kiu estas kiu en E-ujo
   
       
   
   
   
  Mond-heredajho  
  China Kulturo  
  Okcidenta Chinio  
  Nacimalplimultoj  
  Enciklopetieto de Chinio  
  Arkeologio  
  Retposhtu al ni  

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 
  

Notoj pri mia vojagho en Hubei-provinco

de TAN XIUZHU*

    En la 5-7-a de julio mi faris tritagan hastan viziton al Wuhan, Jingzhou kaj Jiangling, kie krom partopreni lauinvite la ceremonion por festi la fondighon de la Jiangling-a Esperanto-Asocio kaj kvarjarighon de la Fremdlingva Lernejo de Jiangling, mi vaste kontaktighis kun lokaj esperantistoj. La vizito estis mallonga, sed la impreso profunda kaj neforgesebla.

En la oficejo de la Hubei-a Esperanto-Asocio

     Post 12-hora veturado mia trajno akurate atingis la stacion Wuchang matene de la 5-a. Che la elirejo de la stacidomo mi facile rekonis el la homamaso la gheneralan sekretarion de la Hubei-a Esperanto-Asocio s-ro Peng Zhengming, kiu atendis min kun ombrelo en la mano. Wuchang akceptis min per pluvego, kiun mi interpretis kiel signon de favoro de la Chielo al mi, char ghi ne volas tre turmenti min per alta temperaturo de la “forno”. Ne malproksime de Peng mi vidis s-ron Hu Guozhu, prezidanton de la Hubei-a Esperanto-Asocio, bone konatan kaj respektatan de mi kiel instruiston. Mi tre kortushighis, informighinte, ke por veni renkonti min en la stacidomo li frue ellitighis kaj alrapidis de Hankou post unuhora veturado per trajno kaj pretis akompani min al Jiangling. Kvankam mi ghenis min akcepti lian afablecon, mi tamen sentis en la koro varmon kaj trankvilecon.

     Peng unue kondukis min al sia hejmo, kie li kaj lia edzino regalis min per vermicheloj de tipa Hubei-gusto kiel matenmangho. Ilia filino, tre aminda kaj vigla juna esperantistino, forestis pro vojagho en Francio. Post matenmangho mi vizitis la oficejon de la Hubei-a Esperanto-Asocio, kiu sin trovas en la tria etagho de la domo de la Sociscienca Agadcentro de Hubei-provinco. La domo staras ghuste kontrau la loghejo de Peng, trans la strato.

     En la oficejo mi vidis s-anojn Hu Xu, Ouyang kaj Zhu Liya. Efektive s-ro Hu Xu estas mastro de tiu chambro. Li uzas ghin kiel sian oficejon kaj ankau senpage disponigas ghin al la Hubei-a Esperanto-Asocio por regule okazigi esperantistajn renkontighojn, gravajn kunvenojn kaj seminariojn kaj akcepti en- kaj ekster-landajn gastojn. Sur la nigra tabulo de la chambro mi legis Esperantajn notojn kaj sciigojn. S-ro Hu Xu donacis al mi tri ekzemplerojn de “Esperanta Movado en Hubei” (organo de HEA) kaj la de li kompilitan lernolibron “Tridek Lecionoj de Esperanto”, k.a. Tempo ne permesis min longe resti tie. Baldau mi kaj s-ro Hu forlasis la oficejon por iri al Jiangling tra Jingzhou.

Sur vojo al Jiangling

     Pluvo dauris. En la buso al Jingzhou mi malbone vidis la pejzaghojn ekster la fenestro. Sed dum tiu tempo s-ro Hu multe konigis al mi la lokajn aktivadojn kaj ni intershanghis opiniojn pri la movado. Kiam nia buso atingis sian finan stacion Shashi, pluvo chesis, kaj la suno denove aperis. En la stacio nin atendis s-ro Deng Huijin, prezidanto de la Jingzhou-a Esperanto-Asocio kaj samideano Yu Rongkang. El la rakonto de s-ro Hu mi jam sciis, ke Deng estas lia fierinda Esperanto-lernanto. Kiel agema movadano li kunorganizis la Jingzhou-an Esperanto-Asocion kaj kulturis nombron da novaj esperantistoj per fondo de Esp-kursoj en kelkaj altaj lernejoj, inkluzive la gastiganton s-ro He Bizhong. Apenau vidante nin, s-ro Yu alparolis nin en tre flua kaj bela Esperanto. Mi ege miris, ke en tiu malproksima urbo negranda, al kiu mankas shancoj praktiki la lingvon, estas tiel bona Esperanto-parolanto. Komence mi suspektis, ke li venis el iu alia lando, char li aspektas iom europane. Fakte li estas centprocenta chino kaj esperantisto bakita de s-ro Deng! En ilia akompano ni per malgranda autobuso atingis la cellokon Jiangling-gubernio je la 4-a posttagmeze.

