Komence post enkonduko de Esperanto en Chinion, Pekino
estis unu el la urboj, en kiuj viglis Esperanto-movado. En 1913 en Pekino fondighis
Esperanta Asocio. En 1917, lau la iniciato de Cai, Esperanto estis prenita kiel
nedeviga studobjekto en la Pekina Universitato. Dum Eroshenko instruis en la universitato,
500-600 studentoj lernis Esperanton. En augusto de 1923, Cai Yuanpei k.a. establis
en Pekino la Esperantan Kolegion. Cai Yuanpei estis rekomendita kiel ghia direktoro.
La lernejo invitis Lusin lekcii pri "Skizo pri la Historio de Chinaj Noveloj
kaj Romanoj". Malgrau sia granda okupiteco pro instruado en pluraj lernejoj
kaj verkado kaj tradukado Lusin akceptis la inviton, promesante doni du lecionojn
chiusemajne. Konsiderante la financan malfacilon
de la lernejo, Lusin fordankis la honorarion pagitan al li pro la lekciado. Li
diris: "En la nuna situacio esperantistoj devas chiamaniere kontribui al
Esperanto, kaj nur tiel Esperanto povos esti disvastigita. Malgrau ke mi nun ne
povas skribi ech unu vorton de Esperanto, mi subtenas la movadon, char mi aprobas
Esperanton." En la Pekina Esperanta Kolegio
estis pli ol 300 lernantoj. En la komenco nur iom pli ol 40 lernantoj studis "Skizo
pri la Historio de Chinaj Noveloj kaj Romanoj" kaj ili lernis en malgranda
klaschambro, kaj poste pro la profundaj scioj kaj bela instruado de Lusin, pli
kaj pli da lernantoj sin turnis al tiu studobjekto, kaj oni devis aranghi la lecionon
en auditorio. Kvankam la Pekina Esperanta Kolegio
funkciis nur kelkajn jarojn, tamen ghi kulturis multajn esperantistojn, kiuj kontribuis
al la china Esperanto-movado. |