Antau
la Printempa Festo de 2003, pluraj esperantistoj de la redakcio
de El Popola Chinio vizitis veteranan esperantiston Ivan Ko. Inter
la vizitantoj estis ankau mi. Mi kolegis kun li 30 jarojn, sed
neniam fotighis kun li, tial tiufoje mi portis fotilon.
Tiutage, kiam ni venis al lia hejmo,
la pordon malfermis lia servistino. En la salono ni vidis Ivan
Ko kaj lian edzinon. Ni sentis grandan ghojon pro la intervidigho.
Mi trovis, ke li multe maljunighis, liaj haroj maldensighis kaj
grizighis. Malbone funkciis ankau liaj oreloj. Tamen li estis
bonmemora. Malgrau la granda agho de 89 jaroj kaj 91 jaroj respektive,
la maljuna paro aspektis sana. Ni estis ghojaj pro ilia bona sanstato
kaj deziris bonan farton al ili. Ni esperis, ke lia fizika stato
permesos al li cheesti la 89-an UK en 2004 en Pekino. Sed ho ve,
post unu monato, tute ekster nia atendo, ni informighis pri lia
forpaso kaj tiu renkontigho farighis la lasta adiauo al li.
Kiam li estis dekkelkjara lernanto,
li komencis memlerni Esperanton kaj de tiam li profunde amis tiun
artefaritan lingvon. En 1932 li alighis al la Shanhaja E-Asocio
kaj funkciis kiel peranto de ghia revuo en Tianjin. Post tio li
kune kun germana kaj japana esperantistoj funkciigis E-kursojn.
En la 30-40-aj jaroj de la 20-a jarcento li dedichis grandan energion
al E-movado.
Li laboris kiel redaktoro en la Fremdlingva Eldonejo kaj Qinghai-a
Popola Eldonejo kaj partoprenis la kompiladon kaj verkadon de
la libroj "Gesal" kaj "Kolekto de Chinaj Drogoj".
Oktobre de 1952 li ekokupis sin pri Esperanto en la China E-Ligo
kaj poste pri korespondado en la redakcio de El Popola Chinio
kaj sur tiu posteno li laboris pli ol 30 jarojn.
Septembre de 1963 mi eklaboris en la
redakcio de El Popola Chinio kaj farighis lia kolego. Li estis
facile alirebla, modesta, diligenta, abnegacia kaj neniam chasis
famon nek profiton. Mi neniam vidis, ke li disputis kun aliaj.
Li chiam pacience helpis aliajn en la laboro kaj chiutaga vivo.
En 1983-1988 ankau mi min okupis pri korespondado kaj pli bone
konis lin.
Korespondado estis tute nova laboro
por mi kaj plie mi estis komencanto de Esperanto kaj sendube havis
multe da malfaciloj en la unuaj tagoj de la koresponda laboro.
Li chiam kuraghigis min kaj donis al mi multe da bonaj konsiloj.
Helpate kaj gvidate de li, mi finfine alkutimighis al la nova
laboro. En la 5 jaroj, kiam ni laboris en la sama sekcio, ni kolektis
opiniojn de niaj legantoj pri nia revuo, kio ludis gravan rolon
por plibonigi nian revuon kaj intimigis niajn rilatojn kun la
legantoj.
En sia pli-ol-30-jara esperantista vivo
li laboris super korespondado 26 jarojn, silente kaj diligente.
Li ricevis multajn leterojn de eksterlandaj legantoj. Iuj deziris
aboni revuon au acheti librojn, aliaj faris proponon au kritikon
por renovigi la enhavon, triaj serchis korespond-amikojn, kvaraj
volis intershanghi poshtmarkojn kaj ankau ne mankis legantoj,
kiuj deziris korespondi kun autoroj, demandi pri kuracado de iu
malsano per chin-medicina metodo, acheti medikamentojn, peti semojn
de chinaj floroj, vojaghi al Chinio ktp. Antau tiu monto da postuloj
li chiam donis kontentigan respondon. En la 26 jaroj li traktis
milojn kaj dekmilojn da leteroj. Dank' al lia diligenteco nia
revuo El Popola Chinio ekhavis multe da amikoj eksterlande kaj
famighis tra la tuta mondo. Li tradukis kelkajn pecojn el "China
Antologio", "Noveloj de Lusin", "Matenaj Floroj
Kolektitaj Vespere" kaj "Fantom-spitantoj".
Ivan Ko chiam atente auskultis la opiniojn de aliaj kamaradoj,
chu junaj chu maljunaj, kaj neniam trudis siajn opiniojn al aliaj.
Pro bezono de laboro mi kaj iuj aliaj junaj homoj farighis estraranoj
de la redakcio. Ivan Ko neniam paradis antau ni je sia veteraneco
nek pretendis ion, tamen li chiam energie plenumis sian laboron,
donitan de ni al li. Per siaj agoj li subtenis nian laboron. Li
tiel kondutis ghis sia emeritigho. Por levi la kvaliton de la
revuo, li volonte trakontrolis nian revuon chiumonate. Estiel
pli-ol-80-jara maljunulo, li chiam atente legis la revuon kaj
faris multe da utilaj proponoj koncerne la tradukadon. Lia sincereco
multe kortushis min.
En la koresponda sekcio li multe helpis
la novicojn en la lingvo. Li chiam kun ghojo konigis al la junaj
samideanoj sian sperton en la laboro kaj lernado, kaj ofte poluris
iliajn artikolojn. En la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento multighis
chinaj esperantistoj, kiuj deziris korespondi kun eksterlandaj
samideanoj. Por helpi ilin, li funkciigis en “La Mondo”
rubrikon "Kiel skribi Esperantajn leterojn", kio tre
utilis al junaj esperantistoj.
En nia redakcio li estis nomata diligenta
bovo. Kvankam li forlasis nin por eterne, tamen lia nobla spirito
kuraghigas nin por chiam.
____________
* La autoro estas konstanta komitatano de ChEL kaj eksa vicdirektoro
de El Popola Chinio.
|