En Jiangling

     Mi fine vidis mian gastiganton s-ro He Bizhong. Li estas mezstatura, iom dika 35-jarulo kun vizagho radianta de memfido, sagho kaj kvieteco . En miaj okuloj li estas homo legenda. Antau kvar jaroj li per sia kolektita mono fondis privatan fremdlingvan lernejon. Dum tiuj kvar jaroj pro la eminenta instruado la lernejo fine farighis agnoskita de la loka registaro. Estiel direktoro de la lernejo He enkondukis Esperanton en la lernejon antau unu jaro. Por trovi taugan vojon disvastigi Esperanton en element- kaj mezlernejoj li petis, ke la China Esperanto-Ligo sankciu lian lernejon kiel “Eksperimentan Lernejon de Esperanto-instruado de Chinio”. Kun plezuro la China Esperanto-Ligo kontentigis lian peton. Kaj chi-foje mi kunportis la konfirmilon al li. Malgrau granda okupiteco pro la lerneja administrado, li funkciigas Esperantan Retan Babilejon, kiu servas unufoje en monato, kaj li neniam rezignas la shancon por babili kun diverslokaj esperantistoj en tiu tago. Li ankau havas intencon konduki kelkajn geknabojn venontjare al Pekino por partopreni la UK.

     La ceremonio por festi la fondighon de la Jiangling-a Esperanto-Asocio kaj kvarjarighon de la lernejo okazis la 6-an en la tre modesta lerneja halo. En la fono de la scenejo pendis granda verda standardo kun portreto de Zamanhof. Al la kunveno estis invititaj multaj gvidantoj de provincaj kaj guberniaj institucioj kaj amaskomunikiloj inkluzive de la Jingzhou-a Jhurnalo, Jingzhou-a Vespera Jhurnalo, Jingzhou-a Televida Stacio. Mi, kiel reprezentanto de la China Esperanto-Ligo el Pekino, estis metita en honoran lokon. Iu televida stacio intervjuis min, farante al mi du demandojn: Kian utilecon havas Esperanto kaj kial vi venis al la lernejo. Mi ne kutimas paroli publike, nek akcepti intervjuon, sed por propagandi Esperanton mi devus kapti la shancon. Kun la helpo de s-ro Hu mi respondis ilin lau mia kompreno.

Felicha s-ro Hu Guozhu

     Dum la restado en Jiangling mi chiam legis sur la vizagho de s-ro Hu Guozhu nekasheblan ghojon kaj felichon. En la gratula mesagho de la Hubei-a Esperanto-Asocio al la ceremonio li citis la vortojn de Zamenhof: “Malfacila, tre malfacila estas la semado, sed dolchaj kaj benitaj estos la fruktoj.” Shajnas al mi, ke tiuj vortoj temas ghuste pri li. En la pasintaj jardekoj li senlace kaj obstine semis kaj semadis kaj hodiau li venis kvazau rikolti kaj ghui la fruktojn. Tie li vidis plurajn siajn lernantojn, el kiuj estas prezidanto kaj vicprezidanto de la Jingzhou-a Esperanto-Asocio. Ili jam farighis elitoj de la loka Esperanto-movado kaj atingis rimarkindajn sukcesojn en diversaj fakoj. Ili montris al li grandan amon kaj estimon. La alian ekstazon s-ro Hu havis pro tio, ke el la cheestantoj li trovis leganton de lia Esperanta versio de “Mirrakontoj de Liaozhai”, la ghis nun unika kompleta Esperanta traduko de la libro en reto. Tio estas granda rekompenco al lia multjara kaj sindonema laborado. Lia juna leganto, kiu esperantistighis antau unu jaro, ne nur legis la tradukajhon, sed ankau elmetis demandon por diskuti kun li. Nia movado ja bezonas tian seriozan novulon.

