kiu estas kiu en E-ujo
   
       
   
   
   
  Mond-heredajho  
  China Kulturo  
  Okcidenta Chinio  
  Nacimalplimultoj  
  Enciklopetieto de Chinio  
  Arkeologio  
  Retposhtu al ni  

 

 

 

 

 

 
  

Biografieto de Verda Majo

    Hasegawa Teru, konata en Esperantujo per sia plumnomo Verda Majo, naskighis en 1912 en Japanio. En junio de 1932 shi eklernis Esperanton. En la pritempo de 1936, dank' al Esperanto shi konatighis kun Liu Ren, china studento en Tokio, kaj edzinighis al li en la autuno de la sama jaro. Shi venis al Shanhajo en la 19-a de aprilo 1937.

    Nelonge post sia alveno al Shanhajo, Verda Majo faris kontakton kun China Proleta Esperantista Unio (ChPEU). Shi partoprenis en chiuj aktivadoj de la Shanhaja Esperantista Ligo kaj kontribuis artikolojn al "Chinio Hurlas", informa bulteno de ChPEU por eksterlandoj, publikigita dum iu tempo chiun tagdekon. Komence de decembro en 1937, Verda Majo kaj Liu Ren atingis Kantonon kaj laboris en la Esperanta sekcio de Kantona Internacia Asocio. En julio 1938, ili venis al Wuhan kaj eklaboris en la Fako por Internacia Propagando de Kuomintang. Vintre de 1938, ili evakuis al Chongqing kaj tie kontribuis artikolojn al la duonmonata Esperanta periodajho "Heroldo de Chinio". Shiaj artikoloj aperis unu post aliaj sur la paghoj de la revuo ghis la lasta numero de 1945. Somere de 1940 ili eklaboris en la Komisiono de Kultura Laboro kaj poste partoprenis en la redakta laboro de la gazeto "Kontrauatako", eldonita de la Nordorienta Nacisava Asocio. En 1945, ili veturis al Harbin kaj funkciis en la Administracia Komitato de la Nordorienta Liberigita Regiono kiel komitatanoj respondecaj por redaktado kaj kontrolado. Poste ili translokighis al Jiamusi en nordoriento de Chinio. En la 10-a de junuaro 1947, Verda Majo malfeliche forpasis pro infekto post abortigo. En la 22-a de aprilo en la sama jaro, ankau Liu Ren forpasis pro malsano. La geedzoj estis enterigitaj en la Martira Tombejo de Jiamusi.

 

 

 

 Esp-novajhoj
 Kalendaro
 Korespondi Deziras
 Lernado
 Historio de Esperanto
 Kiu estas kiu en E-ujo
 Forumo
 Radio
 E-organizoj
 Amuzejo
 E-Literaturo
   

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688