kiu estas kiu en E-ujo
   
       
   
   
   
  Mond-heredajho  
  China Kulturo  
  Okcidenta Chinio  
  Nacimalplimultoj  
  Enciklopetieto de Chinio  
  Arkeologio  
  Retposhtu al ni  

 

 
 
  

Amikeco kun Eroshenko

    Vasilij Eroshenko estis fama rusa esperantisto kaj verkisto. Li ne nur verkis multajn poemojn kaj fabelojn en Esperanto, sed ankau profunde studis Esperantan literaturon. Li kunvivis kun Lusin ch. 10 monatojn, kaj estighis profunda amikeco inter ili.

    En oktobro de 1921, lau la invito de Hujucz, estro de la Shanhaja Esperanto-Asocio, Eroshenko venis al Shanhajo kaj instruis Esperanton en la Shanhaja E-lernejo. Lusin havis grandan simpation al li kaj decidis diskonigi lin kaj liajn verkojn al chinaj legantoj.

    Lusin tradukis unue fabelojn de Eroshenko "Malvasta Kagho", "Sur la Bordo de Lageto" kaj "Songho en Printempa Nokto" kaj poste "Kolekto de Fabeloj de Eroshenko" kaj "Persikkolora Nubo". Informighinte, ke Eroshenko vivas malfecile, li skribis al Hujucz kun propono pri invito de Eroshenko al Pekino por instruado kaj rekomendis lin al s-ro Cai Yuanpei, direktoro de la Pekina Universitato.

    En februaro de 1922, Eroshenko akceptis la inviton de Cai kaj ekinstruis Esperanton en la Pekina Universitato kaj loghis che Lusin, kies familio montris al tiu blinda samideano grandan prizorgon. En Pekino, krom instruado de Esperanto, Eroshenko ankau faris prelegojn en aliaj superaj lernejoj ofte en Esperanto. Krom socio kaj literaturo, li pritraktis aparte Esperanton pri "neceseco de internacia lingvo" kaj "Esperanto kaj ghia literaturo". Tiam li estis elektita kiel sekretario de la Pekina Esperanto-Asocio kaj instruisto de Esperantaj kursoj. Julion de 1922, en la nomo de la Pekina Esperanto-Asocio li partoprenis en la 14-a Universala Kongreso de Esperanto en Finnlando. Post lia forlaso de Pekino, Lusin verkis la novelon "La Komedio de Anasoj" por esprimi sopiron al li.

    Lau memoro de iu profesia esperantisto, Lusin iam vizitis Esperantan kurson en la Pekina Universitato, sed pro sia okupiteco kaj manko de Esperanta legajho por memlernantoj, li ne sukcesis ellerni Esperanton. Ghuste kiel en sia letero de la 23-a de novembro1930 al Sun Yong li skribis: "Mi ne scipovas Esperanton, mi konas nur la vorton 'estas'". Sed tio ne malhelpis lian subtenon al Esperanto.

 

 

 

 Esp-novajhoj
 Kalendaro
 Korespondi Deziras
 Lernado
 Historio de Esperanto
 Kiu estas kiu en E-ujo
 Forumo
 Radio
 E-organizoj
 Amuzejo
 E-Literaturo
   

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68996214/15/16