|  Cai 
                Yuanpei estis demokratia revoluciisto kaj edukisto en la moderna 
                china historio. Lia kontribuo al la moderna edukado de Chinio 
                kaj china revolucio montrighas chefe en jenaj tri flankoj:
     Unue, dank' al lia penado en Chinio formighis 
                kompare kompleta ideologia sistemo de burgha edukado kaj burgha 
                eduka sistemo; due, lia propono pri ideologia libereco faris la 
                Pekinan Universitaton lulilo de la novkultura movado kaj kreis 
                kondichojn por novdemokratia revolucio; kaj trie, li protektis 
                aron da intelektuloj ideologie progresemaj kaj talentaj. Li donis 
                grandan atenton al edukado de laborado, civitanoj kaj virinoj.     Komence de la 20-a jarcento, kiam Esperanto 
                enkondukighis en Chinion, Cai kune kun Lusin aktive subtenis Esperanton 
                kaj post tio enkondukis Esperanton en la edukan rondon.     Cai dedichis sian tutan vivon al eduka 
                reformado de Chinio. Li iniciatis kaj disvolvis modernan edukadon 
                teorie kaj praktike. Lia teoria kontribuo kaj grava reformado 
                de la eduka sistemo pozitive influis la edukan progreson de Chinio 
                en la unua duono de la 20-a jarcento kaj oni nomas lin pioniro 
                de la moderna edukado de Chinio. Biografio  Cai 
                Yuanpei naskighis la 11-an de januaro, 1868, en Shaoxing, Zhejiang-provinco, 
                kaj mortis la 5-an de marto, 1940. En 1891 li veturis al Pekino 
                por partopreni la oficistigan ekzamenon kaj sukcesis. Jam en sia 
                juna agho li konsciis, ke por savi la nacion oni antau chio devas 
                vigligi la edukadon. Vintre de 1898 li funkciis kiel inspektoro 
                de la china-okcidenta lernejo de Shaoxing kaj poste fondis patriotan 
                lernejon kaj virinan lernejon. Li pledis por egaleco de la viroj 
                kaj virinoj. En 1912 li funkciis kiel ministro de edukado en la 
                provizora registaro de la Respubliko de Chinio kaj fondis rudimentan 
                burghan edukan sistemon. Januare de 1917 li funkciis kiel rektoro 
                de la Pekina Universitato kaj faris ghin nova supera lernejo de 
                la tiama Chinio kaj lulilo de la novkultura movado. En siaj lastaj 
                jaroj li funkciis kiel prezidanto de la Centra Esplora Instituto 
                kaj sin okupis pri diversaj edukaj aktivadoj.
 Fondo de moderna eduka sistemo     De post 1912, kiam li funkciis kiel ministro 
                de edukado, li komencis reformi la malnovan edukan sistemon de 
                la lastaj jaroj de Qing-dinastio (1644-1911) lau la fundamentaj 
                principoj de la moderna okcidenta eduka sistemo kaj publikigis 
                novan sistemon, kiu plene montris la politikan postulon kaj edukan 
                principon de la burgharo pri libereco, demokratio kaj egaleco 
                kaj neis la despotisman edukadon de Qing-kortego pri lojaleco 
                al la suvereno kaj adoro al Konfuceo. La praktiko de la nova eduka 
                sistemo forte akcelis la edukan reformadon de Chinio kaj iom post 
                iom aperis moderna eduka sistemo. La Pekina Universitato -- lulilo de la nova ideologio     Januare de 1917 Cai Yuanpei farighis 
                rektoro de la Pekina Universitato kaj ekpraktikis la principon 
                pri ideologia libereco. Li invitis Chen Duxiu, Hu Shi, Lusin kaj 
                aliajn reprezentantojn de la novkultura movado kaj ankau Gu Hongming 
                kaj aliajn konservativajn personojn instrui en la universitato. 
