S-ro
Bruno Vogelmann, mia malnova amiko, honora membro de UEA kaj fama
germana esperantisto, forpasis en la 8-a de julio de 2002, en
la agho de 93 jaroj. Mi estis surprizita de la informo kaj falis
en grandan doloron pro perdo de la bonkora kaj nobla amiko.
Antau nelonge s-ro Vogelmann sendis al
mi mallongan biografion. En tio mi antausentis, ke shajne li jam
sciis, ke li ne longe restos en la homa mondo. En sia lasta letero
li skribis: "La monda situacio estas malbonega. Mi esperas,
ke Chinio estos tiom forta, ke ne la usona brutala kapitalismo
regos la tutan mondon. Mi deziras multan saghecon al la chinaj
registaro kaj popolo." Mi estis kortushita de lia sincereco.
Mi konatighis kun s-ro Vogelmann en la
64-a UK en Luzern de Svisio en 1979. Li estis serena kaj tre amika
al Chinio. Ni korespondis pli ol 20 jarojn kaj havis agrablan
kunlaboron kaj interhelpon plenan de plezuro.
S-ro Vogelmann trapasis neordinaran vivon.
Influate de la familio, li intencis sin okupi pri religio post
diplomigho de supera mezlernejo. Tiam en Germanio regis malbona
situacio kaj li havis simpation kun socialismo, finfine li forlasis
religion pro la reakcia sinteno de la eklezio. Li laboris en sukerfarejo
kaj autofabriko kaj fine laboris kiel instruisto. En la 30-aj
jaroj de la 20-a jarcento li partoprenis en kontraufashisma agado
kaj estis enfermita de nazioj en prizono kaj koncentrejo. En 1940
li estis rekrutita, sed persistis en subtera kontraufashisma agado,
shirmate de kontraunaziaj oficiroj. Post finigho de la Dua Mondmilito
li revenis al la hejmloko kaj klopodis por rekonstruo de lernejoj
kaj la urbo. Post nelonge komencighis la "malvarma milito"
inter la oriento kaj okcidento kaj estis malpermesite al li okupighi
pri instruado pro lia politika kredo. Li forlasis la lernejon
kaj prenis sur sin la administradon de la entrepreno de la familio.
Post 1950 li organizis batalon kontrau nuklea armilo en sia loko,
alvokis protekti la naturajn richfontojn kaj faris diversajn Esperantajn
aktivadojn por interkomprenigho de la popoloj de diversaj landoj.
En 1964 li estis elektita kiel urba parlamentano. En 1976 li transdonis
la entreprenon al sia filo kaj sin donis al Esperanta aktivado,
mediprotekta laboro, esplorado kaj verkado. Post esplorado kaj
preparado de dekoj da jaroj, li eldonis sian filozofian verkon
"La Nova Realismo" en 1988.
Li multe faris por Esperanto
S-ro
Vogelmann ekkonis Esperanton en 1926. Li estis ravita de la internacia
lingvo helpanta facilan interkomprenighon de la mondo. Post tio
li prenis akcelon de interkompreno de la popoloj kiel la unuan
celon dum la tuta vivo. Li klopodis por disvastigi Esperanton
kaj fine trovis, ke apliko de Esperanto en ekonomia aktivado estas
grava kondicho por popularigo de la lingvo en la mondo. Tial krom
aranghi Esperantajn kursojn kaj klubojn, li multe klopodis por
pretigi kondichojn por apliko de Esperanto en ekonomio. Unue li
aldonis Esperantajn indikojn por la produktajhoj de sia kemifabriko
kaj aplikis Esperanton en komerca korespondo kaj rekomendis la
lingvon al aliaj.
En 1960 s-ro Vogelmann komencis esplori
aplikadon de Esperanto en industriaj entreprenoj kaj komercaj
firmaoj. En 1962 li eldonis "Esperanto en Komerco" en
la angla, franca, germana kaj hispana lingvoj kaj Esperanto. La
libro trovis vastan intereson kaj estis dufoje represita. Lia
penado vekis atenton de gvidantoj de UEA kaj en 1963 la tiamaj
prezidanto Lapenna kaj vicprezidanto Wensing interkonsilighis
kun li kaj venis al la opinio, ke estas urgha bezono eldoni komercan
vortaron de pluraj lingvoj inkluzive de Esperanto kaj establi
la Instituton por Esperanto en Komerco kaj Industrio. Evidente
Esperanto estas supera, sed estas komplike konduki ghin en ekonomion.
