Meze de januaro 1927, Lusin venis al Kantono kaj laboris
kiel dekano de la literatura fakultato de Zhongshan-universitato. Tiam en Kantono
la Esperanta movado estis pli vigla ol tiu en Pekino kaj pli ol 20 lernejoj instruis
Esperanton. Pli ol 2000 kantonaj esperantistoj montris varman bonvenigon al Lusin.
Ghuste tiam oni preparis kunvenon por bonvenigi Zeihile, germanan esperantiston
kaj poeton piedvojaghantan tra la mondo. Li ekiris de Germanio en la 1-a de augusto
1923 kaj travojaghis jam 27 landojn. Post tri kaj duona jaroj li venis al Kantono. En
la kunveno Lusin faris paroladon subtenantan Esperanton. El tio oni povas vidi
lian altan takson al Esperanto. |