Li
Naixi estis bone konata en la china Esperantujo. Li, veterana
esperantisto, ghuis altan prestighon, char en la 80-aj jaroj de
la 20-a jarcento li faris grandajn kontribuojn al la china Esperanto-movado.
Mi konatighis kun li antau 40 jaroj.
En 1963 mi diplomitighis el universitato kaj eklaboris en la redakcio
de El Popola Chinio. Tiam li estis direktoro de la oficejo de
la China Esperanto-Ligo kaj gvidis la chiutagan laboron de EPCh.
Tiam estis nur dekkelkaj personoj de ChEL kaj EPCh, tamen multaj
el ili estas eminentaj personoj de la china E-movado, kiaj Venlo
Fon, Tikos, Honfan, Zensto, Laulum kaj Ivan Ko. Li Naixi laboris
en mia najbara chambro. Li estis gvidanto diligenta kaj facile
alirebla.
En 1979 li farighis asista ghenerala
sekretario de ChEL. Gvidate de Hujucz, Jhelezo kaj Chen Yuan,
li funkciis kiel asistanto de Ch. Chen kaj faris multe da laboroj
por la enlanda E-movado. Tiutempe mi laboris kiel redaktoro de
EPCh kaj “La Mondo”. Ni ofte diskutis pri laboro.
Lia fideleco al Esperanto vekis mian respekton.
Meze de la 90-aj jaroj li verkis la
artikolon "Miaj rememoroj pri Esperanta lernado kaj laboro",
kiu profundigis mian konon pri li. Mi pensas, ke chiuj, kiuj legis
tiun artikolon, estas kortushitaj de lia kontribuado kaj diligenteco.
La china E-movado devas atribui siajn sukcesojn al la diligentaj
semantoj, kia Li Naixi.
La 31-an de marto, 2003, li forlasis
nin por eterne. En sia 95-jara vivo li omaghis 80 jarojn al Esperanto
kaj 30 jarojn sin okupis profesie pri Esperanto.
Amo al Esperanto
S-ro Li Naixi naskighis en 1908 en Meixian-gubernio de Guangdong-provinco.
Li pasigis sian infanecon en la tempo, kiam Chinio estis turmentata
de eksterlandaj agresantoj kaj kaoso levita de chinaj militaristoj.
Li abomenis militon kaj amis pacan kaj kvietan vivon. En 1925
li legis artikolon pri Esperanto en revuo "Studentoj"
kaj ekinteresighis pri tiu artefarita lingvo. Post du jaroj li
achetis Esperantan lernolibron kaj aliajn E-legajhojn kaj komencis
memlerni la lingvon. En 1929 li estis arestita pro revolucia aktivado.
En la malliberejo li sin anoncis por partopreni E-korespondan
kurson, okazigitan de la Shanhaja E-Asocio. Hujucz, Bakin kaj
aliaj veteranaj esperantistoj, kiuj kumulis instruadon en la kurso,
persone korektis liajn hejmtaskojn. Li sentis ghojon kaj felichon
en tio kaj decidis daurigi sian lernadon de Esperanto en la estonteco.
Novembre de 1931 li estis liberigita
kaj migris en multaj lokoj de Chinio. Malgrau tio li ne forgesis
Esperanton. La 30-aj jaroj estis tempo, kiam E-movado viglis ne
nur en Chinio, sed ankau en la tuta mondo. Tiam la maldekstra
E-organizo kaj proletaj esperantistoj tre aktivis en Sovetunio,
Orienta Europo kaj Germanio. Agitate de la slogano "Per Esperanto
por la liberigo de Chinio", esperantistoj en Shanhajo, Pekino,
Kantono kaj Wuhan aktive sin okupis pri nacisava kaj progresa
kultura movado kaj eldonis multe da Esperantaj legajhoj. Li Naixi
mendis E-legajhojn chinajn kaj alilandajn kaj membrighis al UEA.
Poste en Guiyang li funkciigis sian unuan E-kurson. En la Kontraujapana
Rezistmilito li vojaghis al Wuhan, Xi'an, Chongqing, Hongkong
kaj aliaj lokoj kaj konatighis kun Tikos, Venlo Fon, Eltunko,
Ch. Chen kaj aliaj famaj esperantistoj. Li chinigis poemojn de
Julio Baghy kaj lian novelon "La Teatra Korbo" kaj publikigis
ilin en lokaj gazetoj. Li kompilis ankau Esperantan krestomation
kaj poste fondis E-presejon kune kun Venlo Fon.
