En la fino de la 19-a jarcento kaj la komenco de la
20-a jarcento Esperanto enkondukighis en Chinion el Japanio kaj aliaj landoj.
Tiam japana samideano Oosugi Sakae instruis Esperanton al chinaj studentoj Liu
Shipei, Zhang Ji, Jing Meijiu kaj Qian Xuantong, kiuj lernis en Japanio. Unuflanke
ili diskonigis Esperanton per "Egaleco" kaj aliaj revuoj, kaj aliflanke
ili okazigis kurson por kulturi esperantistojn. En 1908 Lusin partoprenis en la
Esperanta kurso gvidata de Zhang Ji. Post lernado Lusin profunde konis la historion
de la internacia lingvo, idealon de Zamenhof kaj trajton de Esperanto. Tio metis
solidan ideologian bazon por lia simpatio kaj subteno al Esperanto. |