Oni devas garantii, ke chiu termino estas samsignifa en chiuj
lingvoj, char eraro kauzos miskomprenon kaj eble grandan damaghon
al ekonomio. Tio estis malfacilega laboro kaj ili disponigis multe
da tempo, energio kaj mono. Finfine en 1974 eldonighis en Nederlando
la Internacia Ekonomia kaj Komerca Vortaro en Esperanto kaj la
angla, franca, germana, hispana, itala, nederlanda, portugala
kaj sveda lingvoj. Sed bedaurinde poste chesis la laboro pri la
vortaro kaj instituto. S-ro Vogelmann ne deprimighis kaj daure
penadis sola por la 20-lingva vortaro ekde 1978. En la sekvanta
jaro mi komencis kunlaboron kun li por eldoni azian version de
la vortaro kun aldono de la china kaj japana lingvoj surbaze de
la europa versio. Organizite de mi chinaj kaj japanaj fakuloj
plenumis en 10 jaroj la tradukadon, korektadon kaj kompostadon.
En 1989, kiam mi emeritighis, la laboro por la azia versio de
la vortaro en 11 lingvoj ankorau ne finighis. Finfine ghi eldonighis
en la sekvanta jaro. S-ro Vogelmann multe monhelpis la eldonadon
de la vortaro. Nun oni jam finis la tradukadon de la vortaro el
Esperanto en la araban kaj iranan lingvojn por la Proksim-Orienta
versio, la bulgaran, chehhan, hungaran, polan, rumanan kaj rusan
por la Orient-Europa versio. La tradukoj en tiuj lingvoj estis
transdonitaj al UEA kaj iuj duplikatoj estas konservataj en la
Germana Esperanto-Biblioteko.
S-ro Vogelmann multe zorgis pri E-movado
en aliaj landoj precipe pri tiu en Chinio. Li opiniis, ke E-movado
de Chinio havas grandan signifon por la estonteco de Esperanto,
kaj estis volonta helpi E-movadon de Chinio. En 1980 li donacis
al la China Esperanto-Ligo (ChEL) kolekton da ekzempleroj de "Heroldo
de Esperanto", kiujn li konservis dum 40 jaroj. En 1986,
Chinio gastigis la 71-an UK en Pekino. S-ro Vogelmann informighis,
ke mankis al ChEL kopi-mashino, li achetis kontrau pli ol dek
mil markoj la mashinon kaj aerposhte sendis ghin al Pekino. En
1995 li skribis al pli ol 20 koncernaj chinaj organizoj kaj individuoj
por akcenti la sukcesojn kaj gravecon de E-movado de Chinio kaj
konsilis fondi bibliotekon kaj muzeon de Esperanto en Chinio.
Antau tio Jhelezo, Chen Yuan kaj aliaj veteranoj de la china E-movado
jam havis saman deziron, kaj la propono de Vogelmann ludis la
rolon de akcelilo. En 1996 ChEL decidis fondi Esperanto-bibliotekon
kaj mi prenis sur min la preparadon. S-ro Vogelmann donacis al
la biblioteko 1300 markojn kaj ankau ekzemplerojn de "La
Nova Realismo" en chiuj versioj. Krome li helpis al ni en
starigo de kontakto kun la Germana Esperanto-Biblioteko.
Por pli kompletigi Esperanton, s-ro Vogelmann
verkis "Necesa modernigo de Esperanto" kaj elmetis novajn
proponojn konformajn al "Fundamento de Esperanto" de
Zemenhof. Mi chinigis lian artikolon kaj publikigis ghin en "La
Mondo".
S-ro Vogelmann multe faris por Esperanto kaj mi ne povas chion
skribi en mia artikolo. Li estis solida praktikanto kaj malavare
kontribuis al Esperanto.
Sincereco kaj amikeco al Chinio
Per Esperanto s-ro Vogelmann amikighis
al multaj homoj de diversaj landoj kaj precipe de Chinio. Li estis
aparte amika al Chinio. Li chiam oponis, ke la evoluintaj landoj
prirabas kaj ekspluatas la trian mondon, kaj pledis por helpi
la disvolvighantajn landojn disvolvi sian ekonomion kaj liberighi
de malricheco, ke chiuj kunlaboru por mediprotektado kaj kunekzistu
harmonie kun la naturo. Chinio estas la plej granda disvolvighanta
lando kaj progresas rapide, tial li multe esperis de Chinio.