Kontribuo al Esperanto post naskigho de ChPR
En 1949 naskighis la China Popola Respubliko. En 1950 naskighis
la revuo El Popola Chinio kaj en la sekvanta jaro la China Esperanto-Ligo.
Li Naixi cheestis fondkunvenon de ChEL kaj tradukis artikolojn
por EPCh. En 1958 li farighis profesia esperantisto en ChEL, kaj
tie li laboris 30 jarojn. Ekde 1960 al la redakcio de EPCh venis
aro da junaj esperantistoj, dank' al kiuj la profesia esperantistaro
farighis pli potenca. Sub lia gvido oni reformis la revuon, aldonis
al ghi fotojn kaj kolorajn paghojn, plirichigis ghian enhavon
kaj donis pli da atento al korespondado. Dank' al tio la revuo
allogis multe da chinaj kaj alilandaj legantoj. Li organizis esperantistojn
por traduki kaj eldoni Esperantajn librojn. En 1963 li proponis
okazigi Esperanto-ekspozicion. Vicchefministro kaj marshalo Chen
Yi vizitis la ekspozicion kaj faris fervoran paroladon subtenantan
Esperanton. Tio multe akcelis disvolvighon de Esperanto en Chinio.
Post tio Li Naixi organizis Esperanto-kurson partoprenatan de
instruistoj el 11 superaj lernejoj kaj funkciigis E-kurson en
10 universitatoj. Samtempe kun tio la Pekina Radio-Instituto funkciigis
kurson cele kulturi profesiajn esperantistojn por ChEL, EPCh,
Fremdlingva Eldonejo, Guoji Shudian kaj China Radio Internacia.
Tiuj kursanoj poste farighis chefa forto de la supre menciitaj
establajhoj. Por sukcesigi tiun kurson li kontaktighis kun lernejoj,
varbis studentojn, elektis instruistojn kaj faris aliajn detalojn.
Li subtenis ankau Esperanto-radiodisaudigon kaj donis grandan
helpon al ghi.
En la jaroj de reformado kaj pordmalfermo
Komence de la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento venis alta tajdo
de Esperanto-lernado en Chinio. Por kontentigi la bezonon li proponis
fondi revuon “La Mondo” kaj mem funkciis kiel ghia
chefredaktoro. “La Mondo” ludis gravan rolon en disvastigo
de Esperanto en Chinio.
Por liveri pli da Esperantaj legajhoj
al la komencantoj li proponis fondi la Chinan Esperanto-Eldonejon
kaj libroservon de ChEL. En kelkaj jaroj ChEE eldonis serion da
lernolibroj, E-legajhoj kaj vortaroj.
En la 80-aj jaroj li turnis grandan
atenton al fondo de la societo "Amikoj de Esperanto",
okazigo de la Unua China Kongreso de Esperanto en Kunming kaj
prepara laboro por la 71-a UK en Pekino. Samtempe li ne malstrechis
sian penadon por kulturi E-instruistojn. Sub lia gvidado en 1981-1988
okazis 8 kursoj de E-instruistoj en altaj lernejoj, kie lernis
200 instruistoj.
Li Naixi estis fekunda E-tradukisto.
En la 80-aj jaroj li elesperantigis multajn verkojn, kiaj "La
Lanternisto kaj Aliaj Noveloj", "Mashin-mondo",
"Dio Rekompencu Vin", "Versajhoj en Prozo (de Turgenev)",
"Taglibro de Anne Frank" kaj "Johano la Brava".
Li emeritighis en 1987. Post emeritigho
li daure korespondis kun alilokaj samideanoj. Antau sia morto
li ankorau zorgis pri la 89-a UK en 2004. Komence de 2003 mi kaj
miaj kolegoj gratulis lian 95-jarighon en lia hejmo, kio okazis
kvazau hierau. Tute ekster mia atendo, li tiel rapide forlasis
nin. E-asocioj de diversaj lokoj de Chinio sendis kondolencajn
telegramojn por montri sian profundan funebron al li. La chinaj
esperantistoj neniam forgesos liajn elstarajn kontribuojn al E-movado.
______________
* La autoro estas eksvicdirektoro de la redakcio de El Popola
Chinio kaj konstanta komitatano de la China Esperanto-Ligo.
|