Vasta amikigho
De la fino
de la 19-a jarcento ghis la mezo de la 80-aj jaroj de la pasinta
jarcento Hujucz travivis preskau la tutan jarcenton. Li estis
spirito de la jarcento. Per siaj nobla idealo, sublima personeco
kaj malavara helpemo li altiris kolegojn kaj amikojn al la justa
batalo por la komuna idealo. Char li estis homama, oni volis proksimighi
al li kaj intelektuloj volis elvershi sian koron al li. Eble tio
estis homaranismo iniciatita de L. L. Zamenhof.
Ne estas troige
diri, ke Hujucz havis sennombrajn amikojn en- kaj eksterlande.
Dum sia vizitado al kamparo en la maljuneco li konatighis kaj
amikighis kun nemalmultaj kamparanoj. La amikeco inter li, Lusin
kaj Eroshenko estis bona ekzemplo. Lusin, granda china verkisto
kaj pensulo kaj reprezentanto de la progresemaj chinaj intelektuloj,
iam laboris kiel rektoro de mezlernejo, kie lernis Hujucz. Kiam
Lusin instruis en Pekino, Hujucz akceptis en Shanhajo Eroshenkon,
blindan rusan poeton elpelitan de la japana registaro. Char Eroshenko
volis serchi novan pensfluon en Pekino, Hujucz rekomendis lin
al Lusin, dank'al kies helpo li komencis instrui Esperanton kaj
la rusan literaturon en la Pekina Universitato. Tiel naskighis
profunda amikeco inter Lusin kaj Eroshenko. Pro tio Lusin verkis
faman novelon "La Komedio de la Anasoj" kaj chinigis liajn plurajn
verkojn.
Eterna estis
ankau la amikeco inter Hujucz kaj Eroshenko. Hujucz ne nur tradukis
liajn verkajhojn, sed ankau petis la Komercan Presejon, la plej
grandan kaj faman siatempe en Chinio, eldoni lian tradukon de
"Rakontoj de Velkinta Folio" verkita de Eroshenko. Hujucz aperigis
ankau artikolon por konigi la blindan poeton en la vaste legata
gazeto "Orienta Kuriero" redaktata kaj eldonata de tiu presejo.
Je la nomo de la Shanhaja E-Asocio Hujucz eldonis la libron "Turo
por Fali" en Esperanto originale verkitan de Eroshenko.
Post la malsukceso
de la china revolucio en 1927 Lusin ekloghis en Shanhajo. Kaj
la amikeco inter Hujucz kaj Lusin kreskis tagon post tago. Lusin
aligis Hujucz al la China Ligo por Defendo de Civilaj Rajtoj,
fama organizo de progresemaj personoj en la 30-aj jaroj de la
20-a jarcento por savi tiujn, kiujn persekutis la reakciuloj.
En ghi laboris Song Qingling, Cai Yuanpei, Lusin kaj aliaj famuloj
en la politika kaj kultura rondoj. Malfeliche, Lusin forpasis
en oktobro 1936. Dank' al la klopodo de Hujucz k.a. okazis senprecedenca
procesio de funebrantoj, kiu farighis manifestacio de la china
nacio kontrau la japana militarismo. Miloj kaj miloj da popolanoj
funebre akompanis la cherkon de Lusin, kovritan per flago kun
vortoj "Nacia Spirito", al tombejo de Shanhajo. La procesio montris,
ke la china nacio estas nesubigebla kaj la china nacio starighos
finfine. Unu jaron poste, okazis en Chinio milito kontrau la agresantoj.
Hujucz bone konservis kaj diskonigis verkojn de Lusin, por ke
ili ne perdighu dum la milito. En Shanhajo chirkauita de la japanaj
agresantoj, Hujucz kompilis kaj eldonis "Noveloj de Lusin" el
20 volumoj, kio ne eblis ech por la plej fortaj eldonistoj en
tiu situacio. Tamen Hujucz rapide kolektis sufiche da mono kaj
paperoj, dank' al siaj amikoj en la presa, kultura, industria
kaj komerca rondoj de Shanhajo. En nur kelkaj monatoj eldonighis
la libro. El tio videblis ankau la forto de la granda amikeco
inter Hujucz kaj liaj amikoj.
Hujucz, kiel
Prometeo, akiris sanktan fajron, lumigis vojon kaj varmigis koron
por chinaj esperantistoj en malfacila kaj obskura periodo. Ekz.
dum la kultura revolucio (1966-1976) Hujucz chiam helpis tiujn,
kiuj suferis de maljusta traktado. Kiam Mao Dun, granda verkisto
de Chinio, estis miskulpigita, Hujucz kuraghe vizitis lin kaj
elpashis por solvi liajn malfacilojn. Plej kortushe estis, ke
kiam granda literaturisto Feng Xuefeng estis kruele persekutata
kaj turmentata de kancero, Hujucz, ne timante alies miskomprenon
kaj eventualan kulpigon, vizitadis lin por doni al li konsolon.
Post la forpaso de Feng Xuefeng Hujucz klopodis okazigi ceremonion
por lin adiaui.
Hujucz kaj Esperanto
Hujucz estis
enkorpigho de la spirito de Esperanto. En Chinio lia nomo signifis
Esperanton. Dum 73 jaroj post kiam li eklernis Esperanton en 1913,
lia koro estis neniam for de Esperanto. Li altiris multajn intelektulojn
al lernado kaj subteno de Esperanto. Unu el ili estis Bakin, granda
verkisto de Chinio. Li diris, ke Hujucz estis lia vojgvidanto.
En la 20-aj jaroj Hujucz kaj Bakin kune restarigis la Shanhajan
E-Asocion. Komence de la 30-aj jaroj Hujucz, Jhelezo kaj aliaj
samideanoj fondis la Shanhajan Esperantistan Ligon, kiu farighis
poste centro de la progresema E-movado de Chinio. Lau propono
de Hujucz oni elmetis la sloganon: "Per Esperanto por la Liberigo
de Chinio". Inspirate de la slogano, miloj kaj miloj da gejunuloj
partoprenis en la naci-sava batalo kaj samtempe akcelis la Esperantan
movadon.
En 1951 Hujucz
iniciatis la Chinan E-Ligon. Dum sia studado en Francio li partoprenis
la 20-an kaj 22-an UK respektive en 1928 kaj 1930. Li multe klopodis
por okazigi la 71-an UK en Pekino, sed bedaurinde, li ne povis
cheesti ghin. Li lacighis kaj devis ripozi. Tamen chinaj junaj
esperantistoj neniam forgesos lian kontribuon al Esperanto.
|