                Tiutempe en la universitato kolektighis eminentaj personoj de 
                diversaj skoloj. Akademiaj vidpunktoj de diversaj skoloj estis 
                libere diskutitaj tie. Chen Duxiu kaj Li Dazhao prelegis pri marksismo 
                kaj propagandis la Oktobran Revolucion de Rusio, dank' al tio 
                marksismo rapide disvastighis en Chinio. La Pekina Universitato 
                post reformado farighis akademia centro de Chinio.     La Pekina Universitato estis lulilo de 
                la Maj-kvara Movado kaj ghia komandejo, kio havas striktan rilaton 
                kun la universitata principo kaj alta takso pri la avangarda ideologio 
                de Cai Yuanpei. Februare de 1919 li faris paroladon sub la titolo 
                "Sanktaj estas laboruloj". Li diris: "Kiuj faras 
                aferojn utilajn al la aliaj, per sia laboro chu fizika, chu intelekta, 
                tiuj estas laboruloj... Ni chiuj estas laboruloj. Ni devas koni 
                la valoron de la laboruloj. Sanktaj ja estas la laboruloj!" 
                Tio konformas al marksisma vidpunkto.     Subtenate de Cai Yuanpei, Li Dazhao kaj 
                Chen Duxiu organizis progresemajn studentojn, alte tenante la 
                standardon de sciencoj kaj demokratio, faris batalon kontrau feudismaj 
                ideologio kaj kulturo kaj pavimis vojon por la grandioza Maj-kvara 
                Movado. Kiel la plej frua propagandejo de marksismo en Chinio 
                kaj lulilo de la novkultura movado, la universitato faris historian 
                kontribuon al eksplodo de la Maj-kvara Movado kaj naskigho de 
                la Komunista Partio de Chinio. Tiam la revuo "Nova Junularo" 
                redaktata de Chen Duxiu estis shatata de multaj kaj vendighis 
                tra la tuta lando. Li Dazhao publikigis multe da artikoloj en 
                tiu revuo, kio estis ideologia preparado por la Maj-kvara Movado. Granda atento al virina edukado     Surbaze de la burgha koncepto pri egaleco 
                de la viroj kaj virinoj, Cai pledis por virina edukado kaj funkciigis 
                lernejon, kie lernis kaj knaboj kaj knabinoj. En 1912, kiam Cai 
                Yuanpei ekfunkciis kiel ministro de edukado, li decidis, ke knaboj 
                kaj knabinoj kune lernu en la sama lernejo kaj post 7 jaroj li 
                proponis, ke la Pekina Universitato akceptu studentojn kaj studentinojn, 
                kio donis grandan influon politike kaj ideologie. Lia decido ludis 
                grandan rolon kaj influis aliajn altajn lernejojn de Pekino. De 
                tiam chiuj lernejoj akcpetas knabinojn. Sindedicho al revolucio     Cai vivis en tumultaj jaroj kaj dedichis 
                sian tutan vivon al la revolucia afero. Ja mirinde estas, ke li 
                estis shatata de chiuj politikaj organizoj, tamen tio ne signifas, 
                ke li ne havis sian starpunkton en la batalo inter diversaj politikaj 
                partioj, kaj li neniam facile kompromisis en gravaj problemoj.     Komence de 1924 li estis elektita kiel 
                membro de la unua Inspekta Komisiono de Kuomintango. D-ro Sun 
                Yatsen diris: "La tasko de s-ro Cai en la nordo estas grava. 
                Tie la politika medio multe diferencas de la suda kaj liaj kontribuoj 
                al la revolucio estas ne facile kompreneblaj." Sun deziris, 
                ke post inspektado en Europo Cai daure laboru en Pekino. Siatempe 
                Sun laboris chefe en la sudo, dum la nordo estis regata de militaristoj. 
                Sun deziris veki la popolamason pere de influo de Cai Yuanpei. 
