Iuj
neesperantistoj nomas Esperanton utopia lingvo por signifi ghian
nerealigeblecon. Tiusence la esperantistoj do estas utopiistoj.
Tamen, s-ro Licius, samkiel multaj aliaj esperantistoj, ne tiel
opinias. Kiel lingvistika profesoro de la Pekina Normala Universitato,
li diris: “Mi havas plenan motivon por esti optimisto pri
la estonteco de Esperanto.” Li preferas esti romantika idealisto.
Jes, chu vi uzas Esperanton au ne, chu
vi shatas ghin au ne, se vi komprenas la esencon de esperantismo
“peneme disvastigi Esperanton, neutralan artefaritan lingvon,
en la tuta mondo”, vi ne povos ne konfesi, ke Esperanto
estas lingvo romantika. Ghuste tio konformas al la romantikeco
de Licius, kiu decidis lerni la lingvon tuj kiam li unuafoje audis
pri ghi. Tamen li ekkontaktis ghin jam dekkelkajn jarojn poste.
Frue en la 60-aj jaroj, kiam Licius
lernis en la angla-lingva fakultato de Jinan-universitato en Kantono,
li informighis pri la naskigho kaj idealo de Esperanto kaj pri
famaj chinaj e-istoj, kiaj Chen Yuan kaj Chun-Chan Yeh. Li ege
deziris lerni ghin, sed ne havis shancon kontakti e-istojn. En
1970-1978 li instruis la anglan lingvon en mezlernejo de Kantono.
Poste li sukcesis en ekzameno por lerni kiel esplor-studento en
la lingva instituto de la China Akademio de Sociaj Sciencoj en
Pekino. Hazarde, li trovis, ke lia kunlernanto lernis Esperanton
kaj konas veteranan e-iston Tikos, torchtenanton de la china Esperanto-movado.
Kelkajn tagojn poste, li estis rekomendita al la bonkora maljunulo,
kiu varme akceptis lin kaj donis al li siajn mimeografitajn lernomaterialojn
kaj libron “Fundamenta Krestomatio”, por ke li mem
lernu. Li kun granda entuziasmo lernis la lingvon. Duonjaron poste,
li kompilis kaj eldonis la libreton “Elementa Vortlisto
de Esperanto kun Komparo de Ok Lingvoj”. En 1980 li chinigis
la libron “Lingvistikaj Aspektoj de Esperanto” verkitan
de J. Wells en 1978. Dank' al helpo de s-anoj Honfan kaj Zhu Xueli,
ghia chinlingva eldono aperis en aprilo 1992.
Licius opinias, ke por antauenpushi la chinan Esperanto-movadon,
oni devas fari la jenon: 1) plifortigi unuighon de lokaj asocioj
kaj plibonigi ilian laboron; 2) instrui Esperanton en altlernejoj;
3) disvastigi Esperanton en scienca rondo. Li opinias ankau, ke
sen praktikado Esperanto restus romantika utopio kaj simpla idealo
de Esperanto ne estas suficha.
Kiam li finis lernadon en la lingva
instituto kaj eklaboris en Pekino, en lia hejmloko Kantono, chefurbo
de Guangdong-provinco, ankorau ne estis E-grupo. Dank' al klopodo
de Licius, Tikos kaj aktivuloj de Kantono, fondighis la Guangdong-a
E-Asocio en 1982, kaj Licius estis elektita kiel ghia konstanta
komitatano. Li estas ankau konstanta komitatano de la Pekina E-Asocio
kaj membro de la China Societo de E-instruado en Superaj Lernejoj.
Li tenas bonajn rilatojn kun aktivuloj, kiaj Hu Guozhu kaj Xie
Yuming. En 1984 kiel invitito-esploristo li studis en Los-Angheleso
unu jaron. Dume li partoprenis la 3-an Pacifikan Kongreson de
Esperanto en Portlando, Usono, kaj kontribuis per artikoloj por
konigi la chinan E-movadon kaj diskuti pri lingvistiko de Esperanto.
Li instruis Esperanton 14 jarojn. De
1983, krom instrui la anglan lingvon al esplor-studentoj en la
China Akademio de Sociaj Sciencoj, li ankau funkciigis E-kurson.
Poste li laboris en la Pekina Normala Universitato, kaj en 1988
li komencis instrui en ghi Esperanton kiel fakultativan fremdan
lingvon. De tiam en pli ol 30 kolegioj kaj universitatoj funkciis
Esperanto-kurso.
Tamen pro diversaj kauzoj neniu, krom
Licius, daurigis E-instruadon pli ol dek jarojn. Licius, kompreneble,
fieris pro sia faro. Menciindas, ke lia filo estas denaska esperantisto.
La patro kaj filo interparolas nur Esperante. Tamen tio, kion
li plej shatas, estas esplorado pri lingvoj, inkluzive de Esperanto.
Licius diris, ke de infaneco li havis firman volon farighi poeto,
historiisto kaj paleografo, kiel Guo Moruo, fama moderna literaturisto
de Chinio. Li memfidas ne nur pri sia talento de poezio, sed ankau
pri sia persistemo kaj diligenteco. De multaj jaroj li ghuas ekskluzive
verkadon kaj esploradon de lingvoj. Nur pli-ol-50-jara, li havas
preskau tute grizan hararon. “La Mondo”, organo de
la China Esperanto-Ligo, publikigis lian artikolo-serion “Elementaj
Problemoj de Esperanta Gramatiko” kaj “Internacia
Lingvo kaj Interlingvistiko”. Li ankau verkis artikolojn
Esperante kaj chine pri “Yi Jing”, konfuceanisma klasikajho
de Chinio. Lia Esperanta tradukajho de “Li Sao”, chefverko
de Qu Yuan (ch. 340-278 a.K.), plej frua poeto de Chinio, estis
eldonita de la E-Asocio de Los-Angheleso en 1984, de la Japana
Sendai-a E-Asocio en 1987, de la China Hubei-a E-Asocio en 1988
kaj de la China Hunan-a E-Asocio en 1989. Por solvi la problemon
pri la chapelitaj literoj de Esperanto en komputila tajpado li
prezentis bonan projekton. Li verkis kaj publikigis pli ol 200
chinajn poemojn en klasika stilo. Ni deziras al li pluapashan
sukceson.
|