kiu estas kiu en E-ujo
   
       
   
   
   
  Mond-heredajho  
  China Kulturo  
  Okcidenta Chinio  
  Nacimalplimultoj  
  Enciklopetieto de Chinio  
  Arkeologio  
  Retposhtu al ni  

 

 
 
  

Li Shijun -- esperantologo, mentoro kaj tradukisto

Unu kotizo por kvin lernantoj

    S-ro Li Shijun naskighis la 29-an de marto 1923 en kamparana familio en Hebei-provinco. En 1935, kiam li lernis en elementa lernejo, li audis pri Esperanto. Sed en sia knabeco li shatis naturajn sciencojn kaj adoris sciencistojn kaj inventistojn M. Curie, A. Einstein, J. Watt, T. A. Edison k.a. Tiam en la china kamparo preskau ne estis auto. Kiam auto paneis survoje, li longe observis riparadon. Ankau trajno multe interesis lin, ke li ofte postkuris ghin. Li ech intershanghis sian biciklon kontrau magneto kaj libroj pri naturaj sciencoj. En 1937 li eniris en la mezlernejon Jinan en Shandong-provinco. Sed tiam eksplodis la Kontraujapana Rezistmilito, kaj li migris kune kun la lernejo al la provincoj Henan, Hubei, Shaanxi kaj poste al Sichuan.

    En 1939, kiam li fervoris en la movado de latinigo de la china skriba lingvo, li hazarde achetis lernolibron "Esperanto en Unu Monato" verkitan de s-ro Chen Junqing kaj tre interesighis pri Esperanto. En 1940, kiam li lernis en la tria klaso de mezlernejo, s-roj Jhelezo kaj Venlo Fon fondis korespondan lernejon de Esperanto en Chongqing, Sichuan-provinco. Li kaj liaj 4 kamaradoj informighis pri tio kaj kolektis 5 juanojn por sin anonci por lernado. Ili skribis al la lernejo petante, ke ghi akceptu la kvin knabojn kontrau kotizo por unu lernanto. Tiam la lernantoj elmigrintaj el la de japanoj okupata Norda Chinio vivis tre mizere kaj 5 juanoj sufichis por monata vivtenado de unu junulo. Eltunko, instruisto de la Koresponda E-Lernejo, varmkore akceptis ilian peton. Tiel la knaboj eklernis en elementa kurso de Esperanto. Sed poste nur Li Shijun daurigis sian lernadon en progresiga kurso.

    Pro malricheco kaj malsano li ne povis fini sian lernadon en la supera mezlernejo. En 1941-1945 li estis kuracata en hospitalo subvenciata de la Internacia Rugha Kruco. En la hospitalo estis aliaj esperantistoj kaj ili starigis studrondon, aranghis Esperantan ekspozicion kaj ech fondis kursojn de Esperanto.

    En 1945-1950 li laboris kiel jhurnalisto kaj instruisto de mezlernejo en Chengdu kaj aliaj lokoj de Sichuan-provinco. Samtempe li aktive agadis por Esperanto.

 

 

 Esp-novajhoj
 Kalendaro
 Korespondi Deziras
 Lernado
 Historio de Esperanto
 Kiu estas kiu en E-ujo
 Forumo
 Radio
 E-organizoj
 Amuzejo
 E-Literaturo
   

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68996214/15/16