Enirinte la
entomologian muzeon en Yangling en la antauurbo de Xi'an, oni
tuj vidas vivoveran bronzan statuon. Chiutage iu maljunulo preterpasas
la statuon. Ili ambau portas la saman nomon -- entomologo Io Chou.
Tia honoro estas malofta en Chinio.
La nomita muzeo,
fondita en 1987, estas la unua china entomologia muzeo, por kiu
oni investis preskau 9 milionojn da juanoj (ch. 8.3 juanoj egalas
al unu usona dolaro). En la muzeo estas konservataj pli ol 700000
specimenoj de raraj insektoj kaj pli 10000 ekzempleroj da fakaj
libroj. La kvar grandaj helaj eksponejoj prezentas la insektan
mondon kaj ankau la vivovojon de la maljunulo rilate lian sciencan
esploradon.
"Origine en
la mondo ne estis distingo inter insektoj utilaj kaj malutilaj.
La naturo havas sian biochenon. Antaue en ekonomie postighintaj
regionoj oni forbruligis sovaghajn herbojn por ekspluati virgan
teron, kaj tio detruis arbarojn, la biochenon de insektoj, ke
chi tiuj povis trovi nenion krom plantoj por manghi, kaj tial
ili farighis malutilaj en la okuloj de la homoj. En la mondo oni
uzas insekticidon kontrau insekta plago, sed tio malutilas al
la kreskado de plantoj kaj minacas la vivon de aliaj insektoj,
kiuj tamen havas la rajton de vivado." En la kabineto de prof.
Io Chou raportistoj intervjuis tiun estimatan maljunulon, kaj
liaj simplaj vortoj kondukis ilin en la insektan regnon.
Prof. Io Chou
naskighis en 1912 en ordinara kamparana familio en la suda china
provinco Zhejiang. En la infaneco li helpis siajn gepatrojn kolekti
brullignon sur monto kaj ekamis chion en la naturo. Sub ilia eduko
li lernis diligente. Influate precipe de prof. You Qiwei, li montris
grandan intereson pri insektoj. 24-jara, li diplomighis el la
Agronomia Kolegio de Nantong-universitato en Jiangsu-provinco.
Por bone posedi fakajn sciojn kaj savi la suferoplenan patrujon,
li vojaghis en 1936 al Italio por studi en la Universitato de
Napoli, kie prof. F. Silvestri, mondfama autoritatulo de sistematika
entomologio, gvidis lian studon.
La 7-an de
julio 1937 okazis Lugouqiao-evento. La patrujon ofendis la japanaj
invadantoj. Propraokule li vidis, ke ankau la italaj fashistoj
pli kaj pli arogantis samtempe kun tio. Li forte indignis kaj
prezentis al prof. F. Silvestri sian motivon "Chu utilas mortigi
nur malgrandan insekton anstatau grandan?" kaj adiauis lin por
reveni la patrujon. Tuj en la sekvanta tago de sia reveno en Kantonon
aprile de 1938 li armeanighis kaj iris al fronto por batali kontrau
la japanaj invadantoj. Poste la diviziestro informighis, ke li
estas erudiciulo jhus reveninta el eksterlando, kaj malmobilizis
lin.
Post kiam li
farighis profesoro de la Nordokcidenta Agronomia Instituto, li
oficvojaghis tra la lando, spertante multajn malfacilojn. Li kolektis
pli ol 400000 specimenojn de insektoj, kaj 40 el la insektospecioj
oni titolis per lia nomo. Li klopodadis por fondo de la entomologia
muzeo. Dank' al lia energia laboro la muzeo farighis china ekspertiza
centro kaj bazo de sistematika entomologio pri kamparaj kaj arbaraj
insektoj. Li verkis ch. 200 fakajn librojn kaj disertajhojn. En
1996 li dufoje ricevis la oran medalon de F. Silvestri de Italio
kaj farighis membro de la Akademio Internacia de la Sciencoj San
Marino.
Lu Zheng, lia
edzino, estas fratino de eminentulo Lu Jianbo, kiu kune kun s-ano
Bakin dedichis sian energion al la china Esperanto-movado. Tiujare,
post la malmobiligho, Io Chou loghis che sia kunlernanto Lu Jianbo.
Ili interparolis pri sciencoj kaj pri la bela estonteco de Esperanto.