Ekde 1928 li informighis pri la kulturo
kaj la situacio de la tiama Chinio pere de kontakto kun chinaj
studentoj kaj simpatiis kun la china popolo. Lia unua china korespondamiko
estis profesoro en Kantono. En malliberejo s-ro Vogelmann legis
verkojn de Konfuceo. Post la Dua Mondmilito li amikighis kun pli
multe da chinoj kaj precipe post 1975 pli kaj pli multaj chinoj
aperi en kongresoj de Esperanto kaj li konatighis kun Bakin, Ye
Junjian, Zhang Qicheng kaj aliaj chinoj. Li abonis la revuon "El
Popola Chinio" kaj zorgis pri la evoluo de la china socio.
Li rimarkis ne nur la progreson de la china socio kaj emancipighon
de la chinaj virinoj, sed ankau la damaghon de la "kultura
revolucio" al la edukado kaj ekonomio de Chinio. En 1984
li vizitis Pekinon, Shanhajon kaj aliajn 8 urbojn en Chinio kaj
prelegis en 8 universitatoj pri mediprotektado. Li vizitis fabrikojn,
vilaghojn, lernejojn, pitoreskejojn kaj ech kazernon, kiun ne
estis en lia itinero. Li interparolis kun ordinaraj chinoj, konis
la chiutagan vivon de la china popolo kaj perceptis la firman
decidon de la china registaro por pordmalfermo kaj reformado.
Li multe kontaktighis kun E-organizoj kaj samideanoj en diversaj
lokoj de Chinio. En la vizitado li akiris pli multajn E-amikojn.
Reveninte hejmen, li donacis al Chinio multajn librojn kaj abonis
alilandajn revuojn donace al chinaj samideanoj. En 1985, post
la 70-a UK en Germanio, li gastigis chinajn kongresanojn. En 1986
li ne cheestis la 71-an UK en Pekino pro malsano, sed li sendis
sian filon al la kongreso kaj donacis al ChEL kopi-mashinon.
Li chiam zorgis pri la disvolvigho kaj
progreso de Chinio. Li multfoje atentigis nin eviti la eraran
vojon iritan de okcidentaj landoj, ne ripeti ilian eraron, bone
protekti la medion kaj gardi nin kontrau minaco de la angla lingvo
al la china kulturo. Pri tio li skribis al la china gvidanto Deng
Xiaoping kaj koncernaj fakoj de la china registaro. Krome li skribis
por Renmin Ribao (Popola Jhurnalo) artikolon, kiun mi elesperantigis
kaj transdonis al ghia redakcio. En tio ni vidis liajn malproksimvidecon
kaj sincerecon por la china popolo.
Li tenis la tutan homaron en la koro
En sia biografio s-ro Vogelmann skribis,
ke lia tuta vivo estis dedichita al la interkomprenigho de la
popoloj de diversaj landoj kaj al socia justeco. Li faris tion
ne por siaj propraj interesoj, li ne estis egoisto, nek pitanima
naciisto sole por la interesoj de sia nacio, nek ultra-religiisto.
Li klopodadis nur por la celo, ke chiuj popoloj venku rasan, religian
kaj politikan antaujughon, pace kunekzistu por defendi la mondpacon,
protektu la naturan medion kaj ekologian ekvilibron, kaj kreu
belan estontecon de la tuta homaro. Li estis nobla homo kaj esperantisto
super hipokritaj egoistoj. Eble iuj homoj ne povis kompreni kaj
akcepti liajn vidpunktojn, shajne opiniante, ke li estis tro idealisma,
naiva kaj nepraktika. Sed mi kredas, ke li estos komprenata de
la homoj, same kiel la graveco de mediprotektado estis komprenata
post longa tempo. Veraj esperantistoj ne estas homoj vidantaj
nur ghis la pinto de la nazo. Ili chiam estos esperplenaj kaj
batalos por la idealo kaj bela estonteco. Ni fieras pro la elstara
samideano s-ro Vogelmann. Ni chiam memoros kaj imitos lin!
__________________________
* Honora konsilanto de la China Esperanto-Ligo kaj direktoro
de la China Esperanto-Biblioteko
|