempo jam
ne permesis al ni iri rigardi lian universitaton, char ni devis
hasti al Anyang por intervidighi kun s-ro Lee Jung-kee, prezidanto
de la Korea Esperanto-Asocio.
Ni unue venis al la Parko de Libereco
de la urbo. Tie estas statuoj de la korea samideano Hajpin Li
kaj lia frato, inauguritaj en la pasinta jaro. La du fratoj estis
patriotoj, kiuj multe kontribuis al la batalo kontrau la japana
kolonia regado por la nacia sendependigho de Koreio, kaj lia frato
ech oferis la vivon. Por memori ilin la loka registaro starigis
por ili statuojn kaj tri shtonajn steleojn, dorse de unu el kiuj
gravurighas Esperante la vortoj de s-ro Hajpin Li: “La patrioto
ne postulas sian porcion.”
S-ro Hajpin Li pasigis sian junecon
en Chinio. En Shanhajo li lernis Esperanton de fama korea esperantisto
Elpin kaj gvidis Esperanto-kursojn por instrui la lingvon al chinoj.
Batalante por la korea sendependigho en Chinio, li ankau kontribuis
al Esperanto-movado de Chinio. Post la Dua Mondmilito li revenis
al Koreio kaj aktive partoprenis la Esperanto-movadon en Seulo
kaj Pusan. Li fondis tri Esperantajn gazetojn kaj redaktis kaj
eldonis “Esperanto-Korea Vortaro” kaj “Korea-Esperanto
Vortaro”. Tiuj vortaroj populare uzataj de preskau chiuj
koreaj samideanoj farighis lia monumenta kontribuo al la korea
Esperantujo.
Sed dum li vivis, lia entuziasma agado
kaj granda fervoro por la Esp-movado ne trovis komprenon kaj subtenon
de la familianoj. Nur post lia forpaso la familianoj ekkomprenis
lian aferon el la profunda karmemoro kaj granda amo de la esperantistoj
al li. Por memori lin, liaj filoj fondis Uhae-Fonduson por premii
chiujare la homon kiu elstare kontribuas al la korea Esp-movado.
Nun la filoj de Hajpin Li chiumatene venas al la parko, forvishas
polvon de sur la statuoj de la patro kaj onklo por montri sian
amon kaj eble ankau sian penton. Informighinte pri nia veno s-ro
Lee Hyeong-jin, la dua filo de Hajpin Li, speciale venis renkonti
nin kaj donacis al ni la libron “Vivo de Hajpin Li”
kaj tagjhurnalon kun artikolo kaj fotoj pri la vivo de la patro
kaj onklo. Estas feliche, ke en la Unua Azia Kongreso de Esperanto
en Shanhajo, 1996, mi vidis s-ron Hajpin Li. Sed pro manko de
scioj pri li mi ne donis al li grandan atenton kaj perdis shancon
konsulti lin kaj montri mian respekton al li, kaj tio ighas mia
dumviva bedauro.
El la Parko de Libereco s-ro Lee Jung-kee
kondukis nin al iu katolika preghejo. En senceremoniaj tagoj la
preghejo senpage disponigas du malgrandajn chambrojn al s-ro Lee
Jung-kee por okazigi Esperantajn kursojn kaj kunsidojn unufoje
semajne. Tie mi vidis kelkajn samideanojn, inter kiuj estis s-ro
Saito Tadashi. Li, kiel reprezentanto de la Esperanta Propaganda
Asocio de Oomoto, venis por partopreni la 35-an Korean Kongreson
de Esperanto en la sekvanta tago. Chi tie li unuafoje vidis sian
korespondan amikon kaj pasloghis che li.
En senarmigita zono che Panmunjom
Antau nia veno al Koreio, koreaj samideanoj jam ellaboris por
ni striktan vojaghplanon. Lau tiu plano ni havis duontagan liberan
tempon antau la malfermo de la 35-a Korea Kongreso de Esperanto.
Ni do decidis viziti la senarmigitan zonon che la 38-a pararelo,
en Panmunjom. Ni deziregis viziti la lokon, ghuste kiel oni deziras
viziti la Berlinan Muron en Germanio, char ili ambau estas enkorpigho
kaj atesto de la historia tragedio de la homaro.
