S-ro Huang
Nai, vicprezidanto de la Federacio de Chinaj kripluloj, faris
grandan kontribuon por krei kaj reformi la novan chinan brajlon.
EN
PROGRESEMA MOVADO
Huang Nai estas
filo de Huang Xing, fama burgh-demokratia revoluciisto, politikisto
kaj strategiisto de Chinio. D-ro Sun Jatsen, granda pioniro de
la china burgh-demokratia revolucio, kaj Huang Xing kune iniciatis
la unuan chinan burghan revolucian partion. Poste Huang Xing helpis
d-ron Sun en la Revolucio de 1911, kiu finis la feudan regadon
en Chinio. Huang Nai naskighis en 1917 en Shanhajo, malpli ol
3 monatojn post kiam lia patro mortis.
La patriotismo
de la patro multe influis lin. Li decidis sekvi ekzemplon de sia
patro. Kiam li lernis en elementa lernejo, li estis estro de la
lernanta federacio kaj skoltismo de la lernejo. Kiam li lernis
en mezlernejo, li legis la eseon de Hujucz "Impresoj en Moskvo"
kaj ekkontaktis novajn pensfluojn. En someraj ferioj li memlernis
Esperanton, legis la Esperantan revuon "La Mondo" kaj vizitis
Esp-kurson en Nankino. Ghuste tiam lia dekstra okulo blindighis
pro vundo en piedpilkado.
Instigate de
sia frato, Huang Nai veturis al Japanio en 1936 por studi. Tie
li konatighis kun progresema japana esperantisto Nakagaki Torajiro.
Huang kaj liaj kolegoj lernis de Nakagaki Torajiro Esperanton.
Influate de la instruisto, Huang partoprenis en la "Kunsido pri
Modernaj Problemoj" kaj "Esperanto-Societo de Chinaj Studentoj
en Japanio", fonditaj de progresemaj chinaj studentoj en Japanio.
Tiam li konatighis kun Verda Majo (Hasegawa Teru) kaj shia edzo
Liu Ren kaj helpis ilin veturi al Chinio.
En 1937 Huang
Nai estis arestita pro sia aktivado en la maldekstruma Esp-movado.
Helpate de japanaj amikoj, li estis liberigita. Ghuste en tiu
jaro la japanaj agresantoj invadis Chinion. Huang Nai kaj multaj
aliaj chinaj studentoj senhezite revenis Chinion por partopreni
la kontraujapanan nacisavan movadon. En la sekvinta jaro li atingis
Yan'an, la revolucian centron de Chinio.
En Yan'an Huang
Nai sin okupis pri jhurnalismaj laboroj. Li dedichis grandan parton
de siaj postlaboraj horoj al la loka Esp-movado por helpi Zhuang
Dong, kiu respondecis pri la Yan'an-a Esp-Asocio, en kompilado
de lernolibroj, eldonado de "Yan'an-aj esperantistoj", funkciigo
de Esp-kurso kaj Esp-ekspozicio. Huang estis unu el la plej fervoraj
aktivuloj en Yan'an.
La materia
vivo en Yan'an estis malfacila. Ghi serioze miopigis lian maldekstran
okulon, tamen li ankorau pli energie esploris japanajn problemojn.
POR
KREI NOVAN ChINAN BRAJLON
En 1949 li
blindighis. Ghuste tiam lia edzino forlasis lin. La malghojo multe
turmentis lin kaj li perdis memfidon pri la vivo. La shtato pagis
por lia kuracado en alia lando. Tamen oni ne sukcesis kuraci lian
okulmalsanon.
Li spertas
konstantan mallumon kaj pli bone komprenas la valoron de lumo.
Li pensis, kiel valora estas brajlo tauga por miloj kaj dekmiloj
da chinaj blinduloj koni la eksteran mondon. Sed tiam en Chinio
cirkulis du malnovaj brajloj tre malfacile lerneblaj.
