kiu estas kiu en E-ujo
   
       
   
   
   
  Mond-heredajho  
  China Kulturo  
  Okcidenta Chinio  
  Nacimalplimultoj  
  Enciklopetieto de Chinio  
  Arkeologio  
  Retposhtu al ni  

 

 
 
  

Li Shijun -- esperantologo, mentoro kaj tradukisto

Plua strebo en maljuneco

    Krom traduki kaj instrui, Li Shijun ankau verkis la lernolibron "Pri la Traduka Arto de Esperanto", "Komentoj pri la Lernolibro 'Pashoj al Plena Posedo' de W. Auld", kompilis la Esperantan kantaron "Kantu! Kantu!" kaj proksimume 10 Esperantajn lernolibrojn kaj vortarojn.

    En la unuaj jaroj de la 8-a jardeko, Li Shijun verkis por komencantoj facilajn poemojn kaj ghis nun li jam kreis pli ol 300 tiajn versajhojn kaj 250 "Rakontojn pri Afanti" en versoj. Li kontribuis al chinaj kaj eksterlandaj Esperantaj gazetoj komentariojn, raportajhojn, novelojn, poemojn kaj recenzojn. Antau nelonge, li finis la tradukadon de la fama china klasika novelaro "Elektitaj Mirrakontoj de Liaozhai" de Qing-dinastio (1644-1911). Finighis ankau lia traduko de unu el la 4 plej popularaj chinaj klasikaj romanoj "Che Akvorando" (kun pli ol 800 versajhoj) kaj kompilado kaj tradukado de "China Proverbaro" el pli ol 5000 proverboj.

    Li Shijun shatas legi, ludi pianon kaj ankau pentri. Li jam ne bezonas iri al la oficejo, sed li sentas, ke mankas al li tempo por korespondi kun siaj geamikoj. Li jam forlasis la vicprezidantecon de la Pekina Esperanto-Asocio, tamen li plue dedichas sian tempon kaj energion al organizado kaj cheesto de ghiaj Esperantaj aktivadoj. Nun li ghoje vidas la jhusan aperon de lia poshformata "Gvidlibro de Esperanta Konversacio" por helpi komencantojn kaj progresantojn kaj li planas kompili porstudentan vortaron en Esperanto kaj lernolibron por progresiga kurso.

 

 

 Esp-novajhoj
 Kalendaro
 Korespondi Deziras
 Lernado
 Historio de Esperanto
 Kiu estas kiu en E-ujo
 Forumo
 Radio
 E-organizoj
 Amuzejo
 E-Literaturo
   

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68996214/15/16