Atestanto de la demokratia revolucio
de Chinio
Hujucz naskighis
en la 9-a de septembro 1896. Li pasigis siajn infanjarojn en imperiestra
epoko. Kiam li havis 15 jarojn, la imperiestra reghimo estis anstatauita
de la respubliko. Kiam li plenkreskis, Chinio estis atencata de
orienta kaj okcidentaj potencoj kaj preskau koloniighis; kaj por
regpotenco kaj propraj interesoj chinaj militaristoj batalis inter
si, ke la ekonomia depresio pli kaj pli gravis kaj la popolanoj
pli kaj pli mizere vivis. Tamen intelektuloj estis serchantaj
la elirejon de la lando kaj tiun de la popolo kaj de si mem. Fine
la nefleksebla china popolo starighis, lanchis naci-liberigan
militon kontrau la agresantoj kaj venkis. Post la fondigho de
la popola respubliko mezagha Hujucz sin donis al la socialisma
konstruado. La bela revo de la homaro, kiun li havis dum longa
tempo, parte realighis.
Fervora socia aktivulo
Post la forpaso
de Hujucz la china popolo donis al li multajn titolojn, kiaj socia
aktivulo ( li klopodis por unuigi diversflankajn patriotojn kaj
batalis por la sendependeco kaj liberigho de la china nacio),
shtata aktivulo (li estis vicprezidanto de la China Popola Kongreso),
politikisto, diplomato, eldonisto, erudiciulo, analizisto pri
internaciaj problemoj, juristo, verkisto, tradukisto, filologo,
fakulo pri reformado de la china skriba lingvo kaj aktivulo de
E-movado.
Li meritis
chiujn tiujn titolojn, tamen plej shatis la titolon: aktivulo
de E-movado. Li estis la plej elstara propagandanto kaj organizanto
de E-movado. Li meritis la titolon de unu el la plej kreivaj aktivuloj
ne nur de Chinio, sed ankau de la mondo. Li zorgis pri Esperanto
kiam ajn kaj kie ajn. Li chiamaniere asociis Esperanton kun sia
idealo kaj lerte uzis tiun lingvon en aktivadoj politika, socia,
kultura kaj eduka, kiujn li entreprenis. Dum sia vivo li laboris
silente. Nur post lia forpaso oni subite rimarkis, ke li postlasis
siajn spurojn en multaj kampoj, kiaj politika, diplomatia kaj
kultura, tial oni pli komprenas lin, pli sopiras al li.
|