Menciante Hu
Guozhu, niaj legantoj eble memoras lian artikolon kun la titolo"Ni
iru la vojon celitan" aperintan en nia revuo, n-ro 8, 1994. Li
finis sian artikolon per jena poemo:
Malfacileco,
malrapideco
al ni la vojon ne baros.
Sen malhonora malkuragheco
ni kion povos, ni faros.
Ni pasho post pasho, post longa laboro
atingos la celon en gloro.
Por atingi
la celon li aktivadis en Esperantujo jam 40 jarojn.
EN
LEGOChAMBRO
En la pasinta
autuno mi konatighis kun s-ro Hu dum la 3-a China Kongreso de
Esperanto okazinta en Chongqing. Li, nealta kaj maldika, aspektis
iom pala, tamen kun brilantaj okuloj. Du dikaj manuskriptoj de
lia Esperanta traduko de la novelaro "Strangajhoj de Liaozhai"
verkita de Pu Songling (1640-1715), kiujn li montris en la kongreso,
vekis grandan ehhon che la kongresanoj. Sur la kovrilo estas la
de li desegnita portreto de la autoro Pu Songling. Li diris, ke
en lia legochambro estas ankau 10 samdikaj manuskriptoj.
Kun respekto
kaj scivolemo mi vojaghis post la kongreso al Huangshi, Hubei-provinco,
por viziti lin en lia hejmo. S-ro Hu kaj lia edzino loghas en
brila etaghdomo en malnova stilo. La 2-chambra apartamento estas
simple meblita. La ekstera chambro servas kiel salono kaj la interna
- dormo- kaj legochambro. En ghi staras du grandaj librobretoj,
sur kiuj estas ne nur famaj klasikaj chinaj romanoj, sed ankau
mutaj libroj Esperantaj. Sur la tablo apud la lito sidas komputero
kaj presilo. S-ro Hu diris al mi: "Mia filo donis al mi tiujn
aparatojn. La enspezo de mi kaj mia edzino ne sufichas por acheti
ilin. Antaue mi verkis au tradukis manskribe. Nun mi pretas poluri
duafoje mian Esperantan tradukon de 'Strangajhoj de Liaozhai'
per la komputero." Tion dirinte, s-ro Hu prenis de sur librobreto
chiujn 12 manuskriptojn de Esperanta traduko de "Strangajhoj de
Liaozhai", kiuj enhavas 496 mirrakontojn.
Lia edzino
estas tenera kaj silentema. Post kiam s-ro Hu komencis sin okupi
pri esperantigo de "Strangajhoj de Liaozhai" en la 70-aj jaroj,
precipe post 1992, kiam li donis sian tutan energion al tiu laboro,
shi prizorgis lin en la chiutaga vivo.
TRAVIVAJHO
EN ESPERANTUJO
Sidante sur
sofo en la salono de s-ro Hu, mi auskultis lin pri lia travivajho
en Esperantujo.
"Mi komencis
memlerni Esperanton en 1956, kiam mi estis 18-jara, kaj havis
la felichon ricevi helpon de multaj chinaj veteranaj esperantistoj.
Ekz., s-ano Honfan letere respondis al mi la demandon: 'Kio estas
Esperanto?' kaj sendis al mi Esperantan lernolibron. Liaj afableco
kaj malegoismo estigis en mi respekton al esperantistoj kaj faris
min senshanceligha en E-lernado. Tri monatojn poste, mi povis
skribi en Esperanto kaj tri jarojn poste, aperis en EPCh mia Esperanta
traduko de chinaj popolrakontoj."
Tion dirinte,
s-ro Hu prenis sian foto-albumon kaj daurigis, montrante al mi
la foton, sur kiu estis li kaj s-ano Tikos kun blanka barbo: "Li
estas esperantisto, kiu plej imponas al mi. En la malfacilaj jaroj
1966-1976, kiam la china E-movado stagnis, mi dronis en korpremateco
kaj malespero. Estis s-ano Tikos, kiu skribis al mi kaj kuraghigis
min. Dank' al lia helpo, mi laboris super la metriko de Esperanta
poezio kaj verkis libron pri ghi."
En lia foto-albumo
estis foto de li kaj Wuhan-aj esperantistoj dum la festado de
la naskightago de L. L. Zamenhof en la 70-aj jaroj kaj la portreto
de Zamenhof en la foto estis desegnita de s-ro Hu. En la albumo
iuj fotoj montras, ke li instruas Esperanton sub la verdstela
standardo, interparolas kun esperantistoj en somera semajno en
Huangshi, partoprenas en la 71-a UK okazinta en Pekino en 1986...
Min ege interesis
la foto, sur kiu estis s-roj Hu, Wang Chongfang, Lin Liyuan, Shi
Chengtai kaj kvar virinoj, kiujn mi ne konis. S-ro Hu diris kun
rideto: "Tiu foto estas rara. En 1988 ni, kvar geedzaj partoj,
kolektighis en Pekino kaj fotis nin sur la Granda Muro. Kiom mirakla
estas Esperanto! Dank' al ghi, diverslokaj personoj kunvenas sub
la verdstela standardo por paco kaj amikeco."
ChE
LA MANGhTABLO
Informighinte,
ke baldau venos mia naskightago, la edzino de s-ro Hu preparis
speciale por mi vermichelojn. Che la manghtablo shi diris: "Niaj
infanoj laboras aliloke kaj malofte vizitas nin. Ordinare, nur
ni ambau estas hejme. Kaj li tuttage laboras che la skribotablo
sen paroli dum longa tempo. Hodiau vi alportis al ni gajecon."
S-ro Hu diris
ridetante: "Antaue shi faris chiujn domlaborojn kaj mi uzis preskau
chiujn miajn postlaborajn horojn kaj la shparlokitan monon por
la Esperanta afero. Kontrau tio shi neniam plendis. Emeritighinte,
mi volus akompani shin en televidado kaj sportado, tamen mi neniam
povas disighi de Esperanto."
"Ni ambau laboras
en kotonteksa fabriko, kies ekonomia efiko nun estas nebona. Post
operacio de la stomako li bezonas tonikajhon. Tio postulas de
ni monon," sin intermetis s-ino Hu.
"Mono estas
problemo chagrena. Ofte okazas, ke mi ne povas partopreni E-aktivadojn
en aliaj provincoj pro manko de mono. Dank' al monhelpo de miaj
amikoj, mi sukcesis vojaghi al Chongqing por la kongreso. De la
lastaj jaroj ni dedichas mian energion al verkado kaj tradukado.
Nun mi planas Esperantigi la novelaron 'Anekdotoj de Tang-dinastio'
kaj aliajn novelojn de Chinio, el kiuj iuj aperis en 'Penseo'
kaj aliaj Esperantaj eldonajhoj. Mi planas ankau kompili du poemarojn
kaj skribi 'rememorajhojn sub la titolo Verdaj Spuroj pri neforgesebla
amikeco inter chinaj kaj alilandaj esperantistoj."
Kiam mi adiauis
la geedzojn, pluvetis. S-ro Hu estis akompananta min al la autostacio.
Pashante sur asfaltita strato plena de platanaj folioj, s-ro Hu
diris, montrante la lagon che la ekstremo de la strato: "Chiumatene
mi ekzercas min per kureto kaj Tajghichjuan-o borde la ghi. Poste,
mi eklaboras en serena animstato."
|