En Jingzhou

     Tuj post la finigho de la ceremonio de la fremdlingva lernejo mi kaj s-ro Hu forlasis la gubernion Jiangling posttagmeze kaj iris viziti la urbon Jingzhou lau la invito de s-ro Wang Hao. Altstatura kun okulvitroj li impresas nin inteligente kaj konfidinde. Li lernis nian lingvon de s-ro Hu en la okdekaj jaroj kaj partoprenis la Unuan Chinan Kongreson de Esperanto en Kunming. Parolante pri la unua Pekina UK en l986, li plendis, ke siatempe li kaj multaj aliaj chinaj esperantistoj estis forpushitaj ekster la kongreson, sed li kontentis pri sia sprita artifiko, dank’al kiu li sukcese englitis en la kongresejon. Mi certigis, ke la simila malagrablajho ne plu okazos, kaj la 89-a UK malfermos siajn brakojn al chiuj kongresemaj chinoj. Nun mezagha s-ro Wang Hao laboras en la redakcio de la Jingzhou-a Jhurnalo kaj estas vicprezidanto de la Jingzhou-a Esperanto-Asocio. Sub lia arangho ni vizitis la Jingzhou-an Muzeon, pririgardis la malnovan urbomuron, kunvespermanghis kaj multe parolis kun Jingzhou-aj esperantistoj.

En Wuhan

     Kiam mi kaj s-ro Hu revenis al Wuchang, jam estis la 11-a horo de la 7-a. Gastamaj Wuhan-aj esperantistoj aranghis por mi richan programeron. En la oficejo de la Hubei-a Esperanto-Asocio, krom tiuj, kiujn mi jam vidis che mia alveno, mi renkontis ankau s-ron Liu Hanlin, prezidanton de la Wuhan-a Esperanto-Asocio kaj vicprezidanton de la Hubei-a Esperanto-Asocio, s-ron Ding Ji kaj s-ron Liu Yue. En la Esperanta Domo che la pitoreska Orienta Lago mi vidis multajn Esperantajn librojn, gazetojn, memorajhojn kaj materialojn pri Esperanta movado. La domo estas propra posedajho de s-ro Peng Zhengming. Li servigas ghin ekskluzive al Esperanto kiel biblioteko, kunvenejo kaj gastejo. Kia oferemo!

     La Wuhan-a Esperanto-Asocio sin lokas en domo tuj apud Yangzi-rivero en Hankou. En ghia modesta oficejo mi renkontis multajn samideanojn, el kiuj granda parto estas nekonata de mi, kaj mi ne povas citi iliajn nomojn. Sed tio ne malhelpis nin interbabili kiel malnovaj amikoj. S-ro Hu konigis al mi, ke la asocio sukcese registrighis en la pasinta jaro dank’al la peniga klopodado de s-ro Liu Hanlin, kaj nun regule kunvenas chiusemajne kun la celo altigi la lingvonivelon.

     Mi havis nur 6 horojn en Wuhan ghis mia foriro al Pekino. En tiom mallonga tempo mi povis multe vidi, tion mi shuldas al zorgema arangho de la Wuhan-aj samideanoj. Chi tie mi volas mencii la nomon de Liu Yue. Li per sia propra auto veturigis min de loko al loko en la vastega urbo, ke mi ghuis ne nur renkontighojn kun esperantistoj, sed ankau la belajn pejzaghojn de la urbo.

 

     La Wuhan-aj esperantistoj akompanis min ghis la stacidomo. Eniri en ghin por ili estis malpermesate pro influo de SARS. Sola sidante en la atendejo, mi longe ne povis kvietighi. Se oni demandus min, kio plej impresas min pri tiuj lokoj, mi senhezite respondus: forta movado, bona harmonio, granda entuziasmo kaj gastamo! Chu lau la nombro de esperantistoj, chu lau la nivelo de la lingvo kaj Esperanta movado, Hubei iras en la fronto de la china movado. Ghi distingighas per siaj grandaj atingoj en Esperanta kulturo kaj akademia studo. Por bonvenigi la 89-an UK novaj esperantistoj estas bakitaj kaj revenis nombro da silentighintaj samideanoj. La vizito al Hubei-provinco estas por mi leciono, kiu larghigis mian vidkampon kaj havigis al mi fidon pri la sukcesigo de la venontjara UK kaj pri la estonteco de la china Esperanto-movado. Koran dankon al la Hubei-aj samideanoj.
---------------------------------------------
* Tan Xiuzhu: prezidantino de la China Esperanto-Ligo

 

 

 

 

 Esp-novajhoj
 Kalendaro
 Korespondi Deziras
 Lernado
 Historio de Esperanto
 Kiu estas kiu en E-ujo
 Forumo
 Radio
 E-organizoj
 Amuzejo
 E-Literaturo
   

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688