                Post eksplodo de la Maj-kvara Movado en 1919 la pekina registaro 
                estis forte malkontenta kontrau Cai, kiu subtrenis la studentan 
                strikon, kaj volis eksigi lin. Informighinte pri tio, Cai memvole 
                abdikis la oficon kaj forlasis Pekinon.     Li faris elstaran kontribuon ankau al 
                la movado de chinaj junuloj lernantaj en Francio. Zhou Enlai, 
                Deng Xiaoping, Chen Yi kaj aliaj gvidantoj de KPCh suriris la 
                vojon de profesiaj revoluciistoj ghuste tiam, kiam ili lernis 
                en Francio.     La 5-an de marto, 1940, Cai Yuanpei mortis 
                en Hongkong. Zhou Enlai, vicprezidanto de la Centra Komitato de 
                KPCh sendis kondolencan telegramon, en kiu li diris, ke Cai laboris 
                por la revolucio pli ol 40 jarojn, faris eminentajn kontribuojn 
                al disvolvo de la eduka kaj kultura aferoj de Chinio kaj elkulturis 
                sennombrajn revoluciajn gejunulojn. Cai Yuanpei kaj Esperanto  Cai 
                lernis Esperanton en 1907-1911, kiam li lernis en Germanio, kaj 
                bone sciis, kio estas avantaghoj de Esperanto kaj kial Zamenhof 
                kreis Esperanton. Li subtenis la chinlingvan periodajhon Nova 
                Jarcento eldonatan en Parizo por propagandi Esperanton. Nova 
                Jarcento estis unu el la gazetoj, kiuj frue konigis Esperanton 
                al Chinio.
     Kiam li oficis kiel ministro de edukado, 
                li ordonis instrui Esperanton kiel nedevigan lernobjekton en normala 
                lernejo por baki Esperanto-instruistojn. Li instrukciis, ke en 
                la ministerio de edukado funkciu kurso de Esperanto. En tiu jaro 
                li prelegis pri Esperanto en Shanhajo por pritrakti la necesecon 
                de la internacia lingvo kaj utilon de Esperanto por Chinio. Li 
                diris: "La china lingvo multe diferencas de la okcidentaj 
                kaj ni ne povas ne komunikighi kun la ekstera mondo, nek peti 
                helpon de la mondo. En tio ni bezonas helpan lingvon kaj Esperanto 
                estas ideala." Li proponis al la Shanhaja Esperanto-Asocio 
                konstruon de biblioteko de Esperantaj legajhoj, por ke oni sciu 
                la grandnombrecon de Esperantajhoj. Li proponis ankau, ke oni 
                fondu privatan universitaton por instrui en Esperanto. El tio 
                ni scias, kiel profunde konis Cai Esperanton kaj kiel energie 
                propagandis li la lingvon.     Cai forlasis neniun shancon por propagandi 
                Esperanton. Komence de 1917, nelonge post sia rektorigho en la 
                Pekina Universitato, li decidis funkciigi Esp-kurson kiel nedevigan 
                en la universitato. Tiam pli ol 200 studentoj vizitis la kurson. 
                En 1921 la universitato faris Esperanton oficiala lernobjekto. 
                En la sama jaro la 7-a eduka konferenco, okazinta en Kantono, 
                aprobis la proponon de Cai, ke chiuj lernejoj kaj edukaj administracioj 
                akcelu kaj efektivigu la instrukcion de la Eduka Ministerio pri 
                Esperanto kaj funkciigu Esperanto-kurson en elementaj lernejoj. 
                Katenite de la tiamaj kondichoj, tio ne estis realigita, tamen 
                ludis pozitivan rolon por propagandi Esperanton en Chinio.     En 1921 nome la chinan registaron Cai 
                cheestis la Pacifikan Konferencon pri Edukado en Honoluluo, kie 
                li proponis, ke chiuj pli-ol-10-jaraj geknaboj lernu Esperanton 
                en chiuj landoj, partoprenantaj la konferencon, kaj oni esperantigu 
                librojn de chiuj landoj. Lia propono estis aprobita de la konferenco.     Cai iniciatis E-instituton kaj mem funkciis 
                kiel ghia prezidanto.     Sub la auspicioj de Cai Yuanpei la Esperanto-movado 
                en la Pekina Universitato estis tre vigla. La 15-an de decembro 
                de 1922 Cai prezidis konferencon de Esperanto, kiun cheestis 2 
                mil homoj.     En 1923 Cai fondis la Pekinan Esperantan 
                Kolegion kaj li mem funkciis kiel ghia direktoro. La kolegio funkciis 
                2 jarojn kaj ludis pozitivan rolon por akceli la chinan E-movadon.     En 1924 Cai cheestis la 16-an UK en Vieno. 
                Reveninte la patrion, li estis pli entuziasma por la Esperanta 
                afero. Sub liaj auspicioj naskighis redakt-traduka komisiono de 
                Esperanto, kiu eldonis multe da E-legajhoj. |