La 19-jara Lu Zheng estis magnetita de la amiko de sia frato.
Shi kune kun Io Chou iris al la china agrikultura lulilo Yangling.
Poste ankau shi profesorighis en la Nordokcidenta Agronomia Instituto.
La alta idealo de la homaro kunligis ilin. Shia amo al la edzo
kondukis shin al amo al insektoj. Nun iliaj kvin gefiloj feliche
vivas en diversaj urboj de Chinio. Prof. Io Chou vivtenis siajn
gefilojn per laborakiro el la entomologia esplorado kaj ne havis
multe da shparmono, sed li shparis chiun groshon por acheti grandan
kvanton da valoraj libroj. Inter la libroj konservataj en la entomologia
muzeo pli ol 2500 estis donacitaj de prof. Io Chou, kaj 185 el
liaj donacitaj libroj estas unikaj en Chinio. Auguste de 1996
china vicchefministro Li Lanqing vizitis la muzeon kaj laudis
lin pro lia kontribuo al la shtato kaj lia sindedicho al la scienca
esplorado.
Dum nia intervjuo
prof. Io Chou diris al ni: "La insekta influo sur la homoj iam
estis ech neatendita. Plurfoje oni malsukcesis dragi la Panaman
Kanalon, kaj unu el la kialoj estas, ke moskitoj atakis laboristojn
kaj kauzis al ili malarion, kiu forrabis la vivon de multaj el
ili." En 1984 li vojaghis al Nanning kaj survoje vidis grandan
pecon da sukerkana kampo komplete plagita de insektoj, kaj la
flava kampo-etendajho estis kvazau bruligita. La katastrofo minacanta
la homaron neniam deshiris lin de la entomologia esplorado.
Dum la pasintaj
60 jaroj prof. Io Chou estis ne nur diligenta en sia faka laboro,
sed ankau vigla en la Esperanta movado. Li verkadis en Esperanto.
Post fondigho de la Esperanto-Asocio de la Nordokcidenta Agronomia
Instituto li funkciis kiel ghia ghenerala direktoro. Foje li publikigis
kun aliaj 19 agronomoj publikan leteron al la progresemaj sciencistoj
de chiuj landoj alvokante, ke ili verku sciencan disertajhon en
Esperanto kaj plene utiligu Esperanton, por ke la sciencoj farighu
komuna richajho de la homaro. Li diris: "Esperanto ekzistis jam
100 jarojn en Chinio, kaj mi eklernis ghin antau 70 jaroj. Mi
bone parolas la italan lingvon kaj ankau povas skribi disertajhon
en la angla, sed mi preferas Esperanton, kion decidas nia nacia
digno." Antaue li korespondis en Esperanto kun fama hortikulturisto
I. V. Michurin kaj iuj entomologoj kaj foje sendis al Michurin
frukto-semojn.
Prof. Io Chou
diris al la raportistoj, kiuj estis kortushitaj de li: "Same kiel
vi, mi estas sentimentala kaj ekscitighema. Mi ege dankas vin
pro via afabla estimo. Sciencisto devas esti patriota, devokonscia,
akordighema kaj tempo-domagha."
Prof. Io Chou
estas sharghita de multaj laboroj. Chiutage li laboras pli ol
10 horojn. Ni vidis sur lia tablo "Servosoldato sub verda armea
standardo", "China oraflugila herminio" kaj "Insekta atlaso de
Io Chou", kiujn li aperigis antau nelonge, kaj "Chinaj papilioj
(daurigo)", "Katalogo de chinaj longflugilaj papilioj", "La china
papilia kulturo" (historio, rakontoj, ilustritaj tekstoj, silkaj
brodajhoj kaj poeziajhoj pri papilioj) kaj "Ilustrita libro pri
mondfamaj papilioj", kiujn li kompilas nun.
Pri la estonteco
prof. Io Chou diris: "Silkraupoj manghas morusfoliojn por doni
silkajn fadenojn. Che la komenco ghi ne donas silkajn fadenojn,
kvankam ghi manghas multe da morusfolioj. Shajnas al mi, ke mi
estas satmanghinta silkraupo preta doni bonajn silkajn fadenojn,
kaj mi ne povas forlasi tiun chi mondon, antau ol fordoni la silkajn
fadenojn."
|