kiu estas kiu en E-ujo
   
       
   
   
   
  Mond-heredajho  
  China Kulturo  
  Okcidenta Chinio  
  Nacimalplimultoj  
  Enciklopetieto de Chinio  
  Arkeologio  
  Retposhtu al ni  

 

 
 
  

Li Shijun -- esperantologo, mentoro kaj tradukisto

Unu el la plej malnovaj laborantoj de EPCh

    Maje de 1950, fondighis la redakcio de El Popola Chinio kaj sinjoro Venlo Fon skribis al Li Shijun, ke li venu al Pekino por labori en ghi. Kaj li venis el la sudo kun sia bebo trimonata kaj farighis unu el la tri unuaj laborantoj de la redakcio. La aliaj du estis Venlo Fon kaj Honfan.

    Tri laborantoj ne estis sufichaj por monata revuo. Li Shijun diris: "Tiam mi devis fari multajn laborojn, ekzemple legi kaj elekti kontribuajhojn, traduki artikolojn, korekti presprovajhojn, distribui la gazeton kaj korespondi kun ghiaj legantoj. Mi estis la plej juna el la trio kaj devis fari diversajn bagatelojn. Mi tajpis chiujn netojn."

    En la postaj jaroj, pli kaj pli grandighis la redakcio. Li zorgis chefe pri tradukado de artikoloj. Li laboris kiel vicestro de la traduka sekcio, poste kiel vicchefredaktoro de la gazeto kaj tiu de la China Esperanto-Eldonejo. Li emeritighis en 1989. Tiam li estis la sola el la tri plej malnovaj laborantoj de EPCh, char la aliaj du jam forpasis.

 

 

 Esp-novajhoj
 Kalendaro
 Korespondi Deziras
 Lernado
 Historio de Esperanto
 Kiu estas kiu en E-ujo
 Forumo
 Radio
 E-organizoj
 Amuzejo
 E-Literaturo
   

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68996214/15/16