Korea
samideano Lee Jung-kee ghuas altan reputacion en la korea Esperantujo.
Funkciante kiel prezidanto de la Korea Esperanto-Asocio, li estas
tre fevora por Esperanto. Antau longe mi audis, ke li luis chambron
kaj fondis tie Seulan E-kulturcentron por instrui Esperanton kaj
havigi al la esperantistoj lokon por sin ekzerci en Esperanto.
Iun tagon de augusto de 2002, antau malfermigho de la Tria Azia
Kongreso de Esperanto en Seulo, ni chinaj kongresanoj lauinvite
gastis en lia chambro.
La chambro situas en la fino de vigla
komerca strato en Seulo. En la subtegmento de blanka sesetagha
domo estas privata banko, kaj najbare de la banko estas la Esperanto-chambro
de s-ro Lee Jung-kee. Che la fenestro ni havis panoramon de la
tuta strato. Esperantaj libroj kaj memorigajhoj okupas grandan
spacon de la chambro kun areo de dekkelke da kvadrataj metroj.
Kelkaj portretoj de Zamenhof la unuaj altiris mian atenton. S-ro
Lee diris, ke ili estis faritaj de lia filino, al kiu li instruis
Esperanton de shia infaneco. Maldekstre en la chambro estas libroshrankoj
plenaj de diversaj Esperantaj libroj, gazetoj kaj memorigajhoj,
kaj inter ili mi vidis chinajn eldonajhojn kiel ekzemple “Rughdoma
Songho”, “Mirrakontoj de Liaozhai” k.a. Dekstre
en la chambro estas abundo da fotoj pri Esperantaj kongresoj en
diversaj lokoj de la mondo kaj fotoj de li kaj famuloj en Esperantujo.
Malsupre de ili estas bretaro, kie kushas pluraj dikaj fotoalbumoj
pri lia Esperanta aktivado.
En la mezo de la chambro estas longa
tablo kaj nototabulo antau la tablo. Ili faris la chambron tre
okupata, sed enhavoricha. S-ro Lee diris, ke antau 10 jaroj li
jam utiligis la tablon kaj la tabulon por disvastigi Esperanton.
Inter liaj instruitoj estis lernantoj, laboristoj, oficistoj,
dommastrinoj kaj ech fremdlandanoj, kaj iliaj aghoj estis tre
diversaj de dekkelke da jaroj ghis sepdek jaroj. Dum la pasintaj
10 jaroj preskau chiun monaton li havis novajn kursanojn, kaj
li instruis Esperanton al pli ol 1200 homoj en 127 kursoj. Lia
klopodado omaghis al la Esperanta movado de Koreio grupon kaj
grupon da daurigantoj. Kvankam ne tre multaj lernas Esperanton
en Koreio, tamen la movado dauras. En 2000, kiam malfermighis
la 100-a kurso, s-ro Lee kaj liaj kolegoj okazigis jubileon kaj
ilin gratulis ne nur koreaj samideanoj, sed ankau esperantistoj
de Europo kaj Afriko.
Neniu dubas pri lia kontribuo al disvastigo
de Esperanto en Koreio. Kredeble li estis Esperanta instruisto
en Koreio, kiu havis plej multajn instruatojn. En la lastaj jaroj
disvastigo de Esperanto falis en malfluson, sed s-ro Lee persistis
en vigligado de Esperanta movado kaj multe edifis samideanojn
sin okupantajn pri la movado. Dank’ al lia chambro pli kaj
pli multaj koreoj ekkonis Esperanton kaj ekhavis la lokon por
la movado.
En 2002 s-ro Lee Jung-kee kaj alia korea
esperantisto Ma Young-tae estis honorataj per Deguchi-premio en
la Fortaleza Kongreso, kiun li ne partoprenis. En la inauguro
de la azia kongreso, kiam vicprezidanto de UEA s-ro Lee Chong-Yeong
transdonis al li la premion, la kongresanoj adresis al li varman
aplaudadon por laudi lin pro la 127 E-kursoj en lia Esperanta
chambro.
|