Kvankam Panmunjom estas listigita kiel
turisma loko de Koreio, tamen oni ne povas ghin viziti libere.
Oni nepre devas antaumendi la bileton. Tuj post kiam ni enloghighis
en la hotelon en Seulo, ni mendis la biletojn kaj estis informitaj,
ke ni nepre kunportu la pasporton. En la sekvanta mateno, kiam
ni malsupreniris por ekveturi, chinlingva chicheronino destinita
de la turisma servo por ni kvar chinoj jam atendis nin en la vestiblo.
La chicheronino estas eleganta studentino de la Filio de la Fremdlingva
Universitato de Koreio. Shi diris, ke shi iam venis al Pekino
kaj Xi’an pro laboro. Ni ne volis komplimenti pri shia china
lingvo, sed shia dolcha rideto, milda vocho kaj servemo igis nian
tutan vojaghon agrabla.
Turisma buso portanta nin kaj aliajn
vojaghantojn ekiris de Seulo. Jam en la buso niaj pasportoj estis
forprenitaj de chicherono. Post veturado de iom pli ol unu horo
ni vidis altajn pikdratojn kaj garnizonejon de usonaj kaj koreaj
armeanoj, scenon tute alian ol la paca kaj movoplena vivo de Seulo.
Ju pli antauen ni veturis, des pli strecha farighis la atmosfero.
Baldau ni venis al ponto nomata Libereco.
La Ponto de Libereco estas unika ponto
sur Imjin-rivero kaj ankau unika ponto liganta la nordan kaj sudan
partojn de Koreio. Efektive la ponto ne trapaseblas libere. Che
unu fino de la ponto la altaj pikdratoj, gvatturo kaj soldatoj
kun pafilo en la manoj baras la vojon. Sur la ponto promenis turistoj
de diverskoloraj hautoj, gajaj geknaboj de elementa lernejo sub
la gvido de instruistoj kaj ankau altstaturaj senghenaj usonaj
soldatoj. La apero de la usonaj soldatoj rememorigis min pri la
misformitaj figuroj de usonaj armeanoj en karikaturoj kaj afishaj
pentrajhoj antau 50 jaroj, kiam mi estis elementlernejano. Nun
miaj grupanoj invitis ilin al kuna fotado. Kia granda shangho
okazis al la mondo!
Che la Ponto de Libereco ni prenis alian
buson por daurigi la vojaghon. Nelonge poste ni venis al la Dora
Observejo. Tiu observejo trovighas en la plej norda parto de la
senarmigita zono. Sur la platformo de la observejo oni povas klare
vidi la urbon Gaesung en la norda Koreio. Chi-foje ni efektive
ne vizitis Panmunjom. La chicheronino diris, ke ghi estas proksime
al la observejo. Forlasinte la observejon ni nin direktis al la
fervoja stacio Dorasan. Ghi estas la plej norda stacio de Seulo,
ligonta estonte fervojojn de la norda kaj suda Koreio. En la pasinta
jaro Yanji-a esperantisto reveninta de vizito al Koreio diris,
ke chi-jare la koreaj samideanoj povas rekte veturi per trajno
de Seulo, tra la norda Koreio, al Yanji por partopreni la Kvinan
Chinan Kongreson de Esperanto kaj la Junularan Seminarion de Tri
Landoj. La deziro de la esperantistoj ne realighis, sed la stacio
Dorasan vidigas al ni la esperon.
La vizitado al la senarmigita zono che
la 38-a paralelo ege pezigis mian koron. Pro la ideologia kontraustaro
unu nacio parolanta la saman lingvon dividighis en du kontraustarantajn
landojn kaj ghis nun ankorau dek milionoj da familioj ne povas
kunesti. Mi larmis pro la tragedio de la koreaj popoloj. Estas
konsolinde, ke ambau flankoj de Koreio montris sincerecon pri
la pacigho kaj reunuigho kaj faris konkretajn pashojn. Ni kredas,
ke ni vidos post nelonge la realighon de la reunuigho de la Korea
Duoninsulo.
________________________________________
* Tan Xiuzhu: prezidanto de la China Esperanto-Ligo
|