Li Shijun laboris por EPCh dekojn da jaroj. Tradukado
kaj verkado konsumis grandan parton de lia energio. Pri tio li diris: "Tio
estas bezono de la laboro, kaj mi amas Esperanton. Sed mi plej shatas instruadon." Jes,
antau 55 jaroj, kiam li estis en Chengdu, li jam laboris kiel instruisto kaj gvidis
Esperantajn kursojn. En la 50-aj jaroj, kiam EPCh interrompis sian aperadon dum
kelkaj jaroj, li denove laboris kiel instruisto en mezlernejoj. En 1957, kiam
EPCh klopodis rekomenci sian aperadon, li revenis al ghia redakcio. Dum la sekvanta
periodo li instruis Esperanton en la China Popola Universitato, la Shanhaja Fremdlingva
Instituto kaj Yunnan-Universitato. En 1981 kaj 1982 li gvidis du Esperanto-kursojn
por instruistoj el universitatoj kaj kolegioj, kaj tiuj instruistoj post diplomitigho
diskonigas Esperanton en diversaj partoj de Chinio. En
1984, fondighis la China Koresponda Esperanto-Instituto kaj Li Shijun farighis
ghia direktoro. Chirkau dek miloj da homoj lernis en la kursoj. Post sia emeritigho,
li gvidis Esperantan kurson en la Pekina Radiodisaudiga Instituto. La dekkelkaj
gestudentoj de tiu kurso diplomitighis en 1991 kaj eklaboris en la China Esperanto-Ligo,
la redakcio de EPCh kaj China Radio Internacia. Septembre de 1991, li gvidis Esperanto-kurson
en la Centra Instituto de Kulturaj Laborantoj. En la lastaj jaroj, li gvidis Esperanto-kursojn
ankau en la urbo Shenyang en nordorienta Chinio. Li
Shijun amas Esperanto-instruadon kaj multe sukcesis en esplorado de instrumetodoj.
Lia profesio ne estas instruado, sed li multe kontribuis al la Esperanto-instruado,
tial li estis akceptita kiel membro de la China Societo de Esperanto-Instruado
en Superaj Lernejoj. Al chiu ghia simpozio li prezentis 1 au 2 memuarojn pri instrumetodo
au gramatiko, kaj tiuj artikoloj plejparte estis publikigitaj en la revuo "Esperanto
en Superaj Lernejoj". |