Mi konatighis
kun s-ino Ada Fighiera-Sikorska (1929-1996), redaktoro de "Heroldo
de Esperanto" dum la 80-a UK en Tampereo, Finnlando, somere de
1995.
Loghante kun
shi en la sama hotelo, mi renkontis shin chiutage dum la tuta
kongresa semajno. Shi estis svelta, emis blue kolorigi siajn palpebrojn
kaj uzi malhel-rughigilon kaj rozan ungo-vernison. Koliero el
perloj pendis sur shia kolo. Shi marshis rapide kaj ankau parolis
rapide, tamen entuziasme kaj bonhumore. "Jen talenta virino!"
mi pensis en mi, rigardante shin rapide foriranta malproksimen.
Estas mirinde,
ke virino tute sola redaktis kaj eldonis gazeton pli ol 30 jarojn.
Tio vekis grandan scivolemon en mi kaj s-ino Wang Yuqin, redaktoro
de la China Radio Internacia. Ni kaptis shin dum matenmangho kaj
interkonsilighis kun shi pri nia intervjuo.
Tiuvespere
shi venis en nian chambron. Gustumante konfitajhojn, kiujn ni
kunportis el Pekino, shi libere babilis kun ni. Kvankam shi parolis
rapide, tamen shia tono estis milda. Mi kaj s-ino Wang bombardis
shin per demandoj. Shi ghoje respondis kaj rakontis al ni sian
malfelichan infanecon.
Shi naskighis
en Sidlce, Pollando, la 26-an de januaro 1929. Malfeliche, milito
eksplodis en 1939. Nur 10-jara, shi ja spertis kruelajhojn de
la milito. Shia patro Sikorski, generalo, kune kun miloj da aliaj
polaj oficiroj estis murdita de malamikoj. Dume shi, shiaj patrino
kaj fratino estis eskortitaj al Siberio. Nur en 1942 shia familio
sukcese forlasis Sovetion kaj en novembro 1948 revenis al la patrujo.
Ada studis
en universitato de Varsovio. Influate de esperantistoj-studentoj,
shi eklernis Esperanton en kurso, kiun gvidis s-ro Julio Baghy,
fama Esperanta verkisto kaj poeto.
"Mi estas felicha,
ke mi havis tiel bonan E-instruiston. Dank' al li, mi faris grandan
progreson kaj sukcesis en ekzamenoj elementa kaj mezgrada. Poste
mi alighis al E-organizo," diris Ada kun granda ghojo.
Ni auskultis,
magnetizitaj de shia rakonto.
En 1958, antau
la jubilea UK en Varsovio, shi jam estis vicprezidanto de la Varsovia
E-Asocio. En 1959 shi fondis kune kun aliaj la E-redakcion de
la pola radio kaj farighis unu el ghiaj unuaj redaktoroj. Tiutempe
shi konatighis kun s-ro Gian Carlo Fighiera, konstanta kongresa
sekretario de UEA. Por prepari UK en Varsovio li loghis en la
kongresa urbo. En la afero por la komuna idealo ili enamighis
unu al la alia.
Post la geedzigho
en 1960 en Bruselo ili kune prilaboris la verdan ghardenon Esperantujo.
En la vivo ili interparolis nur en Esperanto.
En 1962 Ada
transprenis de s-ro Teo Jung, fondinto de "Heroldo de Esperanto",
ghian redaktan laboron, kiun shi fidele plenumis 34 jarojn. "Tiam
mi iom timis, ke mi ne kapablos fari tiun grandan laboron. Sed
mia edzo kuraghigis min, promesante helpi min en la komenco."
Tiel komencighis shia nova vivo.
"Mi devas konfesi,
ke tio ne estas normala laboro por iu ajn redakcio de nacilingva
jhurnalo." Ada diris al ni, ke shi devas mem fari chion. Krom
redaktado, enpaghigado kaj fotado, shi prizorgis ankau administradon,
korespondadon kun legantoj kaj kunlaborantoj… Por plenumi tiom
da taskoj oni devas havi lertecon kaj kapablecon. Tiajn posedis
Ada. Kaj poste komputoro multe helpis shin en shia laboro.
"Kial vi ne
dungas helpanton?" mi demandis.
"Heroldo funkcias
sen profita celo. Do mi ne havas sufiche da mono por la pago,"
shi respondis kun rideto. "Iam venis al mi volontulo el Koreio.
Tamen mi rifuzis lin pro la supre menciita kauzo. Krome, mi ne
havas lokon por li. Fakte, mia dormochambro servas al mi ankau
kiel kabineto."
"Redaktado
de Heroldo estas granda laboro chiutaga. Mi povas diri, ke mi
jam adaptis mian vivon privatan al tiu laboro."
Kun tempopaso,
shi farighis pli sperta kaj kapabla. Heroldo instruis al shi uzi
sian tagon pli bone kaj pli efike. "Ghi donis al mi tiom da ghojo,
tiom da plezuro intelekta kaj movada, tiom da instruigho, scioj,
konatigho kun la homoj diversaghaj de malsamaj etnoj el diversaj
landoj, ke mi fakte sentas min ege felicha, ke mi povas fari tian
laboron."
Efektive, Ada
sciis ne nur diligente labori, sed ankau bone prizorgi sian propran
familian vivon. Okupita de la redaktado, shi faris ankau mastrumadon,
flegis sian edzon kaj prenis sur sin la respondecon de achetado
kaj preparado de manghajhoj. Shi dormis ne multe. Chiutage shi
ellitighis frue. Reveninte de la matena bazaro, shi komencis sian
laboron strechan kaj signifoplenan.
Shi shatis
marshadi por sin ekzerci. Al shi plachis klasika muziko. Agrablis
bela muziko kaj en la chambro kaj en la kuirejo.
Ada estis senlaca
semanto en Esperantujo. Shi cheestis multajn internaciajn, naciajn
kaj lokajn kongresojn kaj konferencojn. Chie shi prelegis kaj
instruis Esperanton. Nemalmultaj el shiaj lernantoj farighis eminentaj
esperantistoj. La 80-a UK en Tampereo estis por shi la 35-a. Partopreni
UK estis granda ghuo por shi, char dum la kongresa semajno shi
povis fari multajn aferojn, renkontighi kun malnovaj amikoj kaj
konatighi kun novaj el diversaj kontinentoj. Kaj krome, shi povis
iom sufiche dormi.
En 1994 shi
farighis Honora Membro de UEA kaj ricevis Fame-premion. Je tio
shi diris kun rideto: "Tio estas ekster mia atendo."
"Tion vi meritas!"
Naskighis en mi respekto al tiu senlaca kaj elstara esperantistino.
Shia vocho estis tiel dolcha kaj agrabla, shia rideto tiel bela
kaj sincera.
Kvankam shi
forpasis en 1996, tamen shia sindonemo al Esperanto ankorau inspiras
al multaj adeptoj de Zamenhof energie labori por la bela idealo
de la homaro.
|