Huang Nai iam
lernis rusan brajlon. Poste li trovis "Esperanta Ligilo", la organon
de la Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj, kun brajla Esperanta
alfabeto sur la kovrilpagho. Li korespondis kun alilandaj blinduloj-esperantistoj
kaj kolektis brajlajn alfabetojn. Li komparis kaj analizis plurajn
brajlojn kaj trovis mankojn de la malnovaj chinaj brajloj. Li
do komencis renovigon de la china brajla alfabeto.
Huang Nai tute
absorbighis en studo de brajlo. Foje li vekighis en nokto, subite
eklumigis lin nova arangho de brajlaj punktoj, li do tuj ellitighis,
palpe trovis kajeron kaj notis la aranghon sur ghi. Post ripetfoja
provado kaj reformado li finfine kreis novan chinan brajlon en
1952. En la sekvinta jaro lia projekto estis aprobita de la Eduka
Ministerio de Chinio kaj ekpopularighis tra la tuta lando.
Post tio Huang
Nai gvidis grupon da personoj en kompilo de brajlaj lernolibroj,
eldonado de la Monata Gazeto por Blinduloj kaj funkciigo de brajla
presejo. Dank' al tiuj brajlaj eldonajhoj, okazis diversaj kursoj
por blinduloj, en kiuj ili ellernis plektadon, akupunkturon, mokson,
masaghon, muzikon k.a. Kun tiuj teknikoj ili farighis memstaraj
laborantoj.
La brajlo kreita
de Huang Nai aplikighis 40 jarojn. En la aplikado oni trovis ghiajn
mankojn. S-ro Huang do sin turnis al nova projekto. Li kaj liaj
kolegoj laboris 19 jarojn por la nova projekto. En 1995 la Shtata
Lingva Komisiono decidis popularigi ghin. Tiu projekto nun estas
aplikata en multaj blindulaj lernejoj kaj brajlaj eldonajhoj.
KUNLABORE
KUN SIA EDZINO
La nova brajlo
kreita de Huang Nai alportis felichon al la chinaj blinduloj,
sed lia vivo estis malfelicha. La trifoja malsukceso en lia amafero
faris lin silentema kaj li sentis ghojon nur en la brajla kreado.
La sindonemo
de Huang al studo pri brajlo kortushis reghisorinon An Lin, je
unu jaro malpli aghan ol Huang, kaj shi enamighis al li. En 1961
ili faris modestan nupton. Post la edzinigho An Lin prenis sur
sin dommastrumadon. Tage shi laboris en filmo-studio kaj vespere
shi sin okupis pri domlaboroj. Shi traktis la gefilojn de Huang
kiel siajn proprajn. Chiuvespere shi vochlegis por Huang kaj helpis
lin en kopiado de brajlaj verkoj, pro tio ankau shI ellernis brajlon.
Shi faris bonajn proponojn al sia edzo. Poste shi chesigis sian
reghisoradon kaj tutanime helpis lin en ties brajla renovigo.
An Lin emeritighis.
Chiutage shi vochlegas, faras respondojn, ordigas brajlajn materialojn
kaj akceptas vizitantojn por sia edzo kaj promenadas kune kun
li en parko. Estas evidente, ke la sukcesoj atingitaj de Huang
ne disigeblas ankau de penado de An Lin.
Huang Nai funkciis
kiel membro de la Tutlandaj Komitatoj de la 2-7-aj Chinaj Popolaj
Politikaj Interkonsilighaj Konferencoj. Nun li estas konsiliano
de la Bonstatiga Fonduso de la Chinaj Kripluloj. Li donis grandan
atenton al la vivo de la chinaj blinduloj kaj ofte helpas ilin
venki malfacilojn. Inter la helpatoj estas blindulo-esperantisto.
Nun Huang Nai
arde deziras disvastigi Esperanton inter chinaj blinduloj.
|