kiu estas kiu en E-ujo
     
       
   
   
   
  Mond-heredajho  
  China Kulturo  
  Okcidenta Chinio  
  Nacimalplimultoj  
  Enciklopetieto de Chinio  
  Arkeologio  
  Retposhtu al ni  

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 
 
   

Respektinda Li Naixi

de WANG HANPING

Sindedicho al china E-movado (1958-1987)

    En 1958, post la reveno al sia patrolando s-ro Li Naixi funkciis kiel ghenerala direktoro de ChEL kaj kumulis la redaktadon, eldonadon kaj distribuadon de EPCh. En la sama jaro li estis elektita kiel konstanta komitatano de ChEL. Dum sia servoperiodo li varbis profesiajn esperantistojn de la redakcio de EPCh, multigis kolorajn kaj blanka-nigrajn bildojn de la gazeto kaj plirichigis ghian enhavon. Tiel rimarkinde multighis la abonantoj.

    Samtempe, por plivastigi Esperanton kaj konigi Chinion al eksterlandaj esperantistoj Li Naixi proponis funkciigi Esperantan disaudigon en Radio Pekino (nuna China Radio Internacia). Lia propono estis aprobita de estraranoj de ChEL Hujucz, Jhelezo kaj Chen Yuan. Dank' al ilia klopodo la Esperanta elsendo ekfunkciis fine de 1964.

    Por gajni pli da simpatio al Esperanto kaj konigi ghin al pli multaj chinoj, Li Naixi proponis al ChEL okazigi ekspozicion pri E-laboro. La ekspozicio sukcese okazis julie de 1963 en Pekino. Ghin cheestis vichcefministro Chen Yi kaj aliaj shtataj gvidantoj. Samtempe okazis ankau la 1-a Tutlanda Laborkunsido de Esperanto, en kiu Chen Yi faris paroladon tre favoran al Esperanto. Tio multe kuraghigis la chinajn esperantistojn.

    Lau propono de Chen Yi, tuj post la kunsido Li Naixi donis grandan atenton al kulturado de junaj esperantistoj. Sankciite de la Shtata Ministerio de Supera Eduko, ChEL starigis kurson por altlernejaj E-instruistoj. La ministerio publikigis oficialan dokumenton, ke la altlernejoj povas uzi Esperanton kiel duan fremdan lingvon en la fremdlingva fakultato kaj kiel nedevigan studobjekton en aliaj fakultatoj. Fininte la lernadon en la nomita kurso, la instruistoj starigis nedevigan E-kurson en dek chinaj altlernejoj. En 1964 ChEL starigis E-kurson ankau en la Pekina Radio-disaudiga Instituto. La kursanoj venis el diversaj altlernejoj. Post unujara lernado ili estis senditaj al la redakcio de EPCh, Radio Pekino ktp. Tiuj esperantistoj edukitaj en la 60-aj jaroj farighis aktivuloj de la china E-movado. Ankau ili elbakis multe da esperantistoj.

    Li Naixi ne nur kontribuis por la redaktado kaj eldonado de EPCh, por la Esperanta disaudigo kaj por la edukado de esperantistoj, sed ankau gvidis ChEL en tradukado kaj publikigo de pli ol cent E-libroj sub la helpo de en- kaj eksterlandaj samideanoj.

    En la sekvaj dek jaroj de la Kultura Revolucio, la china E-movado estis serioze damaghita. Li Naixi devigite forlasis sian postenon. En 1979 la pli-ol-60-jara Li Naixi revenis al ChEL kaj ekfunkciis kiel ghia asista ghenerala sekretario. En la sama jaro okazis la 2-a Tutlanda Laborkunsido de Esperanto. La china E-movado reviglighis kaj senprecedence prosperis meze de la 80-aj jaroj.

    Por gvidi E-movadon en diversaj lokoj de Chinio kaj helpi esperantistojn en E-lernado, Li Naixi proponis fondi revuon, t.e. la organon de ChEL "La Mondo", kiu aperis en 1981, kun li kiel chefredaktoro. Por la fondigho de la societo "Amikoj de Esperanto", la China Esperanto-Eldonejo kaj la libro-servo de EPCh, li faris multajn laborojn.

    Krome, ekde 1980 Li Naixi elesperantigis "La Lanternisto kaj Aliaj Noveloj", "Mashin-mondo", "Dio Rekompencu Vin", "Versajhoj en Prozo" (de Turgenev) ktp. kaj faris piednotojn por multaj E-verkajhoj. La de li chinigita "Taglibro de Anne Frank" popece publikighis en "La Mondo" kaj ricevis laudon pro sia bela lingvajho. Li chinigis ankau multe da fremdlandaj literaturajhoj, verkis kaj publikigis en "La Mondo" multajn artikolojn pri Esperanto.

    Li donis grandan atenton ankau al edukado de Esperantaj instruistoj. Dank'al lia klopodo en 1981 starighis landskala kurso por altlernejaj E-instruistoj. Ghis 1988 funkciis entute 8 tiaj kursoj kaj en ili lernis pli ol 200 instruistoj. S-ro Li Naixi ankau partoprenis ellaboradon de la E-instrua programo por altlernejoj kaj kompiladon de "Lernolibro de Esperanto". Li ankau faris preparajn laborojn por la 1-a China Kongreso de Esperanto en Kunming (1985) kaj la 71-a UK en Pekino (1986). En 1987 li emeritighis.

 

 

 

  Esp-novajhoj
  Kalendaro
  Korespondi Deziras
  Lernado
  Historio de Esperanto
  Kiu estas kiu en E-ujo
  Forumo
  Radio
  E-organizoj
  Amuzejo
  E-Literaturo
 
 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68996214/15/16