kiu estas kiu en E-ujo
     
       
   
   
   
  Mond-heredajho  
  China Kulturo  
  Okcidenta Chinio  
  Nacimalplimultoj  
  Enciklopetieto de Chinio  
  Arkeologio  
  Retposhtu al ni  
   
 
   

Li Sen kaj E-movado de Interna Mongolio

de HAN HONG

    Menciante Li Sen, multaj scias, ke li estas esperantisto afabla kaj vivoplena. Kiel estro de la E-Asocio de la Autonoma Regiono de Interna Mongolio, de multaj jaroj li diligente lernas, aplikas kaj propagandas Esperanton kaj per tio multe kontribuas por nia movado en tiu nacimalplimulta regiono de Chinio.

Kontaktigho kun Esperanto

    En 1923 Li Sen naskighis en Tianjin. Diplomighinte el universitato en 1948, li komencis labori en fervojaj departementoj de Tianjin kaj Taiyuan. Poste, li laboris kiel chefingheniero de la Fervoja Buroo de Hohhot, chefurbo de la Autonoma Regiono de Interna Mongolio. En 1987 li emeritighis.

    En sia universitata lernado Li Sen aktive partoprenis en socia aktivado kaj nun li restas sama, kvankam pli-ol-70-jara.

    Li eklernis Esperanton en 1944, kiam li studis en la Pekina Universitato. Foje, li trovis la libron "Esperanto" en la Shtata Biblioteko de Pekino kaj scivoleme foliumis ghin. Tiamaniere li interesighis pri Esperanto kaj eklernis ghin. En lernado li faris multajn notojn. Li diris: "Mi bone memoras la okazintajhojn antau kvindek jaroj. Bedaurinde, mi perdis la notkajeron." Tiu travivajho semis la verdan semon en lia koro kaj kunligis lin kun Esperanto por la tuta vivo.

Sindedicho al la E-movado

    Komence de 1979, informighinte, ke en Hohhot funkcias Esperanta asocio, li do entuziasme partoprenis en E-movado.

    Nelonge post kiam li membrighis al la E-asocio, li estis elektita kiel ghia estro. Sub lia gvido la asocio fondis la revuojn "Verda Stepo" kaj "Amiko de Esperanto", funkciigis Esperantan kurson, korespondan E-kurson kaj radian E-kurson. Tiel multe progresis la E-movado de Interna Mongolio.

    En la pasintaj dekkelkaj jaroj la E-asocio okazigis E-kurson ch. 100-foje, en kiu lernis pli ol 4 mil homoj. Chiufoje, kiam komencighis la kurso, Li Sen prelegis sub la titolo "E-movado kaj ghia evoluo", por ke la kursanoj bone konu Esperanton.

    Li Sen kun siaj samideanoj venkis multajn malfacilajhojn por eldoni la organon "Verda Stepo" kaj "Amiko de Esperanto". Kaj plie, ili eldonis elesperantigitajn librojn, kiaj "Rememoro pri Militfajro" kaj "Esperanta Disertajharo", en la nomo "Libraro de Verda Stepo". Li Sen kaj aliaj aktivuloj ofte verkis disertajhojn pri E-movado de Chinio kaj lingvajho de Esperanto. Iuj disertajhoj aperis en Esperantaj revuoj. La de ili farita televida programo "La Interna Mogolio en Progreso" gajnis la duagradan premion en la 5-a Pacifika Kongreso de Esperanto en 1992.

    Li Sen opinias, ke por evoluigi E-movadon necesas pligrandigi la influon de Esperanto en chiuj kampoj. Ekde 1982 li propagandis Esperanton inter la fervojistoj per raporto, oratorado kaj kurso. Januare de 1984, fondighis la E-Asocio de la Fervoja Buroo de Hohhot. En 1992 fondighis la China Fervojista E-Asocio kaj Li Sen estis elektita kiel ghia prezidanto. Nun la asocio havas rilaton kun dekkelkaj fervojistaj E-grupoj en la mondo kaj kontribuas multe por la progreso de la china fervoja afero kaj la china fervojista E-movado.

    Kiel emerito, Li Sen estas okupata pri diversaj sociaj laboroj, tamen li dedichas plejparton de sia tempo al Esperanto. Li ofte helpas la asocion per sia honorario kaj ankau gastigas au helpas esperantisto-vizitantojn en- kaj eksterlandajn.

 

 

 

  Esp-novajhoj
  Kalendaro
  Korespondi Deziras
  Lernado
  Historio de Esperanto
  Kiu estas kiu en E-ujo
  Forumo
  Radio
  E-organizoj
  Amuzejo
  E-Literaturo

 

 

 

   

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68996214/15/16