Post la Revolucio de 1911, dank' al propagando kaj
rekomendo de intelektuloj, Esperanto disvastighis plue en Chinio. En Shanhajo
fondighis Esperanto-Societo, kaj ankau en aliaj pli ol dek grandaj kaj mezgrandaj
urboj fondighis Esperantaj organizoj. En 1912, kiam s-ro Cai Yuanpei estis eduka
ministro, li instrukciis, ke chiuj instruistaj lernejoj de Chinio funkciigu Esperantan
kurson. Tiutempe la ekonomio kaj kulturo de Chinio estis tre postighintaj kaj
multaj homoj ne konis Esperanton nek ghian utilon kaj ghian estontecon. Por tio
la revuo "Nova Junularo" lanchis diskuton, kiu dauris kvar jarojn. La
diskuto antauenpushis la Esperanto-movadon de Chinio kaj havis gravan signifon
en la historio de la China E-movado. La diskuto
estis proponita de leganto T. M. Cheng, kies letero aperis en "Nova Junularo"
(1916). En la letero li demandis, chu Esperanto estas lerninda kaj chu ghi estas
aplikebla. Chen Duxiu (1879-1942), unu el la chefaj fondintoj de la Komunista
Partio de Chinio, tiama chefredaktoro de "Nova Junularo" kaj unu el
la gvidantoj de la novkultura movado de Chinio, respondis: "Esperanto estas
afero necesa por la homaro, kvankam ghi ne estas aplikata en literaturo, sed eventuale
en scienco." Sekve de tio, Qian Xuantong publikigis artikolon, en kiu li
traktis la fonon de naskigho de Esperanto kaj multe laudis ghiajn sciencecon,
raciecon kaj praktikan valoron. Lia artikolo estis oponata de iuj homoj, kiuj
opiniis, ke Esperanto estas "senviva private fabrikita lingvo" kaj "havas
nek longan historion nek nacian spiriton", kaj konkludis, ke Esperanto ne
longe dauros. La absurdajhoj indignigis la aprobantojn de Esperanto, kaj ili publikigis
artikolojn por kontesti iliajn argumentojn. En la
4-a de novembro 1918, en sia artikolo "Rivertransiro kaj vojkonduko"
Lusin skribis: "Mi aprobas Esperanton, kaj la motivo de mia aprobo bazighas
sur mia kredo, ke la homaro havos estonte ian komunan lingvon. Jen la kialo. Sendube
mi ne povas aserti, ke la estonta universala lingvo estos Esperanto. Ne estas
antaudireble, ke ghi estos reformita Esperanto, pli perfekta, au io tute alia,
sed pli bona. Sed nun ekzistas sole Esperanto, kaj oni povas lerni ghin unue.
Nun Esperanto trovighas en rudimenta stadio, same kiel tio, ke kiam ne ekzistas
motorshipo, oni veturas nur per pirogo, kaj antau ol elfari motorshipon oni antauvidas,
ke oni havos estonte motorshipon, kaj ne volas fari pirogon au veturi per pirogo,
do ili ne povos inventi motorshipon, nek transiri riveron." Lusin
estis prestigha en la china kultura rondo, kaj liaj klaraj vidpunktoj sendube
forte inspiris kaj subtenis chinajn esperantistojn, precipe la Esperantan movadon. |