En la tridekaj jaroj de la 20-a jarcento la Esperanta
movado rimarkinde disvolvighis mondskale. Tiam en multaj landoj aperis Esperantaj
versioj de gravaj literaturajhoj kaj klasikaj verkoj. La chinaj esperantistoj
aplikis Esperanton en la naciliberiga movado kaj la progresema kultura movado
kaj multe disvolvis la Esperantan movadon enlande. En augusto de 1936, la redakcio
de "La Mondo" sendis leterojn al famuloj de la kultura rondo por kolekti
iliajn opiniojn pri Esperanto. Tiam Lusin suferis gravan malsanon kaj chiutage
sputis sangon. En tia sanstato li ech ne forgesis subteni Esperanton. Li tiel
skribis en la responda letero: "Mi mem estas
konvinkita, ke mi aprobas Esperanton. Tio estas de tre longa tempo, eble 20 jaroj.
Tamen lau mia memoro la motivoj estas tre simplaj: 1.
Ghi povas unuigi chiujn homojn en la mondo, precipe la subprematajn; 2.
Ghi povas diskonigi literaturojn;
3. Mi vidas kelkajn esperantistojn, kiuj
estas pli noblaj ol la hipokritaj egoistoj."
La
respondo de Lusin estis publikigita en "La Mondo", sed bedaurinde, en
la sama monato, en kiu publikighis lia letero, li forpasis, kaj lia respondo farighis
liaj lastaj vortoj por chinaj esperantistoj. En la sekvanta jaro, komencighis
la Kontraujapana Rezistmilito. Chinaj esperantistoj eldonis en Esperanto "Vocho
el Oriento", "Heroldo de Chinio", "Jan-an Esperantisto"
kaj aliajn revuojn por informi la chinan nacisavan batalon kaj gajni simpation
de la mondo. |