Kontaktigho kun Esperanto
kaj e-istoj (1908-1958)
En
1908 s-ro Li Naixi naskighis en Meixian-gubernio de Guangdong-provinco.
De infanagho suferante molestadon de alilandaj agresantoj kaj
batalojn inter enlandaj militaristoj, li elkore sopiris al paca
kaj ideala socio. Jam en mezlernejo li legis multe da progresemaj
libroj, inter kiuj estis gazeto "Studentoj" kun Esperanta rubriko
gvidata de Hujucz, tiama estro de la Shanhaja E-Asocio. Che la
unua renkontigho kun Esperanto, li firmigis sian decidon lerni
ghin.
Printempe
de 1928, s-ro Li Naixi sukcese trapasis la ekzamenon eniri armean
lernejon de Nankino por studi radio-teknikon. Tiam li achetis
Esperantan lernolibron kaj komencis memlernadon. En 1929 kune
kun aliaj progresemuloj li estis jhetita en malliberejon. En ghi
li informighis, ke la Shanhaja E-Asocio starigis korespondan E-lernejon.
Li petis kunlernanton sendis por li la lernopagon. Tiam la famaj
e-istoj Hujucz kaj Bakin donis lecionojn kumule en tiu lernejo.
Ili persone korektis liajn ekzercojn. En la malliberejo li havis
sufiche da tempo por lerni. Tial li plenumis la lernadon en duonjaro.
Poste li achetis kelkajn E-librojn por plua studo.
Unu
jaron poste, li estis liberigita. Li partoprenis la kontraujapanan
batalon en Shanhajo kaj poste venis al Fujian-provinco. Tiam viglis
E-movado en- kaj eksterlanda. Li abonis nombron da E-gazetoj kaj
alighis al UEA. En Guiyang, chefurbo de Guizhou-provinco, li luis
klaschambron de iu elementa lernejo kaj starigis E-kurson en la
someraj ferioj. Veninte en Chongqing de Sichuan-provinco, li daurigis
lernadon de Esperanto kaj tradukis kaj publikigis versajhojn kaj
novelon "La Teatra Korbo" de Julio Baghy.
En
1937 eksplodis en la tuta Chinio la Kontraujapana Rezistmilito.
La vivo de s-ro Li Naixi farighis pli malkvieta. Li loghis sinsekve
en Xi'an, Chongqing, Hongkong kaj aliaj lokoj. Kie ajn li estis,
lin chiam akompanis Esperantaj libroj, kaj li chiamaniere klopodis
kontaktighi kun lokaj esperantistoj. Dum tiu tempo li konatighis
kun Venlo Fon, Eltunko, Zhang Qicheng kaj multaj aliaj chinaj
esperantistoj. Foje li kaj Venlo Fon ech fondis Esperantan presejon.
Antauvespere
de la fondigho de la China Popola Respubliko, li venis en Pekinon.
Post nelonge li ghojis pri la apero de la unua numero de EPCh
(1950), cheestis la fondkunvenon de la China Esperanto-Ligo (1951)
kaj donis kontribuajhojn al la revuo. Poste li estis sendita al
la China-Pollanda Mar-transporta Kompanio.
|