kiu estas kiu en E-ujo
   
       
   
   
   
  Mond-heredajho  
  China Kulturo  
  Okcidenta Chinio  
  Nacimalplimultoj  
  Enciklopetieto de Chinio  
  Arkeologio  
  Retposhtu al ni  

 

 
 
  

Mentoro de esperantistoj

    Post la naskigho de Esperanto, ghia kreinto Zamenhof donis grandan atenton al esperantigo de literaturajhoj. Li tradukis multajn famajn verkojn en Esperanton. Heredante lian tradicion, diverslandaj samideanoj sin dedichis al esperantigo de literaturajhoj, precipe tiuj de subpremataj nacioj. Lusin subtenis Hujucz k.a. en elesperantigo de tiuj literaturajhoj por prezenti ilin al la china popolo. Instruante en la Pekina Esperanta Kolegio, li instigis la lernantojn traduki Esperantajn verkojn, opiniante, ke tio estas fundamenta laboro por la disvastigo de Esperanto. Poste li disponigis paghojn al Esperantaj tradukajhoj en "Fluego", "Tradukoj" kaj aliaj gazetoj kun li kiel chefredaktoro.

    Kortusha estis lia prizorgo kaj helpo al esperantisto Sun Yong. Post memlernado de Esperanto Sun chinigis el Esperanto la epopeon "Johano la Brava" de la fama hungara poeto Petofi Sandor. Lusin legis la manuskripton kaj reviziis ghin lau la germanlingva versio. Post tio li chiamaniere klopodis por trovi por ghi eldonejon. La fervora helpo de Lusin donis grandan kuraghigon al Sun Yong, kaj chi tiu poste elesperantigis "40 Poemoj de Petofi Sandor", "Foriro tra la Pasejo", "La Kapitana Filino" kaj aliajn kvin verkojn.

    Krome Lusin multfoje donacis monon kaj tantiemojn al chinaj E-organizoj kaj la Esperanta afero.

 

 

 

 Esp-novajhoj
 Kalendaro
 Korespondi Deziras
 Lernado
 Historio de Esperanto
 Kiu estas kiu en E-ujo
 Forumo
 Radio
 E-organizoj
 Amuzejo
 E-Literaturo
   

